Rekte al la artikolo

Rakonto neniel mezepoka

<<  [973]  >>

Paul Gubbins

John Francis. Kronprincedzino. FEL: Antverpeno, 2011. 192 paĝoj. ISBN 978 90 77066 47 8. Prezo ĉe FEL: € 9.60.

Dorsflanke de Kronprincedzino legeblas: 'Vi ŝatas legi bonstilan, simplan knabecan rakonton? Vi deziras ree senti vin transiri de knabeco al junuleco? – Jen la libro por vi!'

Honeste, kaj responde al tiuj senĉuaj demandoj, ne. Mi ne volas ree transiri de knabeco al junuleco (familianoj sendube dirus, ke mi neniam eliris mian knabecon). Sed jen bizara afero: legante Kronprincedzinon, mi neniam sentis, ke mi tenas en la manoj aparte knabecan aŭ junulecan 'transiran' rakonton.

Sendube eniras la leganto fantazian mondon – mondon de la jam pro aliaj Francis-rakontoj konata ŝtateto Juglando, de la rivala kaj malamika Gimdalo, de la alianca kaj paca Dalfunto. Sed fantazio ne nepre signifu porinfana legado.

Efektive la komploto mortigi la kronprincedzinon, la trukoj, la ruzoj ambaŭflanke aplikataj por protekti proprajn interesojn, memorigas pri ajna politika ludo kat-musa – ekzemple pri la sekretoj kaj la mensogoj, pri la provoj kaŝi, trompi, aktuale prilumataj dum la Levenson-enketo (noto por nebritaj legantoj de La Brita Esperantisto: enketo pri la fiagoj de la imperio amaskomunikila de Rupert Murdoch, la rolo de la polico, kaj la enplektiĝo de politikistoj). Ludiĝas do Kronprincedzino en fora, fantazia mezepoko, sed la etoso pleje modernas.

Bildo

Modernas ankaŭ – bedaŭrinde – la kruele hierarĥia strukturo de la juglanda reĝo-palaco. Jen mondo for de porinfanaj feinrakontoj kun ridetanaj reĝidoj, pimpaj princinoj kaj kuraĝaj kavaliroj. Ĉiu ĉe la juglanda kortumo konas sian rangon, aŭ senrangon – kaj ve al la lakeolernanto, kiu ĝin eĉ dummomente forgesas. En Juglando la princedzino estas kvazaŭ diktatoro, marionetiste tirante ĉies fadenojn; ŝia filo, la princeto, estas monstro, kiu senpense kaj senkompate blindigas junan amikon.

Ĉu rakonto mezepoka? Neniel. Hodiaŭaj oficejoj, fabrikoj, do laborejoj ĉiaj kaj ĉieaj, konas ĉiuj siajn tiranojn, kiuj laŭvole ekspluatas, insultas, manipulas siajn 'lakeojn'. Jen do la genio de Francis: trompi per mezepoka infano-rakonto, brili per nuntempa plenkreskulo- alegorio.

Facile kaj flue legeblas la romano: ĝenas ie-tie nur kelkaj preseraroj (superfluaj citiloj frazfinaj). Cetere mi pledus por pliaj komoj: ekzemple eĉ al la komenca propozicio mankas du – '… ekde la tago kiam lia familio certis ke la infano …' (prefere post tago kaj certis). Eble tamen mi tro instruistece reagas.

Forpasis John Francis kelkajn semajnojn, antaŭ ol mi ricevis recenzocele Kronprincedzinon. Mi bedaŭras, ke ne eblis al mi esprimi al tiu ĉi homo modesta kaj bonkora, al tiu ĉi verkisto eminenta kaj unikvoĉa, mian plezuron pri – mi supozas – lasta romano lia.

Pri forpasintaj aŭtoroj eblas artikoli, prelegi, kaj tiel teni viva ties memoron. Multe pli bone, tamen, aĉeti, legi kaj, kiel mi, ĝui Kronprincedzinon – kaj tiel teni vivaj ne nur la memoron sed ankaŭ la vortojn de unu el niaj plej elstaraj verkistoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>