Rekte al la artikolo

Drone drondume

<<  [970]  >>

Aŭtuna semajnfino en Barlastono denove montris la sukceson de la tiel nomataj 'drondoj', la diskutrondoj, kiuj ebligas al relative spertaj esperantistoj diskuti en la internacia lingvo temojn politikaj, sociajn, kulturajn, ktp.

Do alvenis al Barlastono fine de oktobro ĉ. 25 homoj ne nur por drondumi sed ankaŭ por partopreni la porkomencantan kurson Course-you-can kaj por ĉeesti la jarkunsidon de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB).

Gvidis la drondojn Derek Tatton kaj Tim Owen, kiu instigis debatojn pri ekzemple la rolo de religio en la nuntempa mondo kaj pri la t.n. 'granda socio', nocio popularigita de la ĉefministro David Cameron. Malcolm Jones estris la komencanto-grupon kaj Ed Robertson prezidis SATEB-kunvenon.

Dum ĉi lasta, kaj per malgranda plimulto, SATEB-anoj voĉdonis por provizore suspendi la statuson de la asocio kaj transdoni aferojn en la manojn de kuratora komisiono (konsistanta el la iamaj oficistoj de SATEB).

Komisianoj respondecos pri la financoj kaj pri la agado de SATEB sen la bezono okupiĝi pri temporabaj burokrataj devoj. Kiel dum la kunveno dirite, eblus per la sama administra laboro organizi asocion dekoble pli grandan ol SATEB, membromagra kaj nur minimume aktiva.

Krome, se SATEB plifortiĝos, eblos iam ajn okazigi kunsidon por denove aktivigi la statuson kaj la asocion.

Do – kaj tio neniel rilatas al pluva semajnfina sabato – tiuj, kiuj ne drondumis, tamen bone kaj diversmaniere dronis en Esperanto kaj en esperantaj organizaj aferoj.

Bildo

David Fuller (maldekstre) kaj Mike Wade diskutas dum unu el la kafpaŭzoj.

Bildo

Mikeo Sims, maldekstre, kaj Ed Robertson: ĉu unu el ili surdorsigis la ranon kuŝantan sur la tablo?

Bildo

Drondumante, Tim Owen entuziasme partoprenas la debaton.

Bildo

Laura Miller kaj Arturo Prent koncentriĝas dum drondo-sesio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>