Rekte al la artikolo

PIV kaj propraj nomoj

<<  [975]  >>

Jack Warren

Kiel vortaro devus rilati al propraj nomoj? Jen problemo, kiun alfrontas ludantoj de la krucvortenigma tabulludo Skrablo. Tiu malpermesas uzon de difinitaj vortoj, aparte propraj nomoj.

Oftajn ludojn mi memoras kun miaj gepatroj, ĉe kiuj ni foje malkonsentis, ĉu iu vorto taŭgas por la tabulo. Ili tiam elbretigis vortaron aĉetitan samtempe kun la bretaro kaj aliaj mebloj por sia unua postedziĝa domo en 1937. Ne gravis, ke la lingvo intertempe ŝanĝiĝis. Se la vorto ne troviĝis en tiu vortaro, ĝi ne akceptiĝis. Eĉ la mallongiĝon OK pro tiu vortaro mi ne rajtis uzi.

Nuntempa unulingva vortaro por la angla alie aspektas. Eldonistoj prave antaŭvidas, ke oni ofte konsultas ĝin por informoj pri propraj nomoj. Tiuj de lokoj abundas en mia vortaro de Collins el la jaro 2005. Personaj nomoj kontraste – krom religiaj kaj beletraj – preskaŭ tute mankas: tiujn oni ŝajne devus serĉi aliloke.

Kio pri vortaroj en Esperanto? Instruado ĉe la somerlernejo en Barlastono instigis min esplori la temon de propraj nomoj en PIV. Someron 2010 ni studis nomojn de landoj kaj urboj, notante aparte tiujn, kiuj ne similas al la anglaj nomoj, kiel Bonespero kaj Kartvelio.

Bildo

Jack gvidas la ĉi-jaran komencantan grupon.

(Pli granda bildo)

Por la kurso de 2011 mi prezentis al lernantoj liston de diversaj famuloj el PIV. Iuj estis facile rekoneblaj: Ampero, Betoveno, Lutero. Aliaj ne tiel facile diveneblis: Jenero por Jenner kaj Kartezio por Descartes. Por provoki diskuton en la rondo de lernantoj, mi ruze enŝovis memfaritajn nomojn, kiuj troviĝis nek en PIV nek aliloke en Esperantujo, kaj pridiskutigis ilin, kvazaŭ ili estus veraj.

Pluraj homoj tuj rekonis, ke *Disneo (por Walt Disney) kaj *Kuko (por la esploristo James Cook) estas falsaj. Aliaj aspektis pli kredeblaj, tiel ke malfacilis klarigi, kial ili ne trovas lokon en la vortaro.

Se enestas Napoleono, kial mankas *Ataturko? Se Betoveno, kial ne *Vivaldo? Kaj se Vaŝingtono, kial ne *Franklino? Mia preferata inter la falsaj estis *Ĵandarko por la franca soldatino Jeanne d'Arc. Mi ankoraŭ bedaŭras, ke tiu vorto ne ekzistas.

Kaj jen la tubero. Renomo aljuĝiĝas laŭ lando kaj kulturo. Stelulo por la brita publiko povas estis tute nekonata en Japanujo, ekzemple. Do kiujn famulojn oni enmetu en vortaron por internacia lingvo – kaj kiu decidu?

En la enkonduko al la 2005-a PIV Waringhien klare prezentas siajn principojn por elekti la formon de ĉiu nomo. Tamen li ne mencias la tiklan demandon, kiun enmeti kaj kiun ellasi. Tiu verŝajne fariĝas laŭ la bontrovo de la kunaŭtoroj, kiuj konsilis pri ĉiuj fakoj inter arkeologio kaj zoologio, inter astronomio kaj telekomunikiloj.

Mi ne faris statistikan esploron de la tuta vortaro, sed ŝajne superregas personaj nomoj eŭropaj kaj antikvaj. Do troviĝas ekzemple Kromvelo kaj Napoleono sed mankas *Mao kaj *Mandelo. Inter la pentristoj estas Leonardo (kiel antaŭnomo, sed kun posta aludo al da Vinci), Mikelanĝelo, Rembranto, Ticiano kaj Van-Dejko. Tamen mankas la eble tro moderna *Van-Goĥo. Pikaso tamen ja trovas lokon, eble ĉar li logis al si tiom da atento, ke ne eblis ignori lin, eĉ en Jorkŝiro.

Skoto, kiu fieras pri sia lando, povas esti sufiĉe kontenta kun PIV, kie renkonteblas multaj samlandanoj: stratinĝeniero Makadamo, fizikisto Maksvelo, verkisto Skoto, kaj Vato, pioniro de la vapormaŝino. Domaĝe, ke la filozofo David Hume ne staras apud Spinozo kaj Hegelo, eble ĉar necesus fari el lia nomo *Ĥumo por eviti konfuzon kun humo. Bedaŭrinde mankas ankaŭ Charles Rennie Mackintosh, konata figuro en Orienteŭropo kaj Rusujo, kaj Robert Burns, kies verkojn oni kutimis legi per tradukoj en rusaj lernejoj.

Inter la inventistoj estas Belo, Boforto, Celsio, Morso kaj Zepelino. Plurajn aliajn oni preteratentis, kvankam ili rekte influis nian nunan ĉiutagan vivon: la skoto Baird, kaj la usonanoj Howe pro la kudromaŝino, Scholes pro la skribmaŝino, kaj la gefratoj Wright.

Mi jam notis, ke kelkaj nomoj prezentas problemojn de distingo disde aliaj vortoj. Tiu inter Watt (la homo) kaj 'watt' (la mezurunuo inventita de li) solveblis skribe kaj parole per la formoj Vato kaj ŭato. Ĉe la filozofo Kantio oni simple enŝovis kroman literon – kaj silabon – por distingi lin disde kanto.

Ne ĉiuj solvoj estis tiom kontentigaj. Inter Makadamo (la homo) kaj makadamo (la stratkovraĵo) eblas distingi skribe sed ne parole. Same okazas al Kavaliro Valtero Skoto (kiu krome estis skoto), kaj Farado (la fizikisto) kaj farado (lia mezurunuo). Tamen tio siavice kondukas al nedistingo inter tiu kaj la radiko far- kun sufikso -ado.

Do almenaŭ teorie eblus diri: Post multe da farado, Farado inventis la faradon. Kial oni ne nomis lin *Faradejo?

Efektive miskomprenoj apenaŭ okazas, pro la ĉirkaŭteksto. Iomete da miskompreno estas la prezo pagenda por la eblo vortludi. Krom tio, angleparolantoj sentas sin malkomfortaj ĉe superfluo da precizeco.

Pli bone estas legi kaj uzi PIV tiel, kiel ĝi estas. Kaj, se vi intencas iĝi skota famulo, enmetu noton en vian testamenton pri taŭga esperantigita formo de via nomo.

Jack Warren instruis lingvojn kaj nun kunordigas Esperanto-kursojn en Shallowford.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>