Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [972]  >>

Paul Gubbins

Pri tradukoj … kaj tradukoj

En oktobro Viv, nia ĉiam afabla kaj helpema administrantino en la Esperanto-centro en Barlastono, mesaĝis al mi, kaj aliaj, ĉu ni povus rekomendi detektiv-romanojn en Esperanto.

Progresanto, informis Viv, entuziasmiĝas pri la ĝenro kaj, jam leginte la Maigret-tradukojn, serĉas pliajn krim-legaĵojn en Esperanto. Kion do tiu ĉi ŝatanto de krim-romanoj legu, kaj por amuziĝi kaj por profundiĝi en la internacia lingvo?

Viv esploris en la libro-vendejo kaj – tute saĝe – rekomendis du el la Ĉu- romanoj de Johán Valano (pseŭdonimo de Claude Piron): Ĉu li venis trakosme? kaj Ĉu vi kuiras ĉine?

Ankaŭ alia, kiu respondis al la mesaĝo, rekomendis la valan-/piron-aĵojn, kune kun libroj de Serĝo Elgo (pseŭdonimo de Georges Lagrange) kaj tradukoj de romanoj de Agatha Christie, G.K. Chesterton kaj Arthur Conan Doyle.

Mi proponis la krim-romanojn de Ronald Cecil Gates, ekzemple La vidvino kaj la profesoro, Morto de sciencisto kaj La septaga murdenigmo. Mi menciis ankaŭ Murdo en Esperantujo, de Daniel Moirand, kaj la romanojn de István Nemere. Certe, post pli da cerbumado, eblus aldoni al tiu ĉi listo, kiu, kune kreita, kontentigos dum minimume kelkaj monatoj eĉ la plej voreman leganton de krim-romanoj.

Ion, tamen, mi aldonis – kaj eble pekis kontraŭ la spirito de Esperanto. Responde al Viv mi skribis, ke mi ne unuavice rekomendus la tradukitajn romanojn. Nu, klare, mi scias, ke unu el la benoj de la internacia lingvo konsistas en tio, ke ĝi fariĝas ponto inter diversaj kulturoj kaj lingvoj de la mondo. Tradukita literaturo ludas, kaj ekde la fruaj jaroj ludis, kernan rolon en la evoluo kaj de la lingvo kaj de la karaktero de Esperanto.

Tamen, tamen … se ni restas ĉe niaj Simenon-oj, niaj Chesterton-oj, niaj Christie-oj, ni neniam kultivos propran, indiĝenan krim-fikcion. Maigret, Pastro Brown aŭ Hercule Poirot ne bezonas esperantan subtenon: ili estas bone konataj. Male niaj esperantaj detektivoj: policano Jano Karal (Valano), komisaro Roberto Elis (Gates), leŭtenanto William Hammerkopf (Moirand). Se ni, esperantistoj, unue turnas nin al tradukoj, niaj verdaj krim-romanistoj neniam trovos publikon, seniluziiĝos, rezignos pri krim-fikcio – tiel ni neniam renkontos nian propran Sherlock Holmes.

Do mi petas: sekvu la spurojn de Esperanto-krim-romanojn. Konsentite, la kvalito de nia krim-fikcio kuŝas plejparte ĉe tiu de la tiel nomataj flughaveno-romanoj. Sed akvo same – eĉ pli – gravas ol vino. Simile, por ni, esperantistoj, Karel pli ol Poirot. Do enketu!

Aliflanke …

Kontraste al la supraj komentoj, mi volas nun pledi ĝuste por tradukita literaturo. Redaktante la dulingvan antologion Star in a Night Sky, eldonota ĉi-jaron de Francis Boutle Publishing (Londono), kiu enhavos esperantajn tekstojn kun anglalingvaj tradukoj, mi konstatis, kiom mankas William Auld.

La antaŭa redaktoro de La Brita Esperantisto regule aperigis anglalingvajn tradukojn de esperantaj poemoj, kiujn ofte li mem faris. Tamen post lia morto en 2006 sekiĝis la traduko-fonto, tiel ke – pro manko kaj kvalite kaj kvante de tradukemuloj – kelkaj gravaj nuntempaj poetoj ne estos reprezentataj en la antologio. Domaĝe.

Do, por sproni tradukarton, tute laŭ la spirito de Auld, mi pretas rompi feran regulon de La Brita Esperantisto kaj aperigi kontribuaĵojn en la angla lingvo, se temas pri serioza, altkvalita traduko de – ĉar jen aparta bezono – nuntempa, vivanta poeto. La tradukon mi aperigos kun la originala versio.

Tiel, espereble, redaktoro de dua eldono de Star in a Night Sky, aŭ de simila volumo, estontece trovos pli da kandidataj tekstoj por plenigi eĉ pli riĉan antologion.

Fine …

Verŝajne, kiel la supre menciita progresanto, ekzistas aliaj, kiuj serĉas interesajn, ne tro komplikajn, legaĵojn. Kiujn vi rekomendus? Bonvolu sendi viajn proponojn al La Brita Esperantisto, se vi legis esperantan libron, kiun vi volas rekomendi. Kaj ne forgesu la poemo-tradukojn!

PPG

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>