Rekte al la artikolo

Kara Kardifo

<<  [973]  >>

Mikaelo Sims

Post la interreta anonco pri tuttaga kunveno en Kardifo fine de junio mi tuj mendis hotelĉambron kaj aĉetis busbileton por tien iri.

Mi alvenis vendredon posttagmeze kaj restis ĝis dimanĉo. Feliĉe brilis la suno kaj bonegis dum la tuta tempo la vetero. La renkontiĝo komenciĝis en greka kafejo. Sesope ni trinkis, babilis, kaj manĝis bongustajn kukojn. Danke al komputilo ni sukcese babilis kun aliaj grupoj, ekzemple en Brazilo.

Poste ni piediris al la haveno kun informoplena gvidado kaj sekve al la parlamento. Post glaciaĵo ni agrable boatekskursis kaj revenis al la urbocentro por itale vespermanĝi.

Jen plene sukcesa renkontiĝo, kiun mi tre ĝuis. Bone estis, ke mi veturis Kardifen.

Elkoran dankon al ĉiuj… Diolch yn fawr!

Mikaelo Sims loĝas en Croydon sed ofte elkrojdonas por partopreni eventojn en aliaj partoj de la verda mondo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>