Rekte al la artikolo

Islanda sagao

<<  [975]  >>

Paul Gubbins

Via raportisto Paul Gubbins ĉeestis la 98-an Universalan Kongreson de Esperanto en Rejkjaviko, Islando.

Bildo

Simon Davies kaj Erin Piateski ĝuas tagmanĝon en Rejkjavika kafejo dum la Universala Kongreso.

(Pli granda bildo)

La kreteno, kiu decidis, ke la rejkjavika flughaveno situu ĉirkaŭ 50 km for de la ĉefurbo, ĉe ŝtona, ventovipata neniejo, estu tuj identigita kaj pune faligita en la plej proksiman islandan vulkanon. Imagu senarban, senbienan, lunecan sovaĝejon, kaj tiel Islando bonvenigas vizitantojn.

Ĝuinte tri semajnojn da bela angla julia suno, kaj subite transportite kvazaŭ al morna frumarta mateno en Jorkŝiro (tiel … mi estas lankaŝirano), mi volis tuj hejmeniri.

Tamen trompas unuaj impresoj. Alkutimiĝinte al vintraj puloveroj kaj anorakoj, pezaj pantalonoj kaj fortikaj botoj, mi trovis Rejkjavikon … certe la plej nordan ĉefurbon en la mondo kaj probable la plej malgrandan … ĉarma, ege amikeca, kaj surprize bunta.

Aparte la kvartaloj for de la ĉefstratoj (multaj sentrafikaj, parenteze, kaj katoplenaj) mirinde trankvilas. La domoj estas bele ornamitaj, kun floroj, etaj skulptaĵoj, kaj ĉe stratanguloj troviĝas herbejoj kun benkoj. Ŝildetoj rakontas, parte en la angla, pri la historio de la kvartalo: tiu ĉi domo estis bakejo, poste frizistejo; tiu domo apartenis al spicisto, tiu al fiŝisto. Fiero modesta kaj sincera pri la pasinteco: tiel estu.

Ŝoforoj nekredeble ĝentile kondutas. Staru apud ŝoseo, nur rigardu la alian flankon, kaj aŭtoj haltglitas, eĉ tie, kie ne estas indikita transirejo. Suverenas la piediranto … kaj tiu ĉi ĝentileco speguliĝas ankaŭ en butikoj kaj manĝejoj. Ho, jes, pri ĉi-lastaj … nepras ĝentileco por kompensi la terure altajn prezojn. Kredeble ĉiu, kiu ĉeestis la kongreson, sveltiĝis. Nu, kontrolante mian pantalonon, eble ne ĉiu. Almenaŭ sveltiĝis la monujoj.

Bildo

La kongreso okazis en la operdomo Harpa, kies nekutiman kristalecan strukturon inspiris la islanda geologio.

(Pli granda bildo)

La kongreso okazis en moderna kongresejo apud la haveno. Plejparte al la kongresĉambroj mankis tamen natura lumo, kio ĝenis. Oni veturas al Islando por boati kaj spekti balenojn en Atlantiko, ne por pasigi horojn kvazaŭ enstomakigita en unu el tiuj marbestoj. Almenaŭ regis interne brua esperanta vivo.

Imponis, kiel kutime, la movada foiro, kiam asocioj kaj grupoj montras, por tiel diri, siajn varojn. Reprezentis la skotan asocion kiltoportanta italo (Francesco Maurelli), kio sendube konfuzis islandajn, kaj aliajn, esperantistojn.

Ne eblas dumkongrese ĉion partopreni (aparte, kiam via raportisto mem enplektiĝis en kleriga lundo, aŭtora duonhoro, kunsido de la Akademio de Esperanto, inkluzive de prelego pri la dramverkisto Roksano, kaj belartaj konkursoj), sed aparte plaĉis sesioj de la Internacia Kongresa Universitato pri ekzemple la historio de la violono kaj pri krimromanoj.

Ankaŭ la nacia vespero memorindas. Krom lerte prezentata dramigita versio de islanda sagao, esperantigita de Baldur Ragnarsson, amuzis (sed tio verŝajne ne estis la celo) tradicia luktado. Du sinjoroj, brakuminte, unue kvazaŭ dancetis, kaj poste provis faligi unu la alian. Verŝajne islandanoj taksas ĉi tiun aspekton de sia kulturo serioza: esperantistoj, kiuj komencis ridi, tamen ne. Probable do oni ne plu invitos nin al la insulo.

Bildo

Nova UEA-prezidanto Mark Fettes (maldekstre) promenas apud la Universitato de Rejkjaviko kun Jouko Lindstedt, eksiĝanta prezidanto Probal Dasgupta, kaj estrarano José Antonio Vergara. Ĉiujn tri fotojn faris Geoffrey Greatrex.

(Pli granda bildo)

Dum la kongreso, finis sian oficperiodon la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Probal Dasgupta. Li flustris al mi, ke por li la kongreso estas do vere is-landa. La os-a prezidanto fariĝis Mark Fettes, kiu prelegis en Britujo dum la kongreso en Stoke-on-Trent en 1989.

Estos interese vidi, ĉu iel ŝanĝiĝos la politiko de UEA. Falas la membraro, falas kotizoj. Bezonata estas mono por realigi multajn aspektojn de la strategia laborplano, kiun mi diskutis kiel membro de la esperanta 'parlamento', tiel nomata komitato A. Post enkonduko fare de la ministroj (la estraro), ni 'parlamentanoj' dividiĝis en grupoj por diskuti erojn en la plano.

Mi troviĝis en rondo kun la nova UEA-vicprezidanto, Stefan MacGill, kiun mi bone konas. Mi invitis lin al Barlastono kiel gastpreleganton dum ege varma somero meze de la 1990-aj jaroj. Krome ni ambaŭ estas fervoraj fervojemuloj (do UEA procedos laŭ la ĝustaj reloj …). Kiam ni ekdiskutis kadre de la plano aktivulo-trejnadon kaj tion, kiel instigi memkaj horo-mastrumadon, mi pardonpetis kaj eskapis al sesio pri literaturo. Mi kredas, ke Stefan komprenis.

Tiel Islando, tiel la kongreso. Kaj, se iu sugestas al vi, ke mi verkis ĉi tiun raporton antaŭ la fino de la kongreso, do en Rejkjaviko, tiu pravas. Kongreson kaptu je la vosto, dum vi ankoraŭ surrajdas la beston. Poste, sendube, mankas tempo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>