Rekte al la artikolo

Mia unua brita postkongreso

<<  [971]  >>

Miland Joshi

Miland Joshi priskribas, kio okazis post la Brita Kongreso en Eastbourne, kiam la plimulto da kongresanoj jam estis hejmenirintaj. Kelkaj tamen ja restis en Sussex …

Mi ĵus revenis el Hastings, kie okazis postkongreso post la ĉi-jara landa kongreso en Eastbourne. Mi ne skribos pri la BK mem. Mi volas priskribi miajn spertaĵojn pri la postkongreso, kiun lerte organizis Sally Phillips kaj Peter Bolwell.

Temis pri vera Esperanto-parolanta ferio. Efektive ne eblis krokodili, certe ne kun postkongresanoj el Japanujo, unu el kiuj bone prelegis dum la kongreso pri la lastatempa cunamo en sia lando. La japaninoj ne posedis la anglan, kaj ni ne posedis la japanan. Pro tio, Esperanto estis nia sola komuna lingvo.

Malgraŭ manko de aŭtobuso, sufiĉis aŭtoj por nin veturigi dum la postkongreso. La unuan tagon, atinginte Hastings, ni ĝuis bonan ĉinan tagmanĝan bufedon, ne tre multekostan. Post tio, ni forbruligis la kaloriojn, piedirante tra la urbo. Ni vidis la boatojn de fiŝkaptistoj, kaj savtraktoron. Estis fiŝkaptista muzeo kun interesa filmeto pri savata boato. Interese estis vidi altajn nigrajn konstruaĵojn, kie oni konservis fiŝojn.

Poste ni surgrimpis urban monteton. La lifto paneis, do ni uzis ŝtonan ŝtuparon. Sur la pinto troviĝis kaj golfludejo kaj sovaĝaj kunikloj. Post iom da piedirado videblis sabloŝtona klifo oriente de la urbo.

Bildo

Hastings estas konstruita sur krutaj deklivoj, kaj enhavas stratojn, kiuj efektive estas ŝtonŝtuparoj, nomataj 'twittens' [tŭitanz]. Sally montris, ke sur kelkaj konstruaĵoj estas ŝildoj, iamaj atestiloj por ricevi profesian helpon okaze de fajro – la fajrobrigado tiutempe ne estis senpaga ŝtatservo.

Metinte la valizojn en niajn tri apartajn gastejojn, ni estis bonvenigitaj ĉe Sally kaj Peter. Sally montris al ni sian belan ĝardenon. En la domo ni rigardis en la mansardo du teleskopojn de Peter. Poste, dum distra vespero, ni aŭskultis muzikon ludatan de li per instrumento kiu aspektis kiel akordiono. Ni ne emis multon manĝi pro la granda ĉina tagmanĝo, do Sally preparis bongustan fruktan salaton. Ni vidis interesan filmdramon pri esperanta kongreso, fare de norvegoj.

La duan tagon ni aŭtis al stranga stacidomo, kie la trajnoj estas nekutime malgrandaj, sed funkcias: vaportrajnoj! Ni vojaĝis tiel tien kaj reen el New Romney al Dungeness. Laŭ la vojo ofte okazis, ke infanoj salutis; ili ĝojis, vidante vaportrajnon.

Situas ĉe Dungeness nuklea centralo. Sally klarigis, ke oni konstruis ĝin sur nestabila tero, kaj pro tio necesas ĉiutage ŝuti kamionplenojn da gruzo en la lokon por malhelpi la centralon fali en la maron. Forigo de la gruzo el la lokoj, kie oni elprenas ĝin, efikas sur la marakvon. Sekve fiŝkaptistoj kaptas malpli. Evidente la kosto de nuklea centralo estas pli ol mono.

Unu celo de la vojaĝo estis rigardi lumturon sed, ĉar la zorgistino malsaniĝis, ni povis rigardi nur la eksteron. Kompense, tamen, estas kafejo en la eta stacidomo, kies fruktan kukon mi rekomendas: ĝi gustas preskaŭ tiel bone kiel la Dundee cake.

Post la vaportrajna ekskurso ni iris al la vizitinda urbo Rye, unu el la mezepokaj 'kvin havenoj'. Tiam la maro atingis la urban limon. La reĝo konstruigis muron por protekti la urbon kontraŭ atakoj el trans la markolo. En la urbo estas preĝejo, kies turo havas balkonon. Oni povas grimpi tien per ŝtona ŝtuparo por ricevi imponan perspektivon super la ĉirkaŭaĵo.

Antaŭ kelkaj jaroj du urbanoj, dum kvar jaroj de laboro, uzante fotojn kaj librojn, konstruis modelon de la urbo en la 19-a jarcento. Post ilia forpaso, la modelon heredis la urbo, kaj nun ĝi troviĝas en muzeo, kie oni prezentis kaj klarigis ĝin al ni. Sally tradukis por la japanoj: malfacila tasko pro la rapideco de la parolado.

Krom tio, ni piediris tra interesaj stratoj, ekzemple tra la 'strato de la marvirino', kie staras trinkejo kun bildo de marvirino. La stratoj estas pavimitaj meze per rondaj ŝtonoj, kiuj eble fariĝos bona terapio por la plandoj de la piedoj.

La trian tagon ni vizitis la lokon de la batalo de Hastings, unu el la plej konataj eventoj de brita historio. Efektive, malgrau ĝia nomo, la batalo okazis ne en Hastings, sed en loko kelkajn kilometrojn norde, kie post la batalo konstruiĝis la urbo Battle.

Ni intencis viziti krome la kastelon de Herstmonceux, sed ĝi estis fermita. Ni iris, anstataŭe, al la scienca centro de Herstmonceux, kie troviĝas grandaj teleskopoj, relative malnovaj, tamen tre taŭgaj por ekspozicioj. Mi aŭskultis prezentadon dufoje pri ilia historio, unuafoje de mikrobiologino, duafoje de gimnaziano.

Videblas tie multaj ekspozicioj pri naturscienco kaj teknologio, lerte konstruitaj por allogi infanojn. Miaopinie, la centro estas tre eduka, kapabla instigi infanojn interesiĝi pri naturscienco, eĉ profesie.

Post la vizito la plimulto de la postkongresanoj ekiris hejmen. La restanta duopo estis regalata de Sally per bongusta hejmkuirita manĝaĵo, kaj poste ni spektis vidbendon pri parto de esperanta dramo. Mi menciu la katojn de niaj gastigantoj: la bestetoj tre ŝatis la lignan fajron, kiun Peter ekbruligis. Fine de ĝuebla vespero alvenis la tempo por reveturi al niaj gastejoj.

Post la postkongreso Sally kaj Peter por mi ne plu estas simple konataj esperantaj vizaĝoj: ili iĝis amikoj. Mi estas feliĉa kapti la okazon tiel danki al tiu ĉi bonkora, diligente laboranta, gastigema paro, kiu organizis la postkongreson, tiel kapable pritraktante diversajn neatenditaĵojn.

Miaopinie, se post la venontjara kongreso en Edinburgo okazos simila evento, necesos forta preteksto por ĝin ne partopreni.

Miland Joshi estas doktoriĝa studento ĉe la Universitato de Warwick.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>