Rekte al la artikolo

Aŭtune en Aylesford

<<  [970]  >>

Joyce Bunting

Restado ĉe monaĥejo eble ŝajnus al kelkaj homoj iom sobra. Trankvilan etoson oni ja atendas, sed ĉu iom silenta, rigora?

Mi decidis esplori, do en oktobro 2010 mi partoprenis je la unua fojo en tri-taga 'Internacia Amikeca Renkontiĝo'. Tiu okazis ĉe monaĥejo The Friars en Aylesford, Kent. Ne necesis timi! Ĉe tia grupo de esperantistoj, konversacio kaj ridoj abundis – senĉese!

En 1242 Richard de Grey, lordo de Cudnor, fondis hejmon por karmelanaj monaĥoj. Jarcentoj pasis, kaj en 1949 oni komencis restaŭri The Friars. Nun ĝi estas vigla renkontejo, kiun jare vizitas 200,000 homoj, ĉu pro pilgrimado, festivalo, ripozo, kunveno, hazardo.

La monaĥejo situas en granda parko apud rivero Medway, kun lageto por akvobirdoj, abundaj arboj kaj florarbustoj. Krom preĝejo kaj kapeloj, pacĝardeno kaj manĝejoj, oni trovas tie potfarejon kaj gastejon kun 80 dormoĉambroj.

'Perdo kaj perdiĝo' estis la temo de la semajnfino. Terry kaj Anica Page invitis ĉiujn dividi proprajn spertojn per kvin-minuta rakonto – kun amuzaj rezultoj.

Lingvostudojn gvidis Terry, per specoj de kvizo, enigmo, diveno kaj esploro. Kun granda surprizo, ni eltrovis kvanton da '-istajn' kaj '-ismajn' vortojn, kiujn ni supozis estas kunmetitaj, sed fakte estas memstaraj.

Bonŝance ĉeestis Vilĉjo Walker, ĉar ofte li ensaltis en breĉon por ordigi malobeeman komputilon, nefunkciantan elektronikan aparaton, lampon aŭ mikrofonon.

Ludojn prezentis pluraj personoj, ĉu vortludon, serĉludon, flarludon. Por tiu lasta, ĉiuj devis kovri la okulojn per tuko, kaj diveni, kion oni prezentis en etaj potoj, nur per flarado – ne tiel simple kiel oni supozus!

Prelegoj kaj elmontroj diverstemaj kondukis al diskutoj. Aparte plaĉis al mi klarigon de Kimie Markarian pri la evoluo de modernaj japanaj skribmanieroj. Manieroj, jes – ĉar estas tri. Kompatu japanajn lernantojn! Poste, ŝi instruis kiel penike skribi kelkajn ideogramojn, samkiel lernas junaj studentoj en japana lernejo.

Ekskurso al Cobtree Manor Park – ne tre longe for – estis bela pro aŭtunaj folioj kaj granda kolekto de arboj kaj arbustoj. Mi listigis 37 specioj – antaŭ ol mi perdis la aliajn grupanojn.

Vespere, ni amuzis nin laŭ kutima esperantista maniero – per senstreĉaj babilado, rakontoj, muziko, trinkado k.s.

Anica kaj Terry lerte ĉion organizis. Internacia etoso venis de pluraj eksterlandanoj, kiuj nun loĝas en Britujo, dum amikeco devenas de la ĉeestantoj.

En 2011, de la 23-a ĝis la 25-a de septembro, okazos denove 'Internacia Amikeca Renkontiĝo'. Mi jam notis la datojn en mia agendo, kaj mendos frue por certiĝi pri dormoĉambro – ĉu venos ankaŭ vi?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>