Rekte al la artikolo

Babile

<<  [972]  >>

Paul Gubbins

La internacia angla …

Kiam la pakistandevenaj gepatroj de sia murdita dekkelkjarulino unuafoje aperis en procesejo, akuzitaj pri tiel nomata 'honoro-murdo', ili konfirmis siajn nomojn, parolante pere de interpretisto (The Guardian, 2011-09-08). Kial ankoraŭ ekzistas samlandanoj niaj, kiuj obstine insistas, ke la angla estas ĉie parolata, kiam eĉ en niaj propraj komunumoj kunvivas tiuj, al kiuj – ŝajne – mankas sufiæe da lingvo-konoj por konfirmi la propran nomon?

Same …

Komisiono aŭspiciita de la Ĉambro de Lordoj informiĝis pri lingvaj mankoj inter kuracistoj. Eksterlanda medicinistino volis labori en Anglujo sed, kiam reprezentanto de registra agentejo provis telefone kontakti la kandidaton, evidentiĝis, ke la alparolato estas la edzo de la kuracistino. 'Ŝi mem ne sufiĉe regis la anglan por konversacii kun la registrunto,' aŭdis la lordoj (The Guardian, 2011-09-02).

Simile …

Pro fuŝa interpretado, irana azilpetanto en Montrealo preskaŭ maltrafis la eblon resti en Kanado. Laŭ raporto en la kanada National Post (2011-10-05), okazis 40 eraroj dum duhora kunsido de aziltribunalo. Kiam la petanto, pere de interpretisto, volis klarigi sian politikan agadon en Irano, la tribunalistoj aŭdis sensencaĵon: 'Kaj kiam mi akiras mian koron, ke la partio estas tia partio, ke mi opiniis.' La advokato de la azilpetanto diris: 'Mi jam plurfoje plendis pri problemoj rilate interpretadon.' Dankon al Tim Owen pro la informoj.

Lingvo-vrako

Kiam surrokigita estas en januaro la krozŝipo Costa Concordia – jen ironia nomo – kontribuis al la ĥaoso manko de komuna lingvo. La ŝipanaro, plejparte hindoj, filipinanoj kaj srilankanoj, sin savis la unuaj, raportis The Guardian (2012-01-16). 'Multaj ne scipovis komunikiĝi kun ni, ĉar ili regis nek la italan nek la anglan,' diris unu el la pasaĝeroj. Reprezentanto de la maristo-sindikato Nautilus, Andrew Linington, atentigis: 'Homoj panikas en sia propra lingvo.' Kaj intervjuato en samtaga novaĵbulteno ĉe Classic FM perfekte resumis la situacion: 'Ili ĉiuj kriis en siaj propraj lingvoj.'

Klare: malbona reklamo por la ĉie parolata, ĉie komprenata angla lingvo, kiu – kiel mi konstante celas montri – ne ĉie parolatas, ne ĉie komprenatas. Aliflanke, ĉu Esperanto estus ludinta pli pozitivan rolon en la koridoroj kaj sur la ferdekoj de Costa Concordia? Mi kredas, ke jes. Eĉ bazaj scioj pri nia helplingvo (tiel) estus permesintaj al homoj kompreni, kio okazas, kaj obei al simplaj instrukcioj – eĉ se nur simple 'ne paniku'.

Bedaŭrinde, tamen, la angleparolanta mondo ne volas lerni la amarajn lecionojn de Costa Concordia.

'Plej bonaj praktikoj'

Aperis pasintsomere grava raporto de Eŭropa Unio: 'Politikaj rekomendoj por la antaŭenigo de multlingveco en la Eŭropa Unio'. La 140-paĝa rekomend-dokumento favore mencias Esperanton kaj ties eblan rolon por antaŭenigi multlingvecon.

Inter la rekomendoj: science esplori, kiu dua lingvo plej efike kuraĝigas lernadon de tria lingvo. La raporto aparte mencias la projekton 'Lingvo-lanĉilo' (angle Springboard to Languages) subtenata de Esperanto-Asocio de Britio. El sep ekzemploj pri 'plej bonaj praktikoj' cititaj en la raporto, du, inkluzive de Lingvo-lanĉilo, baziĝas sur Esperanto. Jen detaloj, kun ligoj al la originala raporto.

Violo ŝirkrianta …

Gratulon al Hilary Chapman, kiu aperigis en aŭtuno anglalingvan artikolon pri Esperanto en retgazeto kun bela nomo: The Shrieking Violet. La artikolo troveblas en La violo ŝirkrianta (numero 16) ĉe theshriekingviolets.blogspot.com.

Ŝerce …

La komediisto – depende de via ridpunkto – Rory Bremner parolis pri lingvoj en sia BBC-radioprogramo Tonight la 3-an de novembro. Li eĉ aŭdigis ŝercon en Esperanto kaj poste demandis, kiom da homoj en la registrejo ĝin komprenis. Tiam li anoncis: 'Ni transiru al pli utila lingvo' … kaj sekvis anonco en la ĉina (kiun same neniu komprenis). Nu, supozeble ĉiu publico estas bona publico … Dankon al Geoffrey Greatrex, kiu aŭskultis la dissendon en Kanado.

Esperanto: la Milton Keynes inter lingvoj

Artikolo en The Sunday Times (2011-12-11) pritraktis – supraĵe – malaperantajn lingvojn. Ankaŭ Esperanto estas menciita: sciencistoj, oni legas, primokas nian lingvon – ĉu? – ĉar ĝi ne evoluis – ĉu? – kaj do, laŭ iu profesoro Mark Pagel, biologo (jes, ja) ĉe universitato Reading, ĝi 'estas la Milton Keynes inter lingvoj'. Strange: samtage mi legis, en alia publikaĵo, ke MK kreskas … lastatempe, ekzemple, estas alkonstruitaj novaj kajoj ĉe la stacidomo. Do prefere MK ol multaj aliaj urboj en Britujo – Reading, eble.

Universitatanoj defiitaj

Menciita estas Esperanto en la televido-programo University Challenge la 19-an de decembro. La studentoj vidis citaĵon el Hamleto ('Ĉu esti aŭ ne esti …') kaj devis identigi kaj la teatraĵon kaj la lingvon. Proponita estas la portugala. Sekvis titoloj, en Esperanto, de aliaj ŝekspiraĵoj. Malgraŭ tio, ke la studentoj ne brile sukcesis, rimarkindis, ke Esperanto estis tute serioze pritraktata – neniel ŝerce, neniel moke. Jen progreso, homoj, jen progreso.

Nova filmo

Usona dokumentfilmisto, Sam Green, kreis novan duonhoran filmon La Universala Lingvo. Ĝi enhavas arkivajn scenojn pri Zamenhof kaj intervjuojn kun interalie Renato Corsetti kaj Humphrey Tonkin. Pliaj detaloj haveblas ĉe dokumentafilmo.com.

Gratulon …

… al Miland Joshi, kiu en januaro doktoriĝis pri statistiko ĉe la Universitato de Warwick. Li nun laboras kiel statistikisto subtenanta sanesploristojn ĉe instituto Blizard, Queen Mary, Universitato de Londono. Notindas, ke lia disertacio enhavas mencion pri Esperanto: proponon utiligi statistikan metodologion por firmigi la esplorojn iniciatitajn antaŭ jardekoj de Sidney Culbert en Usono por kalkuli kiom da esperantistoj ekzistas.

Facebook

Ged Hickman el Birmingamo provas revivigi la tiean grupon. Li lanĉis Facebook-paĝaron. Trovu ĝin sub Birmingham Esperanto ClubEsperanto-Klubo de Birmingham kaj ensalutu.

Datoj por la agendo

Anoj de la Sud-Londona Esperanto-Grupo festos 125 jarojn de la internacia lingvo la 7-an de julio 2012. La posttagmeza festo okazos ĉe Unity Centre of South London, 2–4 Ravenstone Street, Balham, London, SW12 9SS. Organizantoj volas scii, kiamaniere vi povus kontribui al la festo, kiu celas ne nur esperantistojn sed ankaŭ ne-esperantistojn. Kontaktu la grupon ĉe esperanto-sleg@tiscali.co.uk.

Prelegos Jack Warren dum la aŭtuna kunveno de NOEF en Ĉestro la 6-an de oktobro 2012. La pordoj de la hotelo Westminster (City Road, nur kelkajn paŝojn for de la stacidomo) malfermiĝos je la 11-a. Bufeda tagmanĝo – laŭ pasintjaraj memoroj tre bona – estos servata je 12h30. La memorparoladon Antonia Rostron van Ess prezentos dum la posttagmezo Jack Warren, ofta kontribuanto al La Brita Esperantisto kaj populara preleganto. La kosto de la tago, inkluzive tagmanĝon kaj trinkaĵoj, estas £16.50. Kontaktu la Esperanto-Centron en Barlastono por mendi (kaj informi, ĉu vi volos vegetare manĝi): eab@esperanto-gb.org.

Investu … en provlegantoj

Dankon al Hilary Chapman, kiu atentigis pri jena ĉeftitolo el ĉina informilo CRI Online (2012-02-29): 'Kolombio bonvenigas ĉinan inceston al infrastruktura konstruado'. Aŭ ĉu superjara ŝerco?

Fine …

… ne forgesu, ke la iama estro de la angla nacia piedpilka teamo, la italo Fabio Capello, promesis lerni la anglan, sed 'malsukcesis sufiĉe primajstri la lingvon por sin esprimi alimaniere ol laŭ la plej simpla maniero aŭ tiel debati, ke ne eblis misinterpreti' (The Guardian, 2012-02-09).

Cetere Capello, ŝajne, pergajnis jare ses milionojn da pundoj. La estro de la alia nacia 'teamo', la ĉefministro, pergajnas (sen privataj rimedoj) proksimume £150.000. La diferenco, verŝajne, fidele spegulas nacian obsedon: oble pli da homoj kredigas, ke ili interesiĝas pri piedpilko (timante, ke, se ne, oni taksos ilin stranguloj) ol pri politiko. Bizara maniero, tamen, rekompenci homon, kiu respondecas pri kelkdekoj da supersalajrataj junuloj kaj ne milionoj da ordinaraj homoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>