Rekte al la artikolo

MEB – inspirita de JEB!

<<  [970]  >>

David Curtis

Inspirite de Tim Owen, kiu artikolis en la lasta numero de La Brita Esperantisto pri kunvenoj de Junularo Esperantista Brita (JEB), mi komentu pri kunveno de Maljunularo Esperantista Brita (MEB). La titolon mi ĵus inventis, ĉar oficiale ne ekzistas MEB.

Tamen, inter 1984 kaj 2004, kunvenis semajne ok maljunuloj esperantistaj en Weston-super-Mare. Okazis la kunvenoj, ĉar ĝia estro (mi), perdinte fluecon en la franca pro manko de praktikado, sciis, ke la sama sorto povus okazi rilate Esperanton.

Do, aldone al voĉlegado de klasikaj noveloj, kaj al konversacioj pri niaj propraj aferoj, ni dividis korespondaĵojn kun eksterlandanoj, kaj planis partopreni eksterlandajn somerlernejojn, ekzemple en Greziljono, Francujo.

Spertinte kunvenojn tiajn, ni decidis starigi nian propran internacian kunvenon, en nia regiono, en aŭgusto 1994. Ni invitis samideanojn el Japanujo, Rumanujo, Bulgarujo, Pollando kaj Germanujo – kunveni dum semajno kiel gastoj en niaj hejmoj. Entute la ĉeestantaro nombris 16, interkomunikante fidele en Esperanto.

Lokuloj veturigis la gastojn de loko al loko, ekzemple al antikva, eleganta kastelo Montecute. En ties fruktoĝardeno ni sidis surherbe kaj piknikis, antaŭ ol komenci esperantlingvan kvizon pri la kastelo, ties ĝardeno, kaj pri la kieo de malmoderna malvarmigilo.

Ni rekunvenis du horojn poste kaj, ridante kaj ŝercante, kontrolis la respondojn. Poste gastoj kaj gastigantoj vizitis unu el la lokaj esperantistoj por trinki teon kaj esti fotataj.  

Tiel ok anoj de Maljunularo Esperantista Brita starigis sian propran, internacian renkontiĝon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>