Rekte al la artikolo

Lumuloj tradukitaj

<<  [972]  >>

Paul Gubbins

Prelego de Paul Gubbins en Eastbourne, aprilo 2011.

La 22-an de aprilo pasintjare Viv O'Dunne, nia EAB-oficistino en Barlastono, ricevis interesan telefonvokon. La saman tagon Viv retmesaĝis al diversaj esperantistoj en Britujo por informi pri la telefonvoko.

Jen la teksto de ŝia mesaĝo. Mi tradukis ĝin esperanten, ĉar temas ĉi tie pri esence Esperanto-prelego, tamen mi avertas, ke, pro mia temaro – lumuloj tradukitaj – mi uzos de tempo al tempo la anglan. Mi esperas, ke vi ne ofendiĝos.

Do, sur mia komputila ekrano, mi legis jenon: “Clive Boutle ĉi-matene telefonis al la oficejo. Clive volas provi kontakti esperantistojn, kiuj povus lin helpi esplori serion de libroj, kiujn li komisias, kun temo 'malpli uzataj lingvoj en Eŭropo' (alternativa perspektivo pri lingvoj kaj kulturoj en Eŭropo). Li volas publikigi antologion pri Esperanto-literaturo.”

Jen, miaopinie, preskaŭ historia mesaĝo. Jen, kredeble, almenaŭ en tiel nomataj modernaj tempoj, ke eldonejo kontaktis nin, britajn esperantistojn, proponante kunlaboron pri dulingva, esperanta/angla antologio.

Laŭdire – mi ne povas tion persone konfirmi – William Auld dum jaroj vane leteris al eldonejoj, provante aperigi ĝuste volumon tian. Neniu tamen interesiĝis: Esperanto estas hobio-lingvo, neniu ĝin parolas, artefarita lingvo ne kapablas havi kulturon, ktp, ktp. Ni jam konas, parkere, la respondojn.

Tamen io ŝanĝiĝis. Verdire, pri la estonteco de Esperanto mi estas pli optimisma ol dum multaj jaroj. Lastan jaron, danke almenaŭ parte al la klopodoj de Brian Barker kaj aliaj, troviĝis pli pri Esperanto en amaskomunikiloj ol antaŭe. Prave, mi ne science, laŭvorte, laŭkolumne, laŭ dissendo-minutoj, kontrolis: temas pri simpla impreso. Eble mi eraras. Sed certe la homoj, kun kiuj mi parolas pri Esperanto, montras pli da respekto, pli da kompreno, pri la idealoj, pri la realo, de nia lingvo. Tio en si mem tre pozitivas.

Kaj, sendube, alia simptomo de tiu ĉi ŝanĝiĝo, aŭ eble eĉ ŝanĝo, estas la tute serioza propono de tute serioza londona eldonejo tiel prezenti – fine – la internacian lingvon al anglalingva publiko. Do ne mirige, ke mi tuj respondis, min proponante kiel kunlaboranto – preta eĉ frostigi kelkajn aliajn projektojn por realigi ĉi tiun.

La koncerna eldonejo ne estas bone konata, sed tio ne aparte gravas. Tamen Francis Boutle Publishing jam eldonis Breogan's Lighthouse: An Anthology of Galician Literature; Mananan's Cloak: An Anthology of Manx Literature; The Turn of the Ermine: An Anthology of Breton Literature … kaj preparataj estas similaj, dulingvaj volumoj pri la oksitana, la kornvala, la kataluna, la skotgaela, la eŭska … kaj nun Esperanto.

Evidente, eblas argumenti, ke Esperanto ne estas 'malpli uzata eŭropa lingvo' en la senco de la kornvala aŭ la manksa. Nia 'internacia' lingvo, same, ne estas 'eŭropa' lingvo. Tio, tamen, ne malinstigis la eldoniston, kiu celas pere de la serio lingvistojn kaj aliajn, kiuj interesiĝas pri – ni diru – anstataŭ malpli uzataj lingvoj (dubindas, ekzemple, ĉu la kataluna estas 'malpli uzata') do prefere 'malpli konataj' lingvoj. Tiamaniere Esperanto tre komforte sidas en la libraro.

Miaopinie la celo de la serio jenas: permesi al la koncerna lingvo, pere de originalaj kaj, ĉefe, tradukitaj tekstoj, paroli pri si mem. Alivorte temas ne pri lernolibro pri Esperanto, ne, ekzemple, pri gvidlibro kiel – la cetere siaspece tre bona – franca enkondukilo de Pierre Janton en la serio Que sais-je? Simple, la tekstoj, la prozaĵoj, la poemoj, la historiaj kaj sociologaj dokumentoj mem prilumu – laŭ la titolo de Auld-a libro – la fenomenon Esperanto. Laŭ la stilo de la serio, enkondukaj notoj, klarigoj, ktp, minimumu: koncizaj komentoj, biografioj, bone; sed la tekstoj mem laŭeble memstaru.

Malgraŭ tio, ke la volumo celas anglalingvan publikon, mi kredas, ke ĝi interesos esperantistojn ne anglalingvajn. En tiu senco, redaktante la libron, mi konscias, ke, flanke, mi preparas esperantan legolibron: jen specimenaj tekstoj el la fruaj jaroj de Esperanto ĝis la nuno, kiuj prezentas plej gravajn nomojn, eltiraĵojn el la kanonoj de plej gravaj literaturistoj kaj aliaj … jen verdire, malgraŭ la tradukoj (kiuj eble interesos esperantistojn), esence esperanta vade mecum.

Tamen, ĉu baza esperanta legolibro aŭ ne, nepras prezenti al neesperantistoj plej kompetentajn, plej fidelajn, tradukojn. Trafolumiante aliajn, jam eldonitajn librojn en la serio, mi kelkloke rimarkis, ke – miaopinie – kelkaj tradukoj, eble tro rapide entreprenitaj – ne kaptis la spiriton de la originalo. Alivorte regas prozo, kie regu poezio. Kaj mi ĵuris, ke tio ne karakterizu la esperantan antologion.

Mi citu unu ekzemplon, kie, laŭ mi, lamas la traduko. Temas pri eltiraĵo el la cetere tre interesa volumo pri la manksa, Mananan's Cloak. Mi citas el poemo el la jaro 1845 – kaj, malgraŭ tio, ke mi ne estas manksparolanto, kaj sendube tute hontinde fuŝas la prononcadon, mi povas tamen ĝui kaj la sonojn – aŭ almenaŭ miajn tiurilatajn provojn – kaj la ritmon kaj rimojn de la poemo. La anglalingva titolo estas 'The Fool's Pence', kaj en la manksa ĝi komenciĝas jene:

Cur tastey mia, my chaarjyn
Da shoh neem's soilshagh diu
Te mygeayrt-y-mysh fer cheirdey
Ghow taintnys mooar anys giu …

Anglalingve … kaj vi aŭdas, ke mankas ritmo kaj rimoj (temas efektive pri proza traduko):

Give good attention, my friends
To this that I'll explain to you
It's about a tradesman
Who took great delight in drinking …

Nu, leginte pluraj tiajn specimenojn, mi diris al mi, ke la tradukoj en la esperanta antologio multe superu ĝenerale tiujn en almenaŭ la volumo pri la manksa. Oni do ĝuu la tradukojn, same kiel la originalojn: oni ne konsciu, ke temas pri tradukoj. Kiel diras Auld, en sia ĉiam releginda eseo 'La plej malfacila arto' (Kulturo kaj la internacia lingvo, p. 92):

  1. Ke la traduko liveru kompletan transskribon de la konceptoj en la originala verko.

  2. Ke la stilo kaj maniero de verkado estu samspecaj kiel tiuj de la originalo.

  3. Ke la traduko posedu la fluantecon de la originala verkado.

Tri supraĵe simplaj konsiloj: tri diable malsimple realigeblaj principoj. Sed nepre aplikendaj en la planata antologio – spite al la indiko de la eldonisto, ke la tradukoj estu sufiĉe laŭliteraj, do ne tro – ni diru – beletraj, literaturecaj.

Tio sufiĉas pri la fono de la antologio. Mi turnu min al la esenco kaj de la volumo kaj, verdire, de tiu ĉi prelego. Mi do parolu pri la lumuloj, kiuj – por tiel diri – prilumos la antologion.

Unuloke, evidente, estas la kreinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof. Antologio sen Zamenhof similus al fervojo sen reloj, stacidomo sen vagonaroj: ĝi simple ne havus sencon. Kaj, pro la graveco de Zamenhof, mi volis, ke tiu liveru titolon por la antologio.

Sed kiun zamenhofaĵon elekti? Vi memoras, ke la titoloj de la antologioj estas iom poeziaj, iom pitoreskaj. Ne temas simple pri Anthology of Galician – Manx – Breton Literature. Temas pri, respektive, Breogan's Lighthouse, Mananan's Cloak, The Turn of the Ermine. Ĉu, mi demandis min, eblas trovi en la verkaro de Zamenhof paralele poezian titolon?

Nu, fakte, ne mankas ebloj. En la esperanta himno abundas frazoj tuj rekoneblaj al esperantistoj kaj kiuj, tradukitaj, povus elegante ornami antologion. Ekzemple: Nova sento: Antologio pri Esperanto-Literaturo. Bele, ĉu ne? Aŭ eble: Forta voko: Antologio pri Esperanto-Literaturo. Aŭ Flugiloj de facila vento … Sankta signo … Bela sonĝo de l' Homaro … kaj simile.

Tamen … ĉu en la angla? Kiamaniere oni fakte tradukis la menciitajn frazerojn? Ekzemple, 'nova sento', laŭ Wilf Atkinson: New Emotion: An Anthology of Esperanto Literature aŭ, laŭ Peter Forster, New Feeling: An Anthology of Esperanto-Literature. Hmm… 'new emotion', 'new feeling': mankas la poezio. Aŭ kio pri 'forta voko'? laŭ Atkinson: Vibrant Call: An Anthology of Esperanto Literature … oni pensas tuj pri telefonoj. Aŭ, laŭ Forster: Mighty Call: An Anthology of Esperanto Literature. Tiel, mi esperas, vi ekkomprenas la problemon: la anglalingvaj tradukoj kaptis la poezion nek de la originala Esperanto nek de la aliaj titoloj en la serio.

Por mallongigi longan rakonton, fine mi rezignis pri la himno kaj trovis solvon en la bela zamenhofa poemo 'La vojo'. Tiel ĝi komenciĝas:

Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.

Kaj estas tiu ĉi unua strofo, kiu liveras la titolon de la antologio: 'Simile al stelo en nokta ĉielo' aŭ, angle, Star in a Night Sky. Perfekta solvo, pri kiu mi iomete fieras, kaj kiu, kaj en Esperanto kaj en la angla, belsone kaptas la esencon de nia luma lingvo verdstela en lingve malluma universo.

La himno, cetere, prezentis aliajn problemojn, kio revenigas min al mia deirpunkto: la tradukoj, laŭ la Auld-a principaro, posedu la fluantecon de la originalaj verkoj. Kaze de la traduko de Forster, neeblas ĝin kanti laŭ la melodio de Félicien Menu de Ménil.

Jen la komenco de la pli-malpli laŭvorta Forster-traduko:

A new feeling has come into the world,
A mighty call sounds through the world;
On the wings of a light wind
Let it now fly from place to place.

Pli bone estas la traduko de Atkinson – almenaŭ kantebla:

In our hearts a new emotion's burning,
through the world a vibrant call is ringing;
wafted on by gently blowing breezes,
now in every corner it is singing.

Pli bone, sed Atkinson ne tute kontentige kaptas la originalon. Tradukante 'nun de loko flugu ĝi al loko' per 'now in every corner it is singing' li celis rimon, ne sencon.

Do la versio, kiun mi fine elektis, estas tiu de Janet Caw, publikigita en La Brita Esperantisto, interese en la malluma milito-jaro 1942. Jen la komenco:

To the world has come a strange new glory,
Through the world a mighty voice is crying:
On the wings of every breeze the story
Now from place to place is swiftly flying.

Jen, fine, la poezio, pli grave la spirito, kiun mi serĉas. Fakte, analizado de la diversaj himno-tradukoj povus plenigi tutan prelegon, sed mi ne volas ĉi tie tiel flankeniĝi. Mi do restos fidela al la titolo de la prelego kaj parolos iomete pri la subzamenhofaj lumuloj, kies nomoj aperos en Star in a Night Sky.

Plejparte, danke al mia antaŭulo kiel redaktoro de La Brita Esperantisto, William Auld, multaj antologio-poemoj estas jam tradukitaj. Do inter la kovriloj – fakte tra la 1990-aj jaroj sur la dorsa kovrilo – de La Brita Esperantisto troveblas majstroverkoj de la esperanta poezio ĝenerale kontentige, foje brile tradukitaj.

Auld mem inter la tradukintoj elstaras, sed estas aliaj, malpli bone konataj, kiuj samkvalite kontribuas al nia tradukarto. Unu el tiuj estas Kate Hall, kiu – sub la preferata nomo Katelina Halo – tradukis plurajn poemojn. Kelkaj el ŝiaj tradukoj neniam antaŭe aperis, kaj do Katelina afable permesis al mi unuafoje ilin publikigi.

Unu el la nekonataj tradukoj de Katelina estas tiu de la poemo de la hungaro Julio Baghy: 'Dum sunsubiro.' Mi voĉlegos la unuan strofon en la esperanta originalo, por ke vi gustumu la poemon: poste – pardonu min – mi voĉlegos la tutan tradukon en la angla. Tion mi faros, ĉar jen – miaopinie – unu el tiuj maloftaj okazoj, kiam la traduko egalas al la originalo aŭ eble eĉ superas ĝin.

Jen la komenco de la Baghy-poemo:

Domaĝe estas maljuniĝi
kaj vidi: 'jen, ni vane luktis'.
Disipi ardon,
krei arton,
eĉ tutan vivon fordediĉi,
se post batalo moko fruktis,
domaĝe estis maljuniĝi!

Kaj jen la mirinde kortuŝa traduko de Katelina Halo:

During Sunset

Oh misery of growing old,
To see our struggles were in vain;
Ardour expended, art created,
Our life to others dedicated,
And jeers the fruit of all our pain;
Oh misery of growing old.

Oh misery of growing old,
To find promise was illusion;
To give one's all, serve and be humble,
Defy or suffer, screech or mumble,
And to be swallowed by oblivion;
Oh misery of growing old.

Oh misery of growing old,
In one's own ruins to decay;
Tormented feel, for contrite thought
A hundred lives were all too short
When gnawed by doubts about the way;
Oh misery of growing old.

Oh misery of growing old,
Grumbling: 'Look, others still have youth.'
Everything bores us, we've no creed
Or superstition in our need,
Damned by our own regard for truth;
Oh misery of growing old.

Oh misery of growing old,
Feeling oneself superfluous.
A friendly word is like a thorn,
Wounds us and leaves us more forlorn.
Even self-love is tedious.
Oh misery of growing old.

Oh misery of growing old,
Sensing the Skeleton's frosty breath.
The dance is done, the time's too late,
Man has no right to stipulate,
The price of life was always death.
Oh misery of growing old.

Katelina mem taksas la Baghy-poemon iom morna, iom pesimisma, kaj petis, ke post la Baghy-a 'Dum sunsubiro' mi aperigu poemon de la ĉeĥo Karolo Piĉ, pli laŭ ŝia gusto. La fina ordo de la antologio ankoraŭ ne estas fiksita, kaj ĉu eblos plenumi la peton de Katelina, mi ankoraŭ ne scias. Sed jen la poemo, kun traduko, post tiu de Baghy, tute laŭ la deziro de Katelina. Do … 'Strangaj kuraĝuloj' de Karolo Piĉ:

Mi estas unu
el tiuj strangaj viroj,
kiuj sin klinas
kun varmoplenaj miroj

al flavaj paĝoj
de flavaj artvolumoj
sen zorg' pri tio,
ke dume mortaŭtunoj

vualas ĉion …
Ĉu ie sonas krioj?
Ĉu pleb' frenezas
sub siaj histerioj?

La Mondo falas?
Negrave! Ni ne timas!
Al niaj paĝoj
ni nin plu mute klinas;

ĉar ni kredegas,
ke pro ĉi tiuj klinoj
la Mond' neniam
sin finos en ruinoj …

Kaj se la Morto
ĉi tien mem nun venus,
ni seĝon montrus,
kaj Ĝi la lokon prenus!

Kaj ĉe ĉi tiuj
malnovaj grizaj libroj
Ĝi kun ni sidus
kun samaj sanktaj vibroj,

kaj Ĝi eĉ cedus …;
ĉar ĉiu ties vorto
estas potenco
kaj vivo kaj malmorto.

Kaj ne armiloj,
sed libroj kaj volumoj
savos la Mondon
plorantan en mallumoj.

Kaj jen la traduko de Katelina.

An Odd Kind of Courage

Yes, I am one
of that odd collection
who bend their heads
in awed affection

over the pages
of yellowed tomes,
not caring if death
like autumn comes

to shroud the world …
did we hear a shout?
a mob gone mad
in hysteric rout?

a world in ruins?
no need to worry!
over the page we
bend further, dumbly;

for we believe
that thanks to our bending
the world will never
come to an ending;

that if Death came
at our books to find us,
we'd point to a chair,
he'd sit beside us,

over the books
all grey with dust
he'd sit to share
our holy lust,

he would surrender …
for dead poets' breath
is life and power,
and death to death.

For it's not weapons
but words and writing
will save the world
in the darkness crying.

Fakte, ĉi tiu poemo perfekte resumas la antologion Star in a Night Sky. '… but words and writing / will save the world / in the darkness crying': ĝuste la poemoj, la tekstoj, en la antologio fariĝas ja la steloj en la 'mallumoj', 'darkness', pri kiuj parolas Piĉ, alivorte la 'nokta ĉielo'.

Malpli abundas tradukoj pri prozaĵoj. Evidente, traduki longan prozaĵon bezonas pli da tempo ol relative mallonga poemo. Pro tio mi devis komisii tradukojn: do inter la prozaĵoj troveblas multaj tradukoj novaj kaj ankoraŭ ne viditaj.

Jen do prozaj eltiraĵoj ne nur el nia literaturo sed ankaŭ el historiaj kaj aliaj dokumentoj. Ekzemple, unu el miaj lumulo-prozistoj estas la – por tiel diri – patro de sennaciismo, Eugène Adam, kiu uzis la pseŭdonimon Lanti. Jen grava flanko de nia pasinteco, nepre spegulenda en la antologio. Lanti konsideris Esperanton nur rimedo por atingi pli sennaciismon. En la pamfleto For la neŭtralismon! li skribis:

La vivo estas batalado. Tiuj venkas kiuj konkorde, discipline, entuziasme militas laŭ plano funde studata kaj kiel eble plej simpla.

Ni estas sennacianoj, almenaŭ internaciistoj, nepre kontraŭkapitalistoj, mondlingvanoj, esperantistoj.

Tial ke ni estas sennacianoj, ni propagandas mondlingvon. Ĉar ni opinias, ke la esperanta movado estas nun la plej taŭga forto por rapide triumfigi la ideon pri Universala Lingvo, ni propagandas esperanton. Ĝi estas por ni bezona ilo por trafi nian idealon. Esperanto ne estas la celo de nia agado, sed nur rimedo por atingi nian celon.

Kaj jen mia anglalingva traduko:

Life is a constant battle. Those who are victorious are those who fight together, with discipline, with enthusiasm, and to a design carefully drafted and as simple as possible.

We are non-nationalist, very likely internationalist, totally opposed to capitalists, united in our world language, esperantists.

Because we are non-nationalist, we promote a world language. Because we believe the Esperanto movement is now the most suitable force to bring about the rapid success of the notion of a Universal Language, we promote Esperanto. For us it is the necessary tool to achieve our ideal. Esperanto is not the end in itself, but merely the means to achieve that end.

Por montri, ke Esperanto taŭgas por pritrakti ne nur historiajn aŭ sociologiajn tekstojn, mi inkluzivas sciencan artikolon pri parazitologio, de Rüdiger Sachs, kaj heroe tradukitan de Terry Page. Aŭskultu:

Ektoparazitoj povas lokfiksite aŭ mallongtempe paraziti siajn gastigantojn, ekzistas tamen transiroj inter tiuj du vivomanieroj. La vojo al endoparazitismo eble okazis per tiaj ektoparazitoj aŭ kunmanĝantoj …

Angle:

Ectoparasites can parasitise their hosts either permanently or temporarily, though transition from one of these modes of life to the other may sometimes occur. The route to endoparasitism may have been established by those ectoparasites or commensals …

Tamen inter prozaĵoj troveblas ankaŭ specimenaj paĝoj el romanoj – ekzemple el unu el miaj ŝatataj romanoj, Kiel akvo de l' rivero, de Raymond Schwartz, kiujn tradukis Malcolm Jones, el alia ŝatata verko mia, Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud de Jean Ribillard, kiujn tradukis Donald Broadribb, el Jean Forge kaj Trevor Steele.

Rilate romanojn temas evidente pri eltiraĵoj: male rakontoj, kiuj povas komplete aperi. Rakontoj de lumuloj kiaj Julio Baghy, Louis Beaucaire, Jerzy Grum kaj István Nemere certe riĉigos la antologiojn: sendube estos aliaj. Inter pli modernaj aŭtoroj prezentatas la usonano Tim Westover, en kies kolekto Marvirinstrato legeblas ĉarma, iom bizara rakonto pri hejmaj aparatoj:

Iom post iom la afero klariĝis. La nova toastilo, kiu estis plena sentaŭgulo kun pli da ĉarmoj ol cerboĉeloj, uzis siajn lertajn vortojn por amindumi al la fridujo – tial ŝi varmiĝis. Sed nur kelkajn tagojn poste la toastilo adultis kun la forno, kaj la fridujo frostiĝis pro kolero. Kaj same subite, la toastilo ekhavis novan amon – teruran, malpermesatan amon – kaj la aliaj kuiraparatoj indignis. La miksilo, kiu delonge amis la fridujon senresponde, malfunkciis pro kolero. La lampoj, kiuj estis geamikoj de la fridujo kaj la forno, batalis inter si. La gladilo mem amegis la toastilon kaj ekploris, kiam li ne atentis ŝin. Kaj la fonografo nur volis pacon, sed mankis al li la ĝusta disko de lulmuziko.

La rakonton tradukis mem la aŭtoro, Tim Westover:

Little by little the reasons became clear. The new toaster, a useless dandy with more charm than brains, used his talents to woo the refrigerator, and she grew warm with desire. Only a day later, the toaster cheated on the oven, and the refrigerator frosted over with jealousy and hate. Just as suddenly, the toaster had a new love – a terrible, forbidden love – and the other appliances flew into a rage. The mixer, who had borne for some time an unrequited love for the refrigerator, was spinning in a rage. The lamps, who were friends with either the refrigerator or the stove, fought among themselves. The iron, who also loved the toaster, began to weep because its love was not returned. The phonograph only wanted peace, but it didn't have the right music.

Gesinjoroj, mi listigis nur kelkajn el la lumuloj, kiuj aperos en la antologio. Sendube estos tiuj, kiuj min riproĉos, ke tiun aŭ alian aŭtoron mi neglektis, aŭ kies eltiraĵon mi fuŝe elektis … kial vi ne enmetis jenan rakonton? kial vi inkluzivis ĉapitron X de La infana raso kaj ne la ipsilonan? kial vi preteratentis tiun aŭ alian mistradukon? kial vi ne mencias la Esperantan Civiton? kial vi ne mencias rusan/litovan/katalunan aŭtoron? kial vi ne … ktp.

Nu … se mi havus pli da tempo, pli da spaco, jes mi povus pli amplekse prezenti Esperanton. Ja ĝis difinita grado mi estas limigata al ekzistantaj tradukoj – tamen multajn pro diversaj kialoj mi reĵetis – kaj, honeste, la nombro de kompetentaj esperantistoj, kiuj havas tempon kaj emon por entrepreni freŝajn, novajn tradukojn, vere malgrandas. Aktivaj esperantistoj estas ja tiel: aktivaj; kaj peti, ke ili surŝultrigu kromajn taskojn, traduktaskojn, foje ne facilas.

Ĉu mi sukcesos realigi la projekton laŭ la nivelo celata mi ankoraŭ ne scias. Venontjare vi mem povos juĝi kaj, espereble, dum la venonta brita kongreso mi povos lanĉi la jam pretan libron.

Ke en ĝi vi trovos lumulojn de la esperanto-movado, tamen, ne preterdubas. Sed iasence la veraj lumuloj, kiuj almenaŭ unuavide brilas nur per lumo respegulata, estas ne la tradukitoj, sed la tradukintoj. Al tiuj mi sincere dankas, ĉar, sen ili, ne lumus la stelo en nokta ĉielo – do Star in a Night Sky.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>