Rekte al la artikolo

Esperanto en Madagaskaro

<<  [969]  >>

David Budden

Bildo

Désiré Rabevazaha kun sia edzino staras en la dua vico.

(Pli granda bildo)

Antaŭ du jaroj mi vizitis Madagaskaron. Tie mi kaptis la eblon renkonti esperantistojn en la ĉefurbo, Antananarivo. La vizito kuraĝigis, ĉar mi trovis du entuziasmajn grupojn: la ĉefan kaj ankaŭ junularan grupon.

La Centro Internacia de Esperanto estas fondita en 1970 de s-ro Désiré Rabevazaha, kiu ankoraŭ gvidas ĝin. En 1986 la ministerio pri nacia edukado rajtigis la centron organizi kursojn en lernejoj kaj, post 1995, ankaŭ en la beletra fakultato de la Universitato de Antananarivo.

La centro estas agnoskata de UEA kaj ĝi kunlaboras kun la Centro Esperantista en Togolando kaj ankaŭ kun la Afrika Oficejo de UEA en Benino.

Désiré Rabevazaha eklernis Esperanton kiel junulo en 1963 kaj post du jaroj fariĝis instruisto pri Esperanto. Kompreneble, Madagaskaro estas malriĉa lando kaj la tieaj vivkondiĉoj malhelpas la progreson de la lingvo.

David Budden loĝas en Lichfield kaj eklernis Esperanton antaŭ pli ol 25 jaroj.

Laŭprofesie li estis farmaciisto kaj laboris dum multaj jaroj en psikiatra malsanulejo. David emeritiĝis en 2001 kaj rimarkis, ke ekde tiam la jaroj forflugas kiel autunaj folioj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>