Rekte al la artikolo

'Vulkana' kunveno en Preston

<<  [969]  >>

Trafan kaj eble profetan poŝtkarton sendis Ian Mac Dowall, la sekretario kaj kasisto de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF), por pardonpeti pro neĉeesto ĉe la printempa kunveno en Preston.

Ian, feriante en Hispanujo, sendis karton kun bildo pri vulkano. Kaj ĝuste vulkano – en Islando – aŭ fakte ties enaerigitaj cindroj malebligis al la NOEF-prezidanto, Stephen Thompson, reveni aviadile el Germanujo por prizorgi la federacian jarkunsidon.

Do, sen prezidanto, sen sekretario kaj sen kasisto, federacianoj aprobis la elekton de Paul Gubbins kiel vicprezidanto, kio permesis mallongan – kaj neniel formalan – jarkunsidon.

Iasence des pli bone, ĉar mallonga formala kunsido permesis tujan aliron al la ĉefa ero en la federacia tagordo: gastprelego de Anica kaj Terry Page, kiuj vice parolis pri sia esperanta vivo kaj, precipe, pri la multaj kulturaj diferencoj, kiujn ili spertis, kiam Anica – slovenino – translokiĝis al Anglujo kaj Terry – anglo – vizitis bofamilianojn en Slovenio.

Anica, ekzemple, unue kredis anglajn domojn ne finfaritaj, ĉar videblas brikoj. En Slovenio la brikoj sin kaŝas malantaŭ stuko. Ŝi ankaŭ miris, ke en Anglujo aŭdeblis muzikon nur anglan aŭ usonan: mankis al ŝi pli vasta elekto de sonoj el aliaj landoj.

Terry siavice rakontis, ke li ne tute kutimiĝis al la maniero nomi homojn en Slovenio. Multaj ricevas dorlotnomoj, kiuj estas longigitaj – kaj ne, kiel en Anglujo, mallongigitaj – versioj de la ĝusta nomo. Tamen foje la longa dorlotnomo estas mallongigita, kio multe konfuzas.

Du kromaj aferoj: Jim Voiels – kiu kun sia edzino Gaynor denove bone organizis tagmanĝon, sandviĉojn, kukojn, teon kaj kafon – aranĝis du intervjuojn en Radio Lancashire. La antaŭan tagon Paul Gubbins parolis pri Esperanto dum la posttagmeza programo kaj la matenon de la kunveno ankaŭ Terry Page.

Kaj jen fine ĝojiga kaj apenaŭ kredebla rakonteto. Sheila Henderson, kiu venis el Skotlando por partopreni la kunvenon, perdis ringon. Revenante al sia hotelo, ŝi vidis ekstere Anice kaj Terry Page. Terry diris, ke sur la trotuaro ekster la hotelo li ĵus trovis ringon. 'Ho! Jen mia ringo!' kriis Sheila, tre feliĉa, kiu konstatis, ke la perditaĵo, nun trovitaĵo, kuŝis eble du aŭ eĉ tri horojn sur trotuaro de trafik- kaj homplena strato.

Do okazas mirakloj – eĉ sen prezidantoj, sekretarioj kaj kasistoj. Eble, tamen, tio indikas, kiom gravas gastprelegantoj.

Foton vidu ĉe la malantaŭa kovrilo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>