Rekte al la artikolo

La ĉimua kulturo de Peruo

<<  [973]  >>

Jack Warren

Jack Warren estas konata pro siaj interesaj kaj diverstemaj prelegoj, ofte represitaj en La Brita Esperantisto. Jen prelego, kiun li prezentis dum somera festivalo en Barlastono.

Britoj emas preteratenti Sudamerikon. Tamen estas sufiĉe konate, eĉ ĉe ni, ke en Peruo floris inkaa imperio, kiun detruadis hispanaj invadintoj ekde la mezo de la 16-a jarcento. Oni konas la nomojn de la imperia ĉefurbo Cusco kaj la spektaklajn ruinojn de la urbo Machu Picchu.

Malpli vaste konate estas, ke tiu ĉi imperio relative novas. Ĝi ekzistis apenaŭ 100 jarojn antaŭ la alveno de la hispanoj kaj jam estis malforta kaj kontraŭ si dividita. Krome ĝi estis la lasta el sinsekvo de apartaj kulturoj florantaj, foje samtempe, unu apud alia dum pli ol 1000 jaroj en tiu ĉi parto de la sudamerika kontinento. Tiuj estas la tiel nomataj antaŭkolumbaj kulturoj.

La antaŭlasta, la ĉimua (hispane Chimú), estis tiu, kiun konkeris la inkaoj. La aliaj estis, de 900 ĝis 200 a.k.e. (antaŭ komuna erao), la kulturoj de Chavín kaj Sechín, laŭ la pacifika marbordo de Piura ĝis Lima; kaj de 200 a.k.e. ĝis 500 k.e. (komuna erao) tiuj de Paracas kaj Nazca. Ili estis kulturoj de la dezerto, kies anoj komercis kun la altaĵanoj, aĉetante interalie alpakojn, kaj pri kiuj ni ion scias el restaĵoj kiel mumioj kaj la konataj linioj de Nazca.

Dum 100–800 k.e. floris la kulturo de Moche, inter Piura kaj Chimbote, kun ĉefurbo ekster la nuna norda urbo Trujillo. Ties anoj konstruis reton de vojoj kun stacioj por stafetkuristoj, kiu poste servis kiel modelo por la inkaoj.

Sekvis inter 750 kaj 1000 k.e. tiu de Huari-Tiahuanaco, altaĵa kulturo kun remparitaj urboj kaj sistemoj de laborado kaj administrado, kiujn poste kopiis la inkaoj; kaj de 200 ĝis ĉ. 1470 k.e. la kulturo ĉimua, kies centroj estis norde Lambayeque kaj sude la urbo Chan Chan laŭ la marbordo apud Trujillo.

Neniuj el tiuj kulturoj uzis skribsistemon. Do apenaŭ eblus rekonstrui ilian ĉiutagan vivon en rakonto, kiel faris Anna Löwenstein pri la romia imperio en siaj romanoj La Ŝtona Urbo kaj Morto de Artisto. Sekve oni nepre dependas de la eltrovoj de arkeologoj. Helpas ilin ofte la medio – tiu de seka dezerta klimato; malhelpas ilin, bedaŭrinde, la daŭra prirabado de laborterenoj kaj la kontraŭleĝa eksportado de artfaraĵoj.

La Ĉimua Imperio

La ĉimua imperio estis marborda kulturo, proksima al tiu de Moche kaj pro la situo kaj pro la vivmaniero. Ĝi etendis sin proksimume 1000 km laŭ la norda marbordo de Peruo: do ĝin travojaĝi el nordo ĝis sudo iom superus vojaĝon inter Wick en Skotlando ĝis la skot-angla landlimo.

Nepra eco de la socio estis rigida tavolado. Supre estis iu lordego, lordoj kaj korteganoj; tiam metiistoj; kaj ĉefunde kamparanoj, fiŝkaptistoj kaj sklavoj. Por agrikulturo en dezerta medio oni konstruis irigaciajn kanalojn, el kiuj iuj ligis unu valon kun alia. Ili ŝajne sukcesis, ĉar la areo de la tero kultivita en la antaŭkolumba epoko superis tiun de la nuntempo.

Lingvo

Bildo

Lingvon oni aludis per diversaj nomoj, interalie Mochica kaj Chimú. Antaŭe ĝi estis parolata precipe laŭ la nordokcidenta marbordo de Peruo. Unue dokumentita en 1607, ĝi estis sufiĉe vaste parolata en la 17-a kaj frua 18-a jarcentoj, sed jam estis mortanta fine de la 19-a jarcento. Ĝi travivis nur en kaj apud la norda urbo Chiclayo. Ĉirkaŭ 1920 ĝi fine malaperis, sed restis kelkaj vortoj kaj esprimoj ĝis la 1960-aj jaroj.

Tipologie la lingvo Mochica malsimilas al la aliaj ĉeflingvoj de la regiono: keĉua, la oficiala lingvo de la inkaa imperio, kaj Aymara, parolata en la suda altaĵo kaj ankaŭ en Bolivio. De kie, do, devenis Mochica? Ĝenerale oni supozas, ke la nuna loĝantaro de tuta Ameriko, norda kaj suda, tien migris el Azio trans markolo Bering.

Anekdote, tamen, mi povas rakonti, ke je mia vizito al Chan Chan en 1992 la gvidanto citis diversajn vortojn en loka lingvo, kiuj similas al samsignifaj vortoj en la japana. Bedaŭrinde mi tiam ne sufiĉe scipovis la hispanan lingvon por pli demandi.

Kroman indikon – eble – pri transmara deveno sugestas la mito pri la fondiĝo de la ĉimua popolo, laŭ kiu Tacaynamo, aŭ Chimu Capac, 'venis el trans la maro por regi la landon'. Sed jen nura supozado. Ankaŭ la inkaoj rakontis miton pri sia kreado, kiu ligis ilin al alia akvo, tiu de la lago de Titicaca.

Chan Chan

Bildo

Ne eblas pritrakti la ĉimuan kulturon, ne aludante la urbon, el kiu niaj informoj pri ĝi precipe fontas. Ĝi troviĝas ekster la nuna urbo Trujillo, ĉebuŝe de la rivero Moche, kaj estas la plej granda antaŭkolumba adoba loĝejaro en la mondo: 20 kvadratkilometrojn granda kun urba kerno de ses kvadratkilometroj.

Ĝi ampleksas 11 palacojn aŭ citadelojn de la ĉimuaj lordegoj. Konstruado komenciĝis antaŭ ĉ. 2000 jaroj, kio donas la daton de la unua citadelo, Ciudadela Chayhuac. Pliajn fortikaĵojn oni aldonis precipe inter pli malpli 850 k.e. kaj 1470 k.e., kiam konkeris ilin la inkaoj.

Por historia orientiĝo, do, vizitante la urbon oni vidas laboron el epokoj, kiam vikingoj invadis la britajn insulojn, la normandoj ekregis Anglujon, Macbeth kaj Malcolm tronis en Skotlando, eŭropanoj faris krucmilitojn en Mezoriento, tuteŭropa bubona pesto pretigis la vojon por kapitalismo – kaj en Ĝenovo luliĝis sur patrina genuo knabeto, pro kiu poste la tuta antaŭkolumba mondo devis iĝi postkolumba.

Fundamentoj de tiuj citadeloj estis el ŝtono. Fostoj kaj linteloj estis el ligno. Oni uzis ankaŭ kanojn, kanegojn kaj pajlon: ĉio alia estis el adobo. Apude estis piramidoj kun ŝtupoj, kie okazis funebraj ritoj. Ĉirkaŭ ĉiu palaco, muroj ok metrojn altaj ŝirmas la internon kontraŭ sudokcidentaj ventoj el la maro. Ene troveblas aŭdienca ĉambro, provizejo kaj puto. La kombino de altaj muroj, longaj koridoroj, serpentumantaj tramarŝejoj kaj malvastaj enirpordoj permesis precizan regadon de la alfluo de vizitantoj.

La aŭdiencajn ĉambrojn oni ornamis per frisoj, tre detale faritaj, kiuj spegulas la agadon de marnaviga popolo: kraboj, kelonioj, retoj, marbirdoj, pelikanoj, kaj fiŝoj. Unu el ili prezentas kanboaton, kormoranon, kaj loligon, kiu estas englutonta fiŝon. Origine tiuj frisoj estis ĉiuj koloritaj. En kelkaj lokoj la frisoj ekpecetiĝis pro la vetero. Oni klopodas ŝtopi la truojn per moderne farita kopio de la frisoj – sed tiuj novaj kopioj pecetiĝas pli rapide ol la originalaj.

Provizejojn oni trovis malplenaj, krom spuroj da teksaĵoj. Ili estis atingeblaj nur el la aŭdienca ĉambro. Tie oni kutime ne staplis bazajn manĝovarojn, sed precipe malgrandajn, altvalorajn luksvarojn. Per tiuj ili komercadis kun altranguloj en aliaj landopartoj.

Ene de la muroj estis 'putoj' – efektive lagoj uzataj por religia ritaro. Nun ili malplenas, kiel ankaŭ la kavaj ĝardenoj, kie oni kreskigis produktojn por manĝigi la enloĝantojn. Aliloke oni uzis similan metodon por kreskigi la junksimilan kanegon (totora en la hispana), el kiu oni faris boatojn. Nun ĉio malplenas, ĉar la akvotavolo malaltiĝis pro la bezono prizorgi la modernan urbon Trujillo per akvo.

Ne certas, ĉu la citadeloj, unu apud la alia, spegulas loĝadon de sinsekvaj regantoj, aŭ ĉu loĝadis tie konkurantaj nobeloj kaj siaj familioj. Tre verŝajne okazis tie hom-oferado. En la tomboj estas la ostoj de dekduoj da virinoj, kune kun provianto bezonota por la postvivo en alia mondo.

Nenobeloj loĝis en simplaj domoj ekster la citadeloj. Je la epoko de plej granda potenco loĝis ĉ. 50 000 homoj en Chan Chan, el kiuj 30 000 estis nenobeloj kaj inter 12000 kaj 13000 metiistoj. Spuroj indikas grandskalan produktadon de keramikaĵoj, teksaĵoj, kaj lignaĵoj; krome estis farejo por maizbiero.

Ĉe la ĉimuanoj la plej signifa metio estis metalurgio. Norde en Lambayeque okazis grandskala minado kaj gisado. Post la konkero fare de la inkaoj, metalaĵistoj el Chan Chan devis trankslokiĝi al la inkaa ĉefurbo Cusco. La restantaj altvaloraj metaloj malaperis, kiam la alvenintaj hispanoj prirabis la ruinojn de la urbo en 1532.

Ĉimua metiado

Lignaj skulptaĵoj (kiel tiu ĉi-apude) abundas. Kutime temas pri portretoj de homoj, ne de dioj, foje ornamitaj kun perlamoto kaj uzitaj por ritoj rilate al akvo.

Teksaĵoj elstaras pro siaj beleco kaj diverseco. Birdplumoj abundas, foje ornamitaj kun oro. Ofte aperas homsimila figuro kun etenditaj brakoj, orelringoj kaj granda kapornamo en formo de mezluno; ankaŭ kliniĝanta besto, kiu similas al kato. Tiuj teksaĵoj estis tre grandaj. Unu el tiuj, origine 35 metrojn longa, montras plurajn ĉefojn kun vico da malliberuloj ligitaj per ŝnuro. Tiaj grandaj teksaĵoj estis uzataj verŝajne por kovri murojn, kiel tapetoj, kaj montras iujn mitajn eventojn kun religia signifo.

Tipaj vestoj de ĉimua viro konsistis el turbano, ĉemizo kun maniko, kaj lumbotuko.

Ceramiko

La ĉimua kulturo daŭrigis la stilon de la kulturo de la Moche-anoj, tamen ne atingis la saman nivelon. Kutime ili uzis muldaĵojn. Surfacoj estis poluritaj, koloroj malhelaj. Tipaj motivoj estis bestoj, homoj, plantoj kaj mitologiaj estaĵoj. Boteloj estis ornamitaj kun desegnoj en basa reliefo, foje kun figureto apud la verŝbeko aŭ la anso. Post kiam la inkaoj konkeris ilin, la ĉimuaj metiistoj adaptis sin al la stilo de la novaj mastroj. Tipaj estis nigraj vazoj.

Ĉimuaj metiistoj spertis pri oraĵado, kaj prilaboradis ankaŭ arĝenton, kupron, kaj diversajn alojojn. Elstaris la tekniko pri filigrano, ofte kun la aspekto de punto; kaj de orizado de kolumoj, orelringoj, maskoj, pinĉiletoj, kudriloj, hokoj, kaj kuleroj. (Vidu foton ĉi-sube.)

Marnavigado

Bildo

Ĉimuaj oraĵoj.

(Pli granda bildo)

Navigado kaj ŝipkonstruado aparte gravis al tiu kulturo marborda. La ĉimuanoj estis bonaj navigistoj kaj fiŝkaptistoj kaj faris longajn vojaĝojn por komerci aliloke en la sudamerika kontinento. Por fiŝkapti ili uzis la tiel nomatan 'hipokampon' el kano totora, sufiĉe granda por unu homo sidiĝanta aŭ kliniĝanta.

Multaj homoj uzis floson, faritan el trunko kun unu aŭ du mastoj kun veloj. La floson oni movis per remiloj. Ŝtonoj servis kiel ankro. Sur pli grandaj flosoj situis kabano, kie dormis la ŝipanaro, kaj kien oni metis la transportotajn varojn. Foje ili vojaĝis for dum du monatoj kaj devis kunporti manĝon. Tiaj flosoj kapablis porti ĝis 70 tunojn.

Ĉu Chan Chan travivos la 21-an jarcenton?

Okazis kaj okazas diversaj minacoj kontraŭ Chan Chan, kiuj dubigas, ĉu ĝi postrestos por estontaj generacioj. Inter la pasintaj minacoj nombriĝas la inkaoj, kiuj konkeris la ĉimuan imperion ĉ. 1470, dispecigis ĝin kaj forportis ĝiajn metiistojn; kaj la hispanoj, kies soldatoj, sub gvidado de Francisco Pizarro, alvenis en 1532, trovis la urbon forlasita, kaj disrabis la restantajn metalojn.

Daŭre minacadas tertremoj, kiuj oftas laŭ tiu falfendo ĉe la pacifika marbordo; kaj laŭ tute alia maniero la rabistoj. La hispana lingvo havas apartan vorton – huaca – por antaŭkolumba tombo, kaj kroma vorto – huaquero – por tiu, kiu priŝtelas tiujn tombojn.

Fosante, la rabistoj kreis kanaletojn, kiuj retenas akvon, kaj la malsekiĝo kondukas al pli rapida kadukiĝo de la enhavo. Krome minacas ĝin arkeologoj, kies elfosado, ironie, efikas same kiel tiuj de la rabistoj.

La plej grava minaco tamen prezentas la pluvo. Dum la ĉimuanoj tie loĝadis, ili facile kaj rapide riparis iun akvan difekton. Post kiam ili forlasis la urbon, ĝi suferis konstantan difektadon pro la ŝtormoj El Niño, kiuj okazas ĉiujn 25 ĝis 50 jarojn. La lokanoj notis, ke la ŝtormoj ofte samtempis kun Kristnasko kaj pro tio nomis ilin 'Kristinfano'. (Niño signifas 'infano' en la hispana.) La ŝtormoj okazas pro ŝanĝoj en la fluoj en Pacifiko. En Peruo sekvas varma akvo, kiu kondukas al pli alta pluvokvanto.

En 1986 la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO) aldonis la urbon al sia listo pri Tutmondaj Historiaj Lokoj Endanĝeraj. La jaro 1998, kiam falis entute 120 coloj da pluvo, montris sin aparte detrua jaro por la urbo. Tiaj pluvegoj nun eĉ pli oftas, verŝajne pro klimata ŝanĝiĝo. La Nacia Kultura Instituto de Peruo sendas tendosimilajn ŝirmilojn, per kiuj oni kovras partojn de la konstruaĵoj. La frisojn oni registras per fotoj, aŭ malmoligas per protekta solvaĵo el distilita akvo kaj kaktosuko.

Estontaj veteroŝanĝoj kaj iliaj efikoj ankoraŭ necertas; simile necertas ankaŭ la sorto de Chan Chan. Peruo faras ĉion eblan por ĝin konservi, sed la lando ne monhavas kaj alfrontas aliajn problemojn. Postĉasas multaj postuloj malmultajn rimedojn.

Estus ĉagrena afero, se la urbo malaperus, ĉar ĝiaj adobaj muroj, kvankam mutaj, elokvente atestas pri rimarkinda kulturo en egale rimarkinda mondoparto.

Jack Warren instruis interalie la anglan kiel fremdan lingvon. Fervora biciklanto, li loĝas en Middlesbrough.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>