Rekte al la artikolo

Knabo Nariokotome

<<  [970]  >>

Frances Eason

Bildo

Estis varma, suna tago; efektive varmega, simila al forno. Juna knabo, lia familio kaj geamikoj, vojaĝis trans la ebenaĵoj de Kenjo. Tagon post tago ili promenis, sin gardante kontraŭ danĝeroj, kaj serĉante manĝaĵojn. Ili intencis veturi al la orienta Lago Turkhana. Jen bonega loko kun beroj por manĝi, akvo por trinki, bestoj, kiujn ili povus kapti. Ili povus ripozi kaj tie malstreĉiĝi. Poste ili daŭrigus sian veturadon kiel kutime, ĉiun jaron. Tamen Nariokotome, promenante trans vulkanaj cindroj, tusis iomete pro la polvo en la gorĝo.

La knabo estis maldika, forta, alta. Normale, plaĉis al li kuri rapide antaŭ la grupo. Li ĉasis papiliojn, grimpis arbojn, suprensaltis rokojn aŭ rigardis bestetojn ludantajn. Sed nun li havis dentodoloron, li suferis pro gingiva absceso. Lia bebdento ŝanceliĝis sed oni ne povis eltiri ĝin. La grupo penis helpi lin. Ili alportis al la infano arbŝelon por anestezi la gingivon kaj malsekajn folioj por mildigi ĝin.

Kiam ili ripozis, vespere, lia patrino lulis lin. Ŝi ne havis medikamentojn. Tagoj forpasis, la knabo pli kaj pli malsaniĝis. La grupo devis malrapidegi, malgraŭ la baldaŭa alveno de la pluvoj. Oni devis porti la knabon. Sed kiam la grupo atingis Lagon Turkhana, la knabo mortis. La familio konfuziĝis. Kio okazis?

Post miliono kaj duono da jaroj, antropologo promenis laŭ la flanko de Lago Turkhano, serĉrigardante la teron. Estis ege varma tago, sed li spertis bonan senton pri hodiaŭ. Subite li vidis etan pecon de osto. Estis peco de kranio. Baldaŭ ĉiuj membroj de lia skipo serĉis ĉirkaŭ la loko de la trovitaĵo. Oni skrapis la grundon kaj kribris ĝin. Oni trovis aliajn pecojn de ostoj. Temis pri pecoj de la sama kranio.

Dum multaj tagoj oni trovis aliajn partojn de la skeleto. La skipanoj komencis pensi, ke temas pri tre speciala trovitaĵo. La antropologo suspektis, ke la ostoj devenis de homedo Homo erectus. Poste oni trovis makzelon, kies dentoj pruvis, ke estis skeleto de infano. Rimarkeblis malsano-spuroj je la dekstra flanko de lia malsupra makzelo. Antaŭa mueldento komencis kreski antaŭ la radikoj de la laktodento kaj sekvis infektiĝo.

Post kvar jaroj la homoj kunigadis la ostojn. Fine, ili konsentis, ke jen la plej perfekta, kompleta ekzemplo de Homo erectus, kiun iu iam trovis. Ili decidis, ke la estaĵo, ne povinta paroli, faris nur sonojn. Ĝi estis tre lerta besto, ankoraŭ ne Homo sapiens. Oni katalogis la skeleton kiel WT 15000.

Unu el la helpantoj, Kali, preferis nomi la trovitaĵon 'Knabo Nariokotome'. Ŝi volis, ke oni trovu la manojn kaj la piedojn. Ŝi pensis pri sia propra filo, sciante, kiel sentus sin la patrino de la knabo. Kiam la filo de Kali havis dentodoloron, ŝi povis doni al li pilolojn por helpi lin. La alia patrino ne havis hejmon au medikamenton por sia filo. Ŝi estus aŭdinta liajn plorojn kaj fine devus lin forlasi, kiam li mortis, vizaĝon en la ŝlimo.

Kali do ploris pro familio, kiu vivis antaŭ multaj, multaj jaroj.

Pliaj detaloj

Walker and Shipman, The Wisdom of Bones. Phoenix, 1996.

Gamble, Timewalkers: The Prehistory of Global Colonisation. Sutton, 1993.

Mithen, The Prehistory of the Mind. Thames & Hudson, 1996.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>