Rekte al la artikolo

Spirito esperanta en Sheffield

<<  [971]  >>

Plene kontribuis esperantistoj al kredeble la unua lingvo-festivalo en Britujo organizita ĉe universitato (kontraste al ĉefe komercaj eventoj organizitaj interalie de eldonejoj).

Nun organizantoj de la tritaga festivalo ĉe la Universitato de Sheffield, okazinta en marto, planas similan, venontjaran eventon.

Inter eminentuloj, kiuj malfermis la festivalon, estis la prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, profesoro John Wells, kiu, gratulinte organizantojn, atentokapte kaj amuze prelegis pri lingvaj bizaraĵoj. Ankaŭ Tim Owen parolis pri EAB kaj ĝia laboro.

La sekvan tagon gvidis Jack Warren esperantajn 'gustumajn' sesiojn, kiuj ebligis al la – precipe studenta – ĉeestantaro konatiĝi kun la internacia lingvo.

La redaktoro de La Brita Esperantisto, Paul Gubbins, respondecis pri du sesioj pri Springboard to Languages kaj pri plia ĝenerala sesio pri Esperanto. Partoprenis ankaŭ lokaj esperantistoj kaj membroj de Junularo Esperantista Brita (JEB).

Bildo

Brian O'Sullivan deĵoris tri tagojn ĉe la Esperanto-budo videbla apud la enirejo de la festivalo.

(Pli granda bildo)

Laŭ Brian O'Sullivan, kiu starigis Esperanto-budon apud la enirejo de la festivalo, kaj membras en la organiza komitato, la plej bela rezulto de ja sukcesa festivalo – almenaŭ por esperantistoj – estas tio, ke studentoj intencas starigi Esperanto-klubon ĉe la universitato.

Cetere memorindas, ke sen Esperanto, aŭ almenaŭ sen la esperantisto Dennis Keefe, ne estus okazinta la festivalo. Dennis, kiu instruas ĉe ĉina universitato, lanĉis antaŭ kelkaj jaroj la nocion pri lingvo- festivaloj, ĉe kiuj estu reprezentataj kiom eble plej multe da lingvoj, kaj mem aranĝis eventojn tiajn interalie en Francujo.

La ĉeforganizanto de la Sheffield-evento, mem studento pri la ĉina, konatiĝis kun Dennis kaj tiel 'infektiĝis'. Do eblas diri, ne troigante, ke tratrais la festivalon plena esperanta spirito.

Krom la budo, videblis surmure en la esperanta sesiejo diversaj afiŝoj montrantaj aspektojn de la Springboard-projekto. Kaj ne mankis informfolioj, gazetoj, revuoj, kiuj atestis pri la riĉo de vivo kaj kulturo esperantaj.

Evidente eblas – necesas – lerni surbaze de la spertaĵoj de tiu ĉi unua lingvo-festivalo universitata. Se, estontece, okazos denove sesio pri EAB, nepros enkonduka lumbilda prezentaĵo, kiu ebligus samtempe paroli ekzemple pri Springboard.

Kaj eble oni povus pli trafe strukturigi la sesiojn: eventuale komenco-sesio pri la historio, filozofio kaj lingvo esperantaj, kaj sekve pli praktikaj sesioj pri lingvo- instruado.

Certe, laŭ la impresoj de la raportanto, tion volas la ĉefe junaj interesatoj pri lingvoj, kiuj vizitis la festivalon. Kio estas Esperanto? Kial ĝi estiĝis? Kiu uzas ĝin? Kiel ĝi sonas? Kaj poste … nun ankaŭ mi volas lerni kelkajn frazojn en la internacia lingvo.

Jen afero por la estonteco. Intertempe gratulon al ĉiu, kiu kontribuis – aparte al Brian O'Sullivan, kiu sendube dediĉis multe da tempo, multe da pensoj, al la organizado de impona, pionira festivalo.

Kaj … bonŝancon al la nova universitata Esperanto-grupo!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>