Rekte al la artikolo

Red Star Line: Ĉu vojo al feliĉo?

<<  [973]  >>

Jakvo Schram

Jen la teksto de prelego farita de la antverpenano Jakvo Schram dum la ĉi-aprila kongreso en Edinburgo.

Migrado estas el ĉiuj epokoj. Malgraŭ tio, ke nun precipe dekstro kaj ekstremdekstro klopodas rikolti balot-voĉojn per aĉa retoriko, migrado ne estas nova. Mi memoras pri la gazeto de la Komunista Partio en Belgujo, La Ruĝa Flago, kiun mi dum dekoj da jaroj abonis, kaj pri artikolo, kiu rilatis al migrado dum la jarcentoj. La tiama artikolo priskribis, kiel dum la diversaj epokoj homoj migris, kiel ili iris de nordo al sudo, de okcidento al oriento.

Migrado estas tio, kio knedis kaj poluris nian kulturon. Homoj, kiuj rigardas al migrado kiel negativa eco, ne komprenas la evoluon de la mondo. Migrado pliriĉiĝas. Migrantoj postlasis partojn de sia kulturo en diversaj lokoj. Sen migrado la mondo tute ne aspektus kiel nun.

Bildo

Antaŭ kelkaj monatoj mi vizitis dum pluraj tagoj Novjorkon. Mi veturis per ŝipo al Staten-insulo kaj preterpasis Ellis-insulon kaj tiam memoris, ke sur dura disko de mia komputilo troviĝas notoj pri Red Star Line.

Ellis-Insulo estis la loko iom ekster la urbo, kie, inter la jaroj 1873 kaj 1935, milionoj da migrantoj alvenis al Usono, la promesita lando, kie tiuj ĉi homoj volis komenci novan vivon.

En la jaro 1871 estas kreita firmao en Filadelfio kun nomo International Navigation Company. Ĝi mendis tri vaporŝipojn: Vaderland, Nederland, kaj Switzerland. En la jaro 1872 estas fondita la Société Anonyme Belgo-Americaine.

La jaron poste la du firmaoj komencis kunlabori, unue por transporti nafton inter la havenoj de Novjorko, Filadelfio, kaj Antverpeno. Jam rapide ili komprenis, ke transporti migrantojn donas pli da profito. La kompanio havis ekde la komenco la nomon Red Star Line, kiu referencis al flageto kun ruĝa stelo, simbolo de International Navigation Company.

La ŝipekipa kompanio elektis Antverpenon kiel hejm-havenon, kaj tio pro praktikaj kialoj. Pro tiu elekto ĝi ne devis havi tro kostan usonan personaron, kaj la ŝipoj povis esti konstruitaj favorpreze en Anglujo.

La belga registaro, kiu dum tempo de stagnado de la migrado-trafiko donis al la kompanio la monopolon al poŝtotrafiko, donis ankaŭ subvenciojn. La urbo Antverpeno disponigis senpagan kajon kaj pilotajn pagojn. Tamen en la jaro 1894 post kapital-plialtiĝo la belgoj postrestis kun nur 1% el la akcioj. En 1902 la belgaj akciuloj estas forigitaj el la kompanio, kaj Red Star Line iĝis parto de International Marine & Mercantile Company.

La bankisto kaj fervoja milionulo John Pierpont Morgan fondis truston. En la nova grupo troviĝis ankaŭ White Star Line, Atlantic Transport Line, Dominion Line kaj Leyland Line. Morgan celis monopolon pri parto de la oceanoj, precipe pri la konektoj inter Eŭropo kaj Usono. Red Star Line restis sub belga flago pro la multaj avantaĝoj, kiujn la kompanio ĝuis pro tio, sed krome ne plu havis alian ligon kun Belgujo. Jes kun Antverpeno, sed pli pri tio poste.

Transporti migrantojn estis ege fruktodona komerco ĝis 1921, kiam Usono limigis la kvanton de homoj, kiuj rajtis eniri la landon (laŭ la tiel nomata Emergency Quota Act, kiu limigis la nombron de enmigrantoj jare al 350 000). La lando estis plenplena. Ĉu poste ni ne aŭdis tiun dekstran retorikon en multaj landoj? Tial adaptiĝis la kompanio kaj, anstataŭ transporti migrantojn, ĝi komencis oferti turismajn kaj mondajn krozojn.

La kolapso de la borso en la jaro 1929 havis plej negativajn rezultojn por la nordatlantika trafiko. La ŝipoj, kiuj havis fremdan flagon, estas venditaj, sed nur kelkajn jarojn poste, en 1934, la kompanio bankrotis. La germana ŝipekipisto Arnold Bernstein aĉetis la nomon kaj du ŝipojn, kiuj nun trafikis sub la nazia flago. Fine en 1939 la ŝipekipa kompanio troviĝis en manoj de Holland-Amerika Line en Roterdamo.

Sed kial oni forlasas hejmon, amikojn, familiojn? La ĉefaj kialoj de migrado estis kaj estas daŭre politikaj, ekonomiaj kaj socialaj. Migrantoj el Eŭropo celis Usonon, ĉar tie restis multe da fekunda kulturtero, kaj la usona industrio bezonis milojn da spertaj laboristoj.

Krome la granda depresio, kiu en Eŭropo daŭris de 1873 ĝis 1896, daŭris en Usono nur – jen evidente nur relativa statistiko – de 1873 ĝis 1879. Tamen eĉ tie ĝi puŝis milionojn en mizeron kaj malriĉon. Dum la sesjara depresio en Usono bankrotis 18 000 entreprenoj, kaj senlaboreco atingis 14% el la laboristaro.

Tamen por la malnova Okcidenta Eŭropo la depresio daŭris multe pli longe kaj estis eĉ pli detrua. Krome, industriigo allogis terkultivistojn al la urboj, kie multaj vivis en plej granda mizero. Tiam populariĝis socialismo, kiu neniam iĝis populara en Usono, kaj teorioj de politikaj filozofoj: Markso, Bakunin, kaj Stirner.

Do la tiama monda krizo ŝanĝis la pensojn de la homoj. Ili serĉis feliĉon en aliaj landoj, pri kiuj ili aŭdis, ke la vivo estas pli favora. Ĉu fakte en la daŭro de la jaroj aliiĝis la situacio?

La unua oficiala migranto al Usono el Belgujo estis Does Leemans. Li estis tajloro, kiu estis en malliberejo dum tri jaroj, ĉar li forfraŭdis monon. La urbestro de Antverpeno, sinjoro Loos, ne plu volis havi lin en la urbo kaj firme proponis al Leemans, ke tiu migru al Usono. La urbo pagis lian transporton kaj donacis monon, por ke li travivu dum iom da tempo en Usono. Sekvis la ekzemplon de Antverpeno aliaj urboj.

La 'salajro' estas fiksita je 186 belgaj frankoj (proksimume kvar eŭroj kaj duono): hodiaŭ bagatela sumo sed tiam ja havinda. Tiel migrantoj aĉetu manĝaĵojn dum la 77-taga vojaĝo. Aldone ricevis malliberuloj bileton por unu transiro al Usono. Ĉiuj ricevis ankaŭ pantalonon, veŝton, laborsurtuton, du ĉemizojn, du parojn da ŝtrumpoj, ŝuojn, valizon, ĉiujn necesaĵojn por lavi sin, brosi dentojn kaj hararon – du apartajn brosojn, mi supozas – kun pajla matraco, kapkuseno, kovrilo, kaj pipo kun tabako.

Oficiale ili estis maristoj, sed fakte temis (kun dolĉa puŝo) pri forigataj ŝtelistoj. Entute, inter 1850 kaj 1885, Belgujo sendis 535 ŝtelistojn kaj almozpetantojn al Usono. Evidente estus malhoneste aserti, ke la migrantoj estis nur ŝtelistoj, aventuristoj, kaj rabistoj.

Kelkaj, ekzemple, suferis ĉemane de registaroj en Orient-Eŭropo: precipe judoj, viktimoj de pogromoj, klopodis trovi elirvojon el Eŭropo. Aliaj migrantoj foriris por sekvi familianojn, kiuj sendis leterojn kun informoj pri la lando de espero. Ofte tiuj familianoj pagis la bileton, por ke la postsekvantoj povu vojaĝi kaj plifortigi la komunumon de samlingvanoj.

Sed ne nur povruloj, almozpetantoj kaj simplaj laboristoj klopodis eskapi el mizero. Ankaŭ homoj kun mono volis iri al la promesita lando kun espero trovi – kion, fakte? Jes, pli da mono, pli da riĉo … ankaŭ tion, kion multaj deziras: pli bonan vivon, mi supozas. Ĉiu decidis por si mem, kian pli bonan vivon tiu celas.

Evidente en tiu tempo la klasa diverseco multe superis la nunan diversecon inter socialaj tavoloj. La plej riĉaj migrantoj alvenis en Antverpenon kaj, atendante la ŝipon, kiu portos ilin al Usono, ili restis en hoteloj. Dum vojaĝo ili havis luksan lokon en la ŝipo kun ĉiuj necesaj komfortoj.

Ekzemple, la vaporŝipo Vaderland, konstruita en 1872, forlasis Antverpenon la 20-an de januaro 1873 kaj disponigis lokojn al 70 pasaĝeroj de la unua klaso kaj 800 por la ceteraj migrantoj. Tamen jam en 1883 oni uzis Westerland, ŝipon konstruitan el ŝtalo kaj havantan tri diversajn klasojn.

La lasta ŝipo konstruita por Red Star Line estis Belgenland Du. La ŝipo devis alfronti la grandan konkurencon kun la kompanioj Hamburg-Amerikanische Paketfahrt-Aktien-Gesellschaft (HAPAG) kaj Nord-Deutscher Lloyd.

La Belgenland Du povis transporti 800 pasaĝerojn en unua klaso kaj vere en granda lukso kune kun 2000 proletoj. En 1921, tamen, oni rekonstruis la ŝipon, tiel ke ĝi povis kunporti 500 personojn en la unua klaso, 500 en dua, kaj 1500 en tria.

La malriĉajn pasaĝerojn oni nomis angle steerage: tradicie ili dividis ferdekon kun la ĉenoj, kiuj funkciigis la rudron. Precipe en la komenco la proletoj estis veraj mizeruloj, kiuj devis vivi en loko sen pura aero aŭ ia eĉ baza komforto.

Alveninte en Usono, tiuj ĉi pasaĝeroj devis forlasi la ŝipon ĉe Ellis-insulo, kie troviĝis la federala ekzamena centro. En granda konstruaĵo troviĝis loko, kie oni registris la novulojn kaj medicine kaj administre ekzamenis ilin. Viroj kaj virinoj estas disigitaj kaj aparte ekzamenitaj.

Kuracistoj esploris, ĉu la homoj havas malsanojn, aparte epidemiajn. Tiuj deklaritaj malsanaj estas resenditaj al Antverpeno, kun ankaŭ tiuj, kiujn oni taksis ŝarĝoj al la komunumo, kiel vagabondoj, neakompanataj virinoj, kaj almozpetantoj. Ankaŭ homoj registritaj kiel krimuloj, aŭ tiuj iel politike suspektindaj, same putinoj, tuj ricevis bileton por reiri al Belgujo.

Inter 1892 kaj 1954 trapasis entute 12 milionoj da enmigrantoj la pordojn de Ellis-insulo. Proksimume 2% ne ricevis enirpermeson al Usono.

Antaŭ kelkaj monatoj mi vizitis dum pluraj tagoj Novjorkon, la urbon, kiu laŭ kanzono de Frank Sinatra neniam dormis. La konstruaĵoj ĉe Ellis-insulo kaj la konstruaĵoj en Antverpeno estas nun renovigataj, kaj post du jaroj ni havos du muzeojn, unu en Novjorko, alia en Antverpeno. Ili tenos vivanta por postaj generacioj la historion pri migrado al Usono.

Estas mia espero, ke post du jaroj mi povos akompani vin al la muzeo en Antverpeno. Kiam ni staros sur la kajo de la rivero, per kiu milionoj da homoj iris al la promesita lando, ni povos eble pli bone imagi, kial homoj elmigras.

Migrantoj ne estas krimuloj, kiuj venas por forpreni nian riĉecon. Migrantoj estas kuraĝaj homoj, kiuj forlasas la hejmon, la amikojn, la kulturon, gravajn partojn el la vivo, plejofte por doni al si mem kaj al postaj generacioj pli bonajn vivkondiĉojn, en kiuj ili povas ĝui dignon kaj respekton.

Jakvo Schram, belgo, laboris en la diamanto-industrio en Antverpeno. Dum 19 jaroj li aktivis en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), sed pasintjare eksiĝis el la asocio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>