Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [974]  >>

Paul Gubbins

Fonduso Buchanan kaj Liverpolo

Eble vi jam legis, ke prokrastitaj estas planoj por okazigi Esperanto-eventon ĉe la Universitato de Liverpolo. Planita estis tritaga seminario, aŭspiciata de la fonduso Buchanan, malferma ne nur al universitatanoj sed ankaŭ al esperantistoj kaj la publiko.

D-ro John Buchanan, se vi memoras, testamentis en la 1930-aj jaroj tiam relative grandan sumon al la universitato por ebligi instruadon de Esperanto. Ekde tiam ekzistis ligoj, en unu formo aŭ alia, inter Esperanto kaj la universitato. En la daŭro de la jardekoj multaj eminentaj esperantistoj lekciis ĉe la universitato, plej laste Don Lord, kies nekrologon vi trovas en ĉi tiu numero.

Tamen dum la lastaj dek jaroj, post la emeritiĝo de Don Lord, iom velkis Esperanto ĉe la universitato. Tamen nur iom: malgranda grupo diligente laboris por certigi, ke la fonduso daŭre servu Esperanton sed eventuale en adaptita formo. Starigita estas la principo de laŭokaza Buchanan-lekciisto, do iu, kiu prezentos unuopan prelegon.

La unua, kiu plenumis ĉi tiun rolon, estis d-ro Renato Corsetti dum la brita kongreso en Letchworth. Lastatempe revenis la prelegoj al Liverpolo, kie prof. Wim Jansen, el la Universitato de Amsterdamo, du fojojn lekciis pri lingvistiko.

Pro la sukceso de la prelegoj estas decidite iom pli ambicii. La tritaga seminario, okazonta ĉi-jaron, havus tri branĉojn: lingvan, lingvistikan kaj literaturan. Tamen ni, la organizantoj, kun la universitato mem, subtaksis la tempon bezonata por organizi programon tian. Cetere la universitato konsciis tro malfrue, ke kolizios la evento kun malferma tago tiel, ke ne haveblus konvenaj ĉambroj. Ĝi proponis anstataŭe pli fruan daton.

Timante tamen, ke ni ne havus sufiĉe da tempo por bone prepari kaj reklami la seminarion, anoj de la Buchanan-komitato (Wim Jansen, Ed Robertson, Angela Tellier kaj mi, kune kun la universitato) decidis nuligi la printempajn planojn kaj okazigi prelegon Buchanan en aŭtuno, kiu iasence reklamos tritagan seminarion nun planata por printempo 2014.

Pozitive estas, ke ni multe dialogis kun la universitato, kaj tiel pli klare komprenas unu la alian, posedante ambaŭflanke pli bonan perspektivon pri tio, kio realigeblos. La prokrastita ĉi-jara seminario ne malhelpis al ni starigi bonajn rilatojn kun niaj universitataj kolegoj: efektive male, kaj ni nun anticipas fruktodonan asociiĝon.

La universitato, ekzemple, avidas kunlabori rilate ne nur seminariojn sed ankaŭ sciencajn esplorojn pri Esperanto. Kune ni ekzamenos la kriteriojn pri stipendio por magistraj, eĉ doktoraj studoj pri Esperanto. Jen, verdire, la komenco de tio, kion mi taksas ekscita kaj fekunda periodo en la rilatoj inter la universitato kaj ni. Certe mi ne memoras tiom da entuziasmo, tiom da iniciatemo, flanke de niaj universitataj partneroj, kiuj deziras, same kiel ni, sukcesigi la projekton – la projektojn – Buchanan.

Mi povas diri nur: atendu kaj atentu!

PPG

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>