Rekte al la artikolo

Kial kongresi?

<<  [974]  >>

Terry Watts

Terry Watts kunrespondecas pri la ĉi-jara brita kongreso en Ramsgate (10-a ĝis 12-a de majo 2013).

Bildo

Malofte oni nuntempe aŭdas diskutojn pri la principoj de kongresoj. En la komencaj jaroj estis tute klare. Unue, kiel diris Zamenhof, estas grave, ke ni kongresu por nin montri antaŭ la publiko, kaj due, certe, la praaj esperantistoj scivolis, ĉu la lingvo efektive funkcias en parola komunikado. Rolis eble ankaŭ la turisma flanko inter la motivoj de la partoprenantoj, sed probable ne multe pezis.

Nun, kiam oni ne plu dubas pri la praktika efikeco de Esperanto, kiam ankaŭ per skajpo oni povas paroli realtempe kun esperantistoj en kiu ajn parto de la mondo kaj eĉ vidi la vizaĝon de sia interparolanto, indas restarigi la demandon: kial kongresi?

Io ne sanas en la kongresa mondo. Rigardante la statistikojn, oni facile konstatas, ke la nombro de partoprenantoj ne multe progresas. Niaj plej ĉeestataj kongresoj (Universalaj Kongresoj) ne povas fanfaroni pri partopreno multe pli alta ol jam atingita antaŭ multaj jaroj. Lastatempe niaj britaj kongresoj plorinde postlamas tiujn de antaŭ 50 jaroj, kiam mi esperantistiĝis.

Mi havas la impreson, ke oni nuntempe kongresas, ĉar tio estas parto de la tradicia agado. Ni tute ne havas klaran celfokusitan koncepton. Ofte oni renkontas la samajn vizaĝojn. Nenio estas freŝa, nenio vere nova. Niaj kongresoj devas esti pli ol preteksto por la samaj grizharuloj revidi unu la alian.

Se ni kongresas por nin montri antaŭ la publiko, gravas la nombroj. Malmultaj homoj membriĝas en naciaj asocioj. Efektive kial? Por legi paroĥan gazeton? [noto de la redaktoro: mi neniam konsideris min paroĥestro, sed …] En la epoko de interreto – dankon, sed ne dankon.

Tial ni devas varbi por niaj kongresoj en medioj, per kiuj oni povas veki intereson inter tiuj, kiuj preferas resti ekster tradiciaj movadaj rondoj. Ni devas ankaŭ kuraĝigi la ĉeeston de tiuj, kiuj nur nun komencas lerni Esperanton aŭ eĉ nenion scias pri la lingvo, sed scivolas. Mallonge niaj kongresoj devus fronti eksteren, ne internen. Rezulte ni devas ĉiam pretigi lokon por vizita partopreno.

Cetere tie, kie ni kongresas, ne respegulas logikon. Tute ne havas sencon kongresi en grandaj urboj, kie oni apenaŭ rimarkas la ekaperon sur la stratoj de homoj parolantaj strangan lingvon, kaj kie la loka gazeto aŭ radio/ televido havas grandan elekton inter aliaj raportindaĵoj.

Plue oni ĉiam memoru, ke la estokialo de Esperanto estas faciligo de internacia komunikado. Ĝi ne kreiĝis por esti arkana kaŝlingvo de samlingvanaj inicitoj. Tial nepras organizi kongresojn en urboj apud landlimoj, aŭ minimume tie, kie floras pluraj lingvoj – sed ne en grandaj kosmopolitaj centroj, pro kialoj jam donitaj.

Krome, ĉar tiuj, kiuj lernas Esperanton estas grandproporcie lingvemuloj, ekzistas ia logiko alloga, dum naciaj kongresoj, provizi 'krokodilajn' sesiojn por tiuj, kiuj interesiĝas pri la loka lingvo (aldone al gustumaj lecionoj en Esperanto por vizitantoj).

Kaj laste, sed ne ignorinde, ni kongresu en lokoj kun turisma altiro, ĉar ĉiam aliĝos tiuj, por kiuj la oficiala programo ne motivigas ĉeeston – tiuj, kiuj ne volas pasive sidi, aŭskultante prelegon, kies sola valoro konsistas en tio, ke ĝi estas liverata en Esperanto.

Espereble la maja Ramsgate-kongreso ekpaŝos en la bona direkto, proponante turismajn allogaĵojn, internacian etoson, intimajn kondiĉojn, aktivajn eventojn kaj multon pli.

Legu la forumon ĉe la kongresa retejo por scii pli, kaj ne hezitu kontribui ankaŭ viajn proponojn por plivigligi la kongresajn tagojn kaj noktojn. Ni iniciativu! Kaj, antaŭ ĉio, ni ĉeestu amase, forpelante kun ĝoja entuziasmo la indiferenton kaj mizeran malkreskon de la pasintaj jaroj. Detaloj pri la kongreso troveblas ĉe www.britakongreso.org aŭ haveblas de Esperanto House, Barlaston.

Aperas en la supra artikolo multaj pripensindaĵoj pri britaj kongresoj. Espereble ili instigos debaton pri tiu ĉi grava aspekto de la agado de Esperanto-Asocio de Britio. Ĉu vi konsentas kun la opinioj de la aŭtoro? Kian britan kongreson vi volas ĉeesti? Bonvolu kontribui al la debato per leteroj kaj aliaj komentoj (sendotaj al la redaktoro).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>