Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [971]  >>

Mikeo Seaton

Mikeo Seaton, dum pluraj jaroj aktiva en Junularo Esperantista Brita (JEB), estas alelektita en Eastbourne al la estraro de EAB. Joyce Bunting intervjuis lin por La Brita Esperantisto.

JB: Saluton, Mikeo! Nu, unue, ĉu ĉiuj nomas vin 'Mikeo'? Ĉu vi mem elektis tiun mallongigon?

MS: Certe multaj Esperanto-parolantoj nomas min 'Mikeo'. La unua estis la redaktoro de La Brita Esperantisto mem: ni ofte trajnis kune inter Congleton kaj Manĉestro, dum mi estis universitata studento. Li ekuzis la mallongigon, eble kiel esperantigo de mallonga formo de mia nomo en la angla. Ĝi plaĉis al mi kaj tial ĝi fariĝis mia nomo en Esperantujo.

JB: Kie kaj kiam vi naskiĝis?

MS: En 1981 en Notingamo.

JB: Ho, la lando de Robin Hood! Sed vi studis en Manĉestro, ĉu ne?

MS: Jes, sed antaŭ tio – pro laboro de mia patro – dum junaĝo mi loĝis en diversaj lokoj: Birmingamo, Bristolo kaj Congleton.

JB: Vi doktoriĝis antaŭ nelonge. Pri kiu fako?

MS: Mi diplomitiĝis pri kemia ingenierado, kaj poste doktoriĝis pri komputila modelado.

JB: Em … pardonu, sed kio estas tio?

Bildo

MS: Komputilaj modelistoj faras eksperimentojn kiel aliaj sciencistoj, sed ili uzas komputilojn kiel virtualajn laboratoriojn kaj ne bezonas aparataron, protektajn okulvitrojn, ktp. En mia laboro, mi kreas komputilajn modelojn kaj verkas programojn por ekzameni kaj la etajn detalojn kaj la grandajn strukturojn de kompleksaj kemiaĵoj: tiel mi provas pligrandigi scion. Mi ĝuas tiun esplorlaboron kaj provizas servon (fakte, la komputilajn programojn) por aliaj esploristoj.

JB: Ĉu, laŭ vi, komputila lingvo estas perfekta?

MS: Tute ne! Fortran, ekzemple, kiu estas komputila lingvo ofte uzata de sciencistoj, estas ĉiam ŝanĝata. Komputiloj estas nur tiel bonaj kiel la homoj, kiuj verkas programojn.

JB: Do, ĉu la mondo iam estos regata de komputiloj, kiel en sciencfikciaj romanoj?

MS: Ne! Mi ne kredas, ke sole komputiloj kapablas ordigi la homaron. Ili estas utilaj, kaj mi ne vidos ian malbonon pri ilia uzado pli kaj pli en niaj vivoj. Sed ili ja havas limojn!

JB: Nu, Mikeo, vi estis membro de Junularo Esperantista Brita, ĉu ne?

MS: Jes – delonge mi estis membro kaj deĵoris kiel kasisto.

JB: Ĉu vi parolas aliajn lingvojn – krom la angla kaj Esperanto?

MS: Mi studis la germanan ĝis A-nivelo, sed ne ofte uzas.

JB: Ĉu vi iam ĉeestis Universalan Kongreson?

MS: Ĝis nun ne, sed mi partoprenis en Internacia Junulara Kongreso – IJK – en 2009 en Liberec en Ĉekujo. Mi aparte ŝatas historion, kaj vidi la memorŝtonon pri la 'Praga Printempo' en 1968 frapis min.

JB: Ĉu vi optimismas pri Esperanto en la mondo?

MS: Jes kaj ne: mi dubas, ĉu la 'Fina Venko' okazos baldaŭ, eĉ dum mia vivo, sed mi opinias, ke Esperanto ankoraŭ povas esti utila por la mondo. Ĝi certe povus konsciigi homojn pri lingva diskriminacio kaj helpi ilin lerni aliajn lingvojn.

JB: Se vi gajnus milionon da eŭroj, kion vi farus?

MS: Mi ne volus reteni la tuton – eble mi aĉetus domon por certigi mian estontecon kaj donus la reston al mia familio kaj diversaj bonfaraj fondaĵoj.

JB: Mi scias, ke vi estas muzikisto. Kiel vi eklernis?

MS: Mi lernis bekfluton hejme ĉe mia patrino. Poste mi lernis pianon, violonon, klarneton, aldviolonon, timbalon, kaj simile. Mi nun ludas en orkestroj kaj kordkvarteto.

JB: Kun kiuj orkestroj vi ludas?

MS: Mi ludas en simfonia orkestro en Oldham kaj baroka kordorkestro en Rochdale. Mi ludas ankaŭ perkut-instrumentaron en latunorkestro.

JB: Ĉu tiu latunorkestro ludas endome aŭ procesias ekstere?

MS: Foje ni koncertas, foje procesias. Multe amuzas min procesii kun la granda basa tamburo sur la ŝultroj … buf! buf! buf! … krom se pluvas!

JB: Ha ha! Mi povas imagi! Ĉu la latunorkestro partoprenas en konkursoj kontraŭ aliaj?

MS: Jes ja … ĝi partoprenis sian unuan konkurson post du-tri jaroj ĉe la Vintro-ĝardenoj en Blackpool. Ĝi pli bone sukcesis ol multaj atendis, certe se mi ĝuste aŭdis aŭdantaranon, dum mi forlasis la podion! Mi ankaŭ renkontis multajn muzikajn geamikojn, kiuj ankaŭ ludis en tiu konkurso. La muzika mondo, kiel la esperanta, estas eta!

JB: Kio estas via plej ŝatata muziko?

MS: Mi pensu … eble nuntempe John Adams – komponisto de tiel nomata minimalisma muziko. Mi ŝatas lian 'Mallongan veturon en rapida maŝino' – modernan klasikan muzikeron.

JB: Nu, al tute alia temo – ĉu vi prizorgas dorlotbeston?

MS: Persone ne, sed mi tre ŝatas la du katojn de mia patrino – Cornish Rex kaj Devon Rex. Ili estas tre inteligentaj kaj bone interrilatas. Ili havas molan ondan felon.

JB: Kaj grandajn orelojn, ĉu ne? Multaj esperantistoj amas katojn. Ĉu vi kolektas ion?

MS: Monerojn, poŝtmarkojn, vidbendojn, KD-ojn, librojn – inkluzive de esperantistaj.

JB: Bone, ĉar lastatempe vi elektiĝis al la estraro de EAB, kaj oni diras, ke vi helpos Geoffrey King pri Biblioteko Butler.

MS: Mi alte taksas Bibliotekon Butler, ĉar ĝi estas grava fonto de historiaj libroj, ne nur pri Esperanto sed pri aliaj planlingvoj.

JB: Vi multe helpis katalogi librojn komputile en la biblioteko dum kvin jaroj, ĉu ne? Kie oni trovu tiun informon nun?

MS: Jes, mi laboris por krei liston de la libroj en Biblioteko Butler. Mi trovis ĉirkaŭ 13 600 erojn (librojn, revuojn, kompaktajn diskojn, DVD-ojn). Tiu listo estas serĉebla per la retpaĝo de la biblioteko kun la – ĝis nun nekompleta – katalogo. Mi intencas helpi Geoffrey kompletigi la katalogon, kunhavigi ĝin kun aliaj bibliotekoj, kaj plibonigi ĝian alireblecon por uzantoj de la biblioteko.

JB: Ĉu vi posedas 'Kindlon'?

MS: Jes … mi multe uzas ĝin por legi diversajn librojn kaj gazetojn.

JB: Bonvolu klarigi por homoj, kiuj neniam vidis.

MS: 'Kindlo' (angle Kindle) estas elektronika legilo, kiu povas teni kelkmilojn da libroj, gazetoj, kaj revuoj. Oni povas aĉeti librojn per interreta butiko kaj la legilo preskaŭ tuj ricevas ilin por legado.

JB: Ĉu vi opinias, ke elektronika legado anstataŭos paperajn librojn?

MS: Ne entute – eĉ kun la avantaĝoj de tuja legado kaj malgranda spaco, la palpo kaj flaro de veraj, paperaj libroj ankoraŭ plaĉas al mi, kaj mi dubas, ĉu ĉiu forĵetos siajn bretarojn!

JB: Kio estas via plej ŝatata manĝaĵo?

MS: Ĉokolado!

JB: Senhezita respondo! Kaj kiu plej influis vin en la vivo?

MS: Miaj patrino kaj fratinoj. Mi estas la plej maljuna en la familio kaj ne povis klare paroli ĝis mia tria jaro. Do mi lernis kun fratino, kaj paroliga terapio (speech therapy) helpis.

JB: Ĉu radio kaj televido kaj simile interesas vin?

MS: Mi ŝatas cinikan kaj inteligentan humuron. Per radio mi aŭskultas aparte 'Just A Minute', 'I'm Sorry I Haven't A Clue', kaj la parodian dramon 'Bleak Expectations'. Mi ofte rigardas televide la komediojn 'Futurama' kaj 'The Big Bang Theory': la dua tre bone spegulas la vivojn de sciencistoj! Plaĉas al mi ankaŭ Tom Lehrer kaj la kantistinoj 'Fascinating Aïda'.

JB: Ĉu plaĉus al vi viziti la lunon?

MS: Nu … mi ne estas esploristo en tiu senco, do ne havas grandan emon.

JB: Do restu kun la piedoj sur la tero! Dankon, Mikeo!


Bildo

Kunsidis en Barlastono, dum la somera festivalo, kvar kuratoroj de Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF). De maldekstre: Tim Owen, Paul Gubbins, Michael Seaton, Malcolm Jones. Mankas la kvina kuratoro: Hilary Chapman.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>