Rekte al la artikolo

La somerfestivalo – 50 jarojn juna

<<  [969]  >>

Bildo

Marjorie Boulton – ĉu konversaciante kun Zamenhof, kies busto kuŝas kutime ĉe la muzeo en Stoke-on-Trent?

(Pli granda bildo)

Regis perfekta etoso – digna kaj deca; samtempe ĝua kaj ĝoja – kiam estis festataj 50 jaroj da esperantaj somerlernejoj (nun 'festivaloj') ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono. Ŝereo – almenaŭ tiel nomata fortigita vino – kaj festmanĝaĵo, gastprelego kaj kuko, gajigis la jubilean tagon, kiun partoprenis ne nur la internacia kursanaro de la ĉi-jara festivalo sed ankaŭ tagvizitantoj.

La plej honoran lokon dum la jubileo okupis d-rino Marjorie Boulton, kiu dum duono de la 50 barlastonaj jaroj respondecis pri la somerlernejoj. D-rino Boulton instruis en Barlastono en la fruaj 60-aj jaroj kaj tiam, post kelkjara paŭzo pro profesiaj kialoj, fariĝis fine de la jardeko kursdirektoro. En sia posttagmeza festprelego ŝi prezentis la historion de la somerlernejoj, atentigante pri la verdaj eminentuloj, kiuj sindoneme, ofte almenaŭ parte proprakoste, vizitis Barlastonon por instrui, prelegi kaj eĉ aktori en la drametoj, kiujn ŝi verkis aparte por la distraj vesperoj.

Kaj fakte, inter la diversaj dokumentoj – horaroj, instruiloj, partoprenanto-listoj, kaj similaj – spegulantaj duonjarcenton da Esperanto en Barlastono kaj ekspoziciataj en la enirejo de Estoril-domo, troviĝis unu el la drametoj. La ekspozicion aranĝis la EAB-administranto Viv O'Dunne, al kiu estas ŝuldataj dankesprimoj ne nur pro la ekspozicio sed ankaŭ pro aliaj, malantaŭkulisaj detaloj, kiuj glatigis kaj tiom sukcesigis la tagon. Post la jubileo la ekspoziciaĵoj, kiuj inkluzivis timigajn specimenojn de la diable malfacilaj traduktekstoj el la Boulton-jaroj, estis deponitaj en Biblioteko Butler.

Bildo

EAB-administranto Viv O'Dunne, kiu aranĝis surloke la jubileajn eventojn, tostas la duonjarcenton da Esperanto en Barlastono.

Dankojn ankaŭ al la kolegia stabano, kiu ne nur preparis grandan kaj – kiel kutime – frandindan festbufedon sed ankaŭ bakis jubilean kukon, surhavantan verdan stelon kaj kvin kandelojn, kiun post sia prelego tranĉis d-rino Boulton.

La jubileon planis d-ro Paul Gubbins, kiu mem dum 15 jaroj estris la somerajn kursojn. Lanĉante per ŝerea akcepto la jubilean ceremonion, d-ro Gubbins diris:

'Mi volas vin bonvenigi al Barlastono por festi 50 jarojn da esperantaj somerlernejoj, aŭ festivaloj, ĉe Wedgwood Memorial College. Permesu, ke mi prezentu al vi nian ĉefan kaj plej eminentan gaston, d-rinon Marjorie Boulton. Pri Marjorie mi diros pli ĉi-posttagmezon, antaŭ ŝia festprelego. Mi nun simple memorigu vin, ke dum duono de la ekzisto de la someraj kursoj estas Marjorie, kiu prie respondecis. Do mi aparte ĝojas, ke ŝi sidas hodiaŭ inter ni. Ne imageblus festi sen Marjorie ĉi tiun 50-jariĝon.

'Alia persono, kiu ludis dum pluraj jardekoj gravan rolon, estas d-rino Kate Hall. Kate venis al Barlastono en la fruaj 70-aj jaroj kaj poste, dum multaj jaroj, instruis ĉefe la komencantan, aŭ A-nivelan, kurson.

Bildo

Hilda Jones, la sola jubileanto, kiu ĉeestis la unuan somerlernejon en 1960, admiras la foto-ekspozicion.

(Pli granda bildo)

'Krome mi nepre menciu sinjorinon, kiu ĵus informis min, ke ŝi estas la sola en la ĉambro, kiu ĉeestis la unuan somerlernejon en 1960. Hilda Jones, tiama prezidanto de la Esperanto-klubo de Norda Stafordŝiro, forte subtenis tiujn, kiuj iniciatis la nunan tradicion: mi parolas pri iasence 'sinjoro' Stoke-on-Trent, la iama urbestro Horace Barks, kaj pri unu el la fruaj instruistoj, Jack Baggeley.

'Alia homo, kiu instruis dum la unua somerlernejo, estas la nuna prezidanto de EAB, profesoro John Wells. Bedaŭrinde John ne povas ĉeesti hodiaŭ, sed li sendis varman salutmesaĝon, kiun mi voĉlegos.

'Ĝi tekstas jene: "Kvindek jaroj! Duono de jarcento da studado de Esperanto en Barlaston! Gratulon al ni ĉiuj, kiuj instruis aŭ lernis la Internacian Lingvon en la bela Wedgwood Memorial College. Mi fieras, ke mi estis parto de tiu granda atingo. Samtempe mi bedaŭras, ke mi ne povas esti tie inter vi hodiaŭ. Ĉion bonan al vi ĉiuj kaj al la kolegio. Longe ĝi restu fajrujo de Esperanto. Longe vi restu ĝiaj entuziasmaj adeptoj."

'Aliajn mesaĝojn mi ricevis de Albert Lindsay kaj Katie Knowles, ambaŭ fidelaj Barlastono-studantoj. Albert sendis tre belan karton, en kiu li skribis: "Geamikoj! Mi bedaŭras, ke mi ne povos troviĝi inter vi dum tiu ĉi grava okazo, la 50-a datreveno de la somera lernejo. Ni esperu, ke ĝi povos daŭri. Ĝuu la momenton! Sincere via, Alberto." Katie retis: "Ne-ĉeeston mian mi bedaŭras. Bondezirojn!" Kaj, en la angla: "Best wishes to everyone for the celebration. Sorry I cannot be with you."

'Parolante pri 50-a datreveno, mi nepre diru, ke ĉi tiu jubileo estas historia momento. Mi iom dubas, ĉu ekzistas en Esperantujo – eble atutas nin nur kastelo Gresilono – tiom longdaŭra, seninterrompa kursaro – do samloke, samspirite, samcele. Verdire estas tio, kion ni festas.

Bildo

Michael Heary kaj Catherine Venture konversacias okaze de la 50-jariĝa ceremonio.

(Pli granda bildo)

'Kaj ja historia momento en la senco – kaj rilate la posttagmezan prelegon de Marjorie mi ne volas fortiri de sub ŝiaj piedoj la tapiŝon – ke ŝajne preskaŭ ĉiu, kiu estis aŭ estas iu en la esperanta movado, instruis, prelegis aŭ iel kontribuis al la somerlernejoj. Temas pri vera "kiu-kiuas" en la esperanta mondo.

'Do, evidente, Marjorie kaj John Wells mi jam menciis. Sed la listo inkluzivas ekzemple William Auld, kiu plurfoje venis al Barlastono. Unu el miaj plej karaj memoroj, kiam mi estis novbakata esperantisto, estas alkohola sesio en la Plumotufo kun Bill Auld – cetere kun Tim Carr, alia "granda nomo" – kiam Auld babilis pri literaturo. Mirinda momento kaj, por mi, neforgesebla.

'Sed venis aliaj eminentuloj: la Cseh-instruisto Sigismund Pragano; la aktoroj Nikolaj Rytkov kaj Belka Beleva; la filologo kaj verkisto Rajna Konstantinova; la plantpatologo kaj verkisto Paul Neergaard; poetoj kaj verkistoj kiel Jorge Camacho, Lena Karpunina, Albert Goodheir, Anna Löwenstein, Reto Rossetti, Spomenka Štimec, Poul Thorsen, Eli Urbanová; eldonistoj Juan Régulo Perez kaj Neil Salvesen; tradukistoj kaj poetoj kiel Gerrit Berverling kaj Ionel Oneţ; la ĵurnalisto Stefan Maul; la verkisto kaj instruisto Stefan MacGill; la lingvisto Helmar Frank; kaj prezidontoj, prezidantoj aŭ prezidintoj de UEA, kiel Kep Enderby, Renato Corsetti kaj Ivo Lapenna.

'Al tiu ĉi listo eblas aldoni la nomojn de eble malpli konataj esperantistoj, kiuj venas fidele, jaron post jaro, al Barlastono, do vi, kiuj dum 50 jaroj sukcesigas, ja renomigas la barlastonan kursaron.

'Samtempe nepras danki al la kolegio mem, aparte al ties estroj – Bill Lloyd, Dave Goodman kaj Derek Tatton – kiuj toleris kaj eĉ kuraĝigis esperantistojn almenaŭ unu fojon jare (nun, fakte, pli ofte) krei Esperantujon meze de la kamparo de Stafordŝiro.

'Kaj ĉi-momente mi volas mencii kaj danki nian EAB-administranton, Viv O'Dunne, kiu, kunlabore kun la kolegia stabano, ebligis ĉi tiun jubilean feston. Estas Viv, kiu tiel impone aranĝis la ekspozicion. Elkoran dankon.

Bildo

Ne mankis babilado kaj studado dum la jubilea somerfestivalo: de maldekstre, Carolyn Wade, Hilary Chapman, Arnold Pitt kaj, ĉetable, Mike Wade.

(Pli granda bildo)

'La hodiaŭa festo memorigas pri antaŭaj jubileoj ĉi tie. Antaŭ precize 25 jaroj Marjorie, tre kuraĝe, kaj por celebri kvaronjarcenton da Esperanto en Barlastono, okazigis tutsemajnan konferencon, kiu sekvis la kutiman somerlernejon. Antaŭ 10 jaroj, por festi 40 jarojn, mi, ne tiom ambicia, ne tiom kuraĝa, alkroĉis festan semajnfinon al la somera evento: la prelegoj, parenteze, estas publikigitaj en la libreto Rubenaj refrenoj, eldonita de Bero, tiam en Usono. Ĉi-jare, por festi 50 jarojn, ni decidis, pro diversaj kialoj – la ekonomia situacio, kreskantaj kostoj, ktp – ne riski kromajn semajnfinon aŭ eĉ semajnon. Ni decidis pli pri modesta bufedo kaj gastparolado, konforme, mi supozas, al la tempoj, en kiuj ni nun vivas.

'Eblus argumenti, ke transiro de semajna, al semajnfina, al fine nur taga jubileo, reprezentas ŝrumpon, etiĝon, de intereso pri Esperanto en Britujo kaj, specife, pri Esperanto en Barlastono. Eblus seniluziiĝi kaj diri, ke Esperanto disfalas, velkas, ja mortas.

Bildo

Gastoj ĉe la festbufeda 'ĉefa tablo' (sub la terakota okulo de Zamenhof): de maldekstre, Viv O'Dunne, Derek Tatton, Hilda Jones, Paul Gubbins, Marjorie Boulton kaj David Kelso.

(Pli granda bildo)

'Mi kredas, tamen, ke ne. Certe, Esperanto ŝanĝiĝas, adaptiĝas. Ĝi devas. Aparte, ĝi devas adaptiĝi al interreta epoko, en kiu homoj alimaniere komunikiĝas – elektronike, virtuale, jes, sed tutcerte pli ofte kaj pli efike ol ekzemple letere, limakpoŝte. Tiamaniere la esperanta vivo pli buntas, pli viglas, sed malsame, ol en la pasinteco.

'Cetere la fakto, ke ĉi-jare, 50 jarojn post la unua ĉi-tiea staĝo, la kolegio plenplenas, indikas, ke daŭre restas bezono pri plurtagaj, altkvalitaj, intensaj kursoj, kiaj proponatas aŭguste en Barlastono sur bazo kompetentege kreita interalie de John Wells kaj poste ame, zorge flegata de Marjorie Boulton kaj, espereble, ankaŭ de mi.

'Mi do nun petas, ke vi levu la glasojn por tosti, por celebri la pasintajn 50, rimarkindajn jarojn, kaj por bonvenigi la venontajn 50.

'Do … floru la festivaloj! Kaj … vivu Esperanto!'

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>