Rekte al la artikolo

Vivu ViVo!

<<  [969]  >>

Edmund Grimley Evans

Interreto estas mirinda helpilo, se oni serĉas Esperantan esprimon por io, kio ankoraŭ ne trovis sian vojon en la presitajn vortarojn … aŭ ne en la vortarojn, kiujn oni mem havas … aŭ eble oni vojaĝas kaj ne havas siajn vortarojn ĉemane. Vere, estas malfacile kompreni, kiel oni elturniĝis, antaŭ ol ekzistis interreto, kaj oni admiru kaj primiru la esperantistojn, kiuj verkadis kaj tradukadis, antaŭ ol aperis eĉ PIV.

Tamen, interreto proponas tiom da diversaj dokumentoj, listoj, forumoj, dissendolistoj, serĉiloj, ke kelkfoje oni ne scias, kie oni komencu, se oni volas ekscii, ekzemple, kiel diri en Esperanto 'bagel', 'paisley' aŭ 'house-trained'.

ViVo estas lastatempa provo helpi pri tio. Ĝi havas du funkciojn. Unue, ĝi estas serĉilo, per kiu eblas samtempe konsulti plurajn retajn vortarojn, nome ReVo, Vikipedio, Majstro kaj Komputeko. Do, anstataŭ viziti ĉiujn el tiuj laŭvice vi povas simple tajpi vian vorton en la serĉilon de ViVo. Due, ViVo havas propran vortaron, al kiu ankaŭ vi povas kontribui. Do, se vi serĉas ion per ViVo, sed ne trovas ĝin, vi povas tuj krei artikolon por atentigi pri la manko.

Kiam mi skribas, ViVo havas 605 artikolojn, sed tio inkluzivas ĉiujn artikolojn de la Hejma Vortaro (1999). Artikolo en ViVo povas havi diversajn kampojn, el kiuj la plej gravaj estas la difino, la vortoj mem, en Esperanto kaj aliaj lingvoj, bildo (kiu ofte tre helpas), fako, rilataj vortoj, rimarkoj, kaj 'diskuto'.

Anglaj vortoj lastatempe aldonitaj inkluzivas: assault course, bouncy castle, Christingle, flapjack, organic (food), origami, parkour, safari. Trovu la tradukproponojn ĉe: www.kono.be/vivo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>