Rekte al la artikolo

Nova stelo – la parolado

<<  [974]  >>

Paul Gubbins

Gesinjoroj, gastoj de la Londona Esperanto-Klubo, amikoj, mi dankas al Clive Boutle pro liaj tre afablaj vortoj. Clive ludas aparte gravan rolon en la genezo de la antologio Star in a Night Sky.

La 22-an de aprilo 2010 Viv O'Dunne, nia EAB-oficistino en Barlastono, ricevis telefonvokon de Clive, kiu volis eldoni volumon pri Esperanto en la serio Lesser Used Languages of Europe.

Kiam Viv informis pri la mesaĝo, mi tuj rekonis, ke jen momento, pri kiu jam de jaroj sopiris interalie mia multe pli eminenta antaŭulo kiel redaktoro de La Brita Esperantisto, William Auld. Laŭdire Auld dum jaroj vane leteris al eldonejoj, provante aperigi ĝuste volumon tian.

Neniu tamen interesiĝis: Esperanto estas hobio-lingvo, neniu ĝin parolas, artefarita lingvo ne kapablas havi kulturon, ktp, ktp. Simple: la tempo ne ĝustis. La mondo ankoraŭ ne pretis akcepti, ke ankaŭ Esperanto havas propran kulturon, propran literaturon.

Bildo

Brian Barker, Arturo Prent kaj Tim Owen.

(Pli granda bildo)

Tamen io ŝanĝiĝis. Danke almenaŭ parte al la klopodoj de Brian Barker kaj aliaj, troviĝas multe pli pri Esperanto en amaskomunikiloj… en gazetoj, en radioelsendoj… ol antaŭe. Tiel estas kultivata la grundo por akcepti Esperanton kiel fenomenon tute normalan… lingvon minoran, certe, kiel multaj aliaj en la serio Lesser Used Languages of Europe, ekzemple la manksa, la galicia, ktp, tamen kiel lingvon studindan, kaj certe legindan.

Jen la graveco, la unikeco, de la volumo Star in a Night Sky. Unufoje en la historio de Esperanto anglalingvanoj povas konatiĝi kun specimenaj verkoj el la riĉa literatura heredaĵo de Esperanto. Unuafoje en la historio de Esperanto anglalingvanoj povas frandi plej diversajn Esperanto-tekstojn… prozajn, poeziajn, dramajn… kiuj permesas al Esperanto rakonti pri si mem.

Jes, mi kiel redaktoro aldonis notojn, klarigojn, kiuj prilumas la kuntekston de la diversaj eltiraĵoj, sed estas kaj restas la celo de la volumo, ke Esperanto mem malkaŝu sin al legantoj. Ĉu mi sukcesis, vi… legantoj, espereble aĉetintoj kaj, se ne, aĉetontoj… juĝu. Ĉiaokaze mi esprimu denove miajn dankojn kaj al William Auld, kiu metis ĉi pulon certe en mian orelon, kaj ankaŭ al Clive Boutle. Sen lia entreprenemo, lia fido pri la afero Esperanto, ne ekzistus la volumo, kiun ni ĉi-vesperon formale lanĉas.

Mi nepre kaptu la okazon por danki ne nur la kontribuintojn, kiuj permesis, ke aperu la diversaj eltiraĵoj… cetere kelkaj unuafoje prezentitaj, unuafoje tradukitaj… sed ankaŭ la tradukintojn. Kiel Auld memorigas, tradukarto estas eventuale la plej malfacila. Verki originale en dua lingvo signifas foje eviti tiklaĵojn, rondiri stumblaĵojn: traduki… aŭ almenaŭ bone traduki… ne permesas eskapilojn tiajn.

Mi fieras pri la kvalito de la tradukitaj tekstoj, kaj kvankam foje, relegante la tekstojn, mi rimarkas ie-tie etajn malglataĵojn, kiujn mi volas korekti, poluri, ĝenerale mi tre kontentas. Certe, se enestas eraroj, kulpas mi, la redaktoro, kaj ne la diligentaj, laboremaj tradukintoj, kiujn mi senhonte ekspluatis… kaj ne regalis per senpagaj ekzempleroj de la libro. Evidente, se mi estus promesinta al ĉiu aŭtoro, ĉiu tradukinto, senpagan ekzempleron de la volumo, la stoko tre rapide elĉerpiĝus… sed kompatinda Clive sendube frontus al bankroto.

Do pardonpetojn al ĉiuj kunlaborintoj, kiuj devas kiel aliaj membroj de la publiko mem aĉeti la volumojn. Kompense vi scias, ke vi ne vane laboris, ke vi kontribuis al grava volumo, kiu espereble varbos al Esperanto pliajn adeptojn, pliajn parolantojn.

Ĉi-vesperon mi volas danki ankaŭ al tiuj, kiuj provlegis la diversajn tekstojn, ĉu en la angla, ĉu en Esperanto. Mi pensas ĉefe pri du homoj: Ionel Oneţ, la respondeculo pri la libroservo ĉe Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo, kaj pri Simon Davies, kompostisto kaj provleganto de La Brita Esperantisto. Ambaŭ posedas akcipitro-okulojn kaj rimarkis erarojn, mankojn kaj misojn, kiujn mi, starante tro proksime al la materialo, ne plu povis identigi.

Bildo

Martyn McClelland kaj David Thornell.

(Pli granda bildo)

Ionel aparte, pro siaj vastaj scioj pri Esperanto-kulturo, kaj pro aliro al Biblioteko Hodler en Roterdamo, rapide kaj kompetente solvis diversajn problemojn pri datoj, eldonjaroj, kaj simile. Foje li atentigis pri kulturaj stumblaĵoj. En unu el la tradukitaj rakontoj, jam publikigitaj, li rimarkis eraron. La tradukinto diris, ke sinjoro ricevis anglalingve 'salary cheque' … sed Ionel prave notis, ke tiam, en la orienta Eŭropo de la 50-aj jaroj, homoj ne ricevis ĉekojn, sed kontantan monon. Mi povis laŭe ŝanĝi.

Kaj tion mi plurfoje faris. Eĉ kaze de establitaj, jam publikigitaj tradukoj, mi ne hezitis poluri, plibonigi, se mi rimarkis erarojn aŭ malglataĵon. Redaktoroj ja redaktu. Kaj Ionel kaj Simon do vaste kontribuis… senplende, fidele… al la nuna volumo, kaj do gravas, ke mi ilin nun publike danku. La kvalito de ilia laboro signifas, ke ĝis nun… kaj ankoraŭ ne aperis recenzoj… mi rimarkis nur unu mankantan supersignon en la 392-paĝa volumo. Se tiu estas la sola preseraro, mi estos ege kontenta.

Evidente en la volumo enestas truoj. Mankas artikoloj pri natursciencaj aferoj: povas esti, ke homoj do riproĉos, ke Esperanto… ŝajne… ne taŭgas por gravaj, sciencaj aferoj. Fakte Terry Page heroe tradukis la solan natursciencan tekston en la volumo… elkoran dankon, Terry, al vi kaj al viaj konsilantoj. Sed jen la problemo. Mi kontaktis eminentajn sciencistojn en la Esperanto-mondo, kiuj promesis kunlabori. Poste silento. Do kion fari? Mi havas aliajn prioritatojn ol konstante retmesaĝi, peti, persvadi.

Enestas aliaj truoj. Suda Ameriko ne estas reprezentata. Tamen ne riproĉu al mi, ke ĉi tiun kontinenton aparte gravan al la Esperanto-movado mi insulte neglektas. Mi ege volis inkluzivi eltiraĵon… kaj pretis mem traduki… el unu el miaj plej ŝatataj esperantaj romanoj: La profeto el Pedras, de Gersi Bays el Brazilo. Gersi… kial vi ne reagis al miaj petoj, miaj petegoj? Krome mi volis inkluzivi poemojn de Karolo Piĉ kun la brilaj tradukoj de Kate Hall. Kopirajto pri la verkoj de Piĉ kuŝas ĉe Rikardo Haupenthal, kiu absolute rifuzis, ke aperu la originalaj poemoj. Kial?

Do, jes, en la firmamento de Star in a Night Sky enestas truoj. Tamen, mi esperas, ne multaj. Tial mi, helpate de verkistoj, tradukintoj, provlegintoj, kreis sufiĉe solidan legolibron pri Esperanto, kiuj servos ne nur al spertaj esperantistoj, serĉantaj freŝajn legaĵojn, freŝajn informojn pri la movado, la kulturon de Esperanto, sed ankaŭ al novbakitaj esperantistoj, esplorantaj unuafoje la riĉaĵojn de sia adoptita lingvo.

Tial ni kune, pere de Star in a Night Sky, povas ĉiuj festi 125 jarojn da Esperanto. La volumo, publikigita preskaŭ koincide kun la 26-a de julio [la dato de la Unua Libro], estu nia brita naskiĝdatrevena donaco al nia lingvo.

Ni do deziru al ĝi longan vivon… ne sur la bretoj de esperantaj librovendejoj sed en lernejoj kaj bibliotekoj, en privataj domoj kaj publikaj institutoj, ĉe funkciuloj kaj politikistoj tra la tuta, ne nur anglalingva, mondo.

Vivu la volumo! Vivu Esperanto! Kaj dankon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>