Rekte al la artikolo

Babile

<<  [969]  >>

Paul Gubbins

Tunelo-lingvo

Mi pardonpetas, ke mi revenas al unu el miaj ŝatataj Babile-temoj, sed kaptis mian atenton raporto en The Guardian (2010-02-13) pri la paneo de trajnoj en la markola tunelo dum neĝa periodo en decembro pasintjare. Miloj da pasaĝeroj suferis, eĉ panikis, dum horoj en vagonoj sen klimatizado kaj sen necesejoj, kiam misfunkciis trajnoj malbone preparitaj (ĉu eblas diri: private kaj do profite nepreparitaj?) pro la vintro. Cetere mankis informoj. Menciite estas, ke en la unua vagonaro 'la trajnistoj estas francoj, kaj britaj pasaĝeroj ne povis kompreni mesaĝojn de la trajnestro pro forta franca akĉento'. Tamen kiom ofte oni pretendas, ke ĉiu en la mondo parolas la anglan?

Interreto-lingvo

En la interreta grupo 'Yahoo Answers' (2010-03-08) mi trovis jenan demandon (pardonu la anglan, se vere pri la angla temas, en esperanta revuo: interpunkcio kaj literumado laŭ la originalo): 'Hi . please traslate this in Esperanto: king dome of Bahrain. translate in Esperanto. thanks?' Kaj jen la respondo (ŝajne la plej bona respondo, elektita de elektintoj ['chosen by voters']): 'reĝo kupolo da Barejno' (same, laŭ la originalo). Almenaŭ Barejno akcepteblas – sed ĉu vi sciis, ke analoge vi loĝas en la 'reĝo kupolo da' Britujo? Mi ne! Kaj parte pro fatraso tia en interretaj grupoj, mi malofte tiel umas.

Sklavigo-lingvo

Super Guardian-raporto (2010-03-13) pri (mal)higieno kaj labor-kondiĉoj en la manĝaĵo-preparada industrio: 'Mi ne estas sklavo, mi simple ne scipovas la anglan.' Nu … verb. sap., ĉu ne?

Ludo-lingvo

Multaj el tiuj, kiuj konstruas stadionojn kaj similajn por la Olimpiaj Ludoj en Londono, estas eksterlandanoj. Memevidente ili ĉiuj elstare regas la anglan. Aŭ ĉu? Laŭ Guardian-raporto (2010-06-09) funkcias tiel nomata 'kolega interpretado-sistemo', kiu 'helpas tiujn, kiuj ne flue parolas la anglan'. Krome ekzistas lingvo-lecionoj, por tiuj, kiuj volas lerni. Kaj jen mi, naivulo, kiu kredis, ke ĉiuj parolas la anglan – eĉ en Anglujo. Ho, ve.

Pilkludo-lingvo

Eble futbalo internacias, sed male la lingvo de ties gvidantoj. Ŝajnas, ke Fabio Capello, respondeca pri la nacia futbal-teamo, ankoraŭ ne sufiĉe bone regas la anglan. Raportas The Observer (2010-08-15), ke Capello daŭre bezonas interpretiston, kiam li parolas kun ĵurnalistoj. Notis la gazeto: 'Eble la manko de flua angla lingvo montris sin pli problema, ol oni unue imagis.' Nura indiko, verŝajne, ke ne eblas fidi tion, kion oni gazetare legas. Evidente mensogas The Observer: ĉiu scias, ke la tuta mondo perfekte regas la anglan (malgraŭ tio, ke en la sama numero de la gazeto, la tradukisto Michael Hofmann, en pensiga artikolo, plendas pri nescio de fremdaj lingvoj en Britujo, aldonante, ke ne sufiĉas regi nur unsolan lingvon – hmm, jes: ĉu tion ne jam de jaroj diras esperantistoj?).

Neniu lingvo

Nu, iom malnova, sed iu Iranya leteris al la Observer-retejo (2009-03-27) por danki pro la eksterlanda versio de la gazeto kaj por peti raportojn en aliaj lingvoj ol la angla, ĉar – jes, vi divenis – 'la plimulto de niaj homoj en la vilaĝoj ne komprenas la anglan.'

Nepre …

… se vi estos en Londono sabaton, la 11-an de decembro, festu ne nur la naskiĝdatrevon de Zamenhof (nu, pli-malpli) sed ankaŭ la arĝentan jubileon de la sud- londona Esperanto-grupo. La evento okazos ĉe Unity Centre, Balham, inter la 2-a kaj 6-a ptm. Ĉiu bonvenos – kaj ne nur esperantistoj sed ankaŭ neesperantistoj. Do bona eblo por festi kaj propagandi Esperanton. Pliaj detaloj ĉe esperanto-sleg@tiscali.co.uk. Do … ek!

Gratulon …

… al Edmund Grimley Evans, kiu gajnis la unuan premion en la branĉo 'prozo' de la ĉi- jaraj belartaj konkursoj de UEA pro la rakonto 'En katedralo';

… al Geoffrey Sutton, kiu ricevis premion de la fondaĵo Grabowski pro sia Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. La Grabowski-juĝistoj tiel laŭdis la verkon: 'Tirante la atenton de anglalingvaj legantoj al ĝis nun tute neglektata temo, ĝi sukcese respondas la bezonon pli vaste konatigi la Esperantan kulturon ekster Esperantujo';

… al Angela Tellier, kiu ricevis la unuan Esplorpremion 'Marjorie Boulton' aljuĝitan de Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF). Anoncite estas dum la 50-jariĝa ceremonio ĉi-somere en Barlastono, ke ekde nun la premio portos la nomon Marjorie Boulton por honori ĉi tiun plej eminentan verkiston.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>