Rekte al la artikolo

Danĝera lingvo: vermoj kaj veroj en Esperanto

<<  [972]  >>

Paul Gubbins

En februaro mi ricevis – eble ankaŭ aliaj – retmesaĝon de al mi konata kaj ĝis nun fidinda esperantisto (ne brita) kun okulfrapa titolo: 'Poemo: Sensacia trovo.'

En ĝi mi legis, ke en la biblioteko de Mongola Esperanto-Asocio oni trovis flaviĝintan folion kun manskribita poemo de iu Vilhelmo Novo. Pro truoj, faritaj de papertineoj, ne facile legeblis la teksto. Oni do sendis la folion al Ito Kanzi en Japanujo, por ke tiu esploru. Jen lia respondo, kiun mi legis en la mesaĝo, kun 'rekonstruita' poemo:

'Vilhelmo Novo estas pseŭdonimo de William Newman. Li naskiĝis la 23-an de julio 1890 en Ploc Loch Aillse, Skotlando. En 1908 li veturis al Glasgow kaj hazarde vidis ŝildon ĉe la klublokalo de Glasgova Esperanto-Societo, kie li ricevis bazajn informojn pri Esperanto. 1914 li veturis al Parizo por partumi la Universalan Kongreson, kiu ne okazis pro la eksplodo de la Unua Mondmilito.

'1936 Novo renkontis dum fervoja veturo William Auld, kiu tiam estis 12-jara kaj tiel havis la unuan kontakton kun la Internacia Lingvo.

'La 1-an de aprilo 1937 Novo ekveturis ŝipe de Londono al Sankt-Peterburgo, kie li alvenis la 17-an de aprilo. Verŝajne li volis renkonti esperantistojn en Sovetunio. Pliaj in formoj pri la vivo de Novo ne ekzistas.'

Kaj jen la kunsendita poemo, kun akompanaj notoj.

Liberiĝo

(Rekonstru-propono de Ito Kanzi)

La boteloj staras grupe.
Malamike. Mute. Pupe.
Grandaj nomoj fanfaronas,
Sed ne vere ege bon(as?)
Vino kaj likvoro, brando:
Mankas ne eĉ unu lando!
(…) levas (…) martelo (?)
(…) gaje (?) split (…)
Streku for min de la (…),
Mi ne estas ebriisto!
Emanadas odoraĉo,
(…) iĝas kaĉo.
(…) ĉeso,
(…) promeso.
alkohol (…)
(…) venen (?).

Tuj mi fariĝis suspektema. En sia membiografio William Auld: 75 jaroj (Sezonoj, 1999), Auld informas, kiel li eksciis pri Esperanto: 'En 1936 mi trovis la skoltajn promeson kaj leĝaron en Esperanto, kaj en la Glasgova biblioteko … mi vidis librojn pri Esperanto. Ĝi ŝajnis al mi tute natura kaj racia' (p.6). Do neniu mencio pri vagonara fremdulo, malgraŭ tio, ke kongruas la datoj.

Kaj … kio tio? Kie mi jam legis similan poemon: 'La boteloj staras grupe …'? Evidente: jen la komenco de la Auld-a 'Ebrio': 'la boteloj staras vice, / kamarade kaj komplice …' Jes, kaj la nomo: Vilhelmo Nova / Vilhelmo Malnova … diable!

Mi kontaktis la sendinton, kiu respondis tiel: 'Mia demando estas: Ĉu oni rajtas fari aprilŝercon jam en februaro?' – kaj aldonante, ke papertineoj – menciitaj en la 'ŝerco' ne ekzistas.

Mi respondos la demandon. Evidente, oni rajtas aprilŝerci iam ajn. Sed, damne, ne per stultaĵoj tiaj. Mi ne scias, kiom da homoj ricevis la novaĵon pri la 'sensacia trovo', sed sendube estas tiuj, kiuj senpripense ĝin kredos … kaj, eĉ dum mi verkas ĉi tiujn liniojn, ĝoje distrumpetas la 'novaĵon' kvazaŭ fakton, tiel ke ĝi eniros la interreton kiel vero.

Kredu min: kiom longe estos, ĝis vi legos, ke Auld konatiĝis kun Esperanto pere de la poeto William Newman?

En nia mondo faktoj jam malabundas, dum malfaktoj male: aldoni al tiu ĉi malfakta stoko estas ne nur fripone sed ankaŭ – preskaŭ – krime. Cetere, nia esperanta literaturo kaj historio tro gravas por fariĝi temoj de eksteraprilaj ŝercoj.

Pardonu: eble malvarma vintro perdigis al mi humuro-senton mian. Sed tiu ĉi ŝerco min ne ridigas. Male. Malgraŭ tio, ke en vermo enestas vero, mi opinias, ke ĉi-kaze ne.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>