Rekte al la artikolo

Traduku!

<<  [976]  >>

Rezulto de la traduk-konkurso anoncita en la pasinta numero de La Brita Esperantisto.

Gratulon al John Wood, el Cheltenham, kiu trafe kaptis en la angla la spiriton de la poemo 'Vagonaro, vagonaro' de Marjorie Boulton. Gratulojn ankaŭ al la du aliaj konkursintoj.

Jen, kiel memorigilo, la originalo:

Vagonaro, vagonaro

Vagonaro, vagonaro,
Kun la laca, lanta knaro,
Ĉu vi nun sub narkotiko
Kredas vin, ho ve, heliko,
Aŭ testudo karapaca,
Vagonar' senverve laca?
Ankaŭ triste lacas mi,
Vi lantiĝas pli kaj pli,
Vi min skuas, vi malfruas,
Miaj pensoj malkongruas,
Plipeziĝas mia koro
En la morna koridoro
Kaj malplenas la stomako
Vagonaro, ho limako –
Ho, mi ne plu aĉe buŝu,
Mi elrampu kaj vin puŝu!

Kaj jen la premiita versio:

Train, oh train, oh why so slow,
Tired and creaking as you go,
Are you high on drugs and frail,
Thinking, goodness, you're a snail,
Or a hard-backed tortoise, crawling
With your tired, lethargic stalling?
I am also sadly weary,
Slow and slower is so dreary,
You vex me, you're running late,
I can hardly concentrate,
And I'm feeling down at heart,
Cooped up in this cattle cart,
Hungry, thirsty, need a hug,
Train, oh train, you're such a slug –
I won't beat about the bush,
Let me clamber out and push!


Komentas la juĝinto:

Mi iom bedaŭras, ke mi ricevis nur tri konkursaĵojn. Eble la temo de la poemo ne tiom inspiris, kiom la lastan fojon. La tradukintoj ĉiuj heroe klopodis kapti tre postuleman rimskemon; tamen en unu provo tio kondukis foje al iom streĉita solvo ('I empathise your lack of power'). Unu tradukinto bone kaptis la komencon ('Rumbling, grumbling, hissing, clanging, / Grunting, shunting, whining, banging') sed poste la poemo tro deflankiĝis. Kaj nepras, kiel juĝanto, ke mi konsideru la poemojn de la vidpunkto de tradukado, ne de originala verkado. Alia poemo, titolita 'Slow Coaches', pli fidelis ol la unue menciita al la originalo; tamen fine mi preferis la supran tradukon. Tiu ĉi plej sukcese kaptis la etoson de la orginalo, kaj aparte plaĉis la senpacienco esprimata en la tri lastaj versoj. Tamen dankon al ĉiuj, kiuj konkursis.

Al la juĝinto, kiu estas sendependa de la redakcio de LBE, ni sincere dankas.


La ĉi-numera konkursaĵo temas pri ŝatata poemo el la verkaro de William Auld: 'Ebrio'. Por kapti ties spiriton eblas ĝin aŭskulti en Esperanto, deklamata de Auld mem.

Tradukemuloj eble volos viziti ankaŭ umfedu363.wikispaces.com/Ebrio+Translation. Troveblas tie baza, neniel kompleta, angla traduko – pli bone traduko-skizo. Jen do ŝanco fini, kaj poluri, tradukon, kiun ŝajne komencis sed ial flankenlasis la poeto. Evidente ne necesas ĉerpi el la auld-a provo: tute originalaj tradukoj estos bonvenaj.

Ebrio

la boteloj staras vice,
kamarade kaj komplice
sur la altaj murobretoj —
botelegoj, boteletoj,
verdaj, flavaj,
grasaj, kavaj,
palpebrume en la lumo
min invitas al konsumo,
gluta, tuta,
ĉes-refuta
forkonsumo de l' enhavo,
de la verdo, de la flavo,
de likvoro glate glita
svate ŝvita
kvate kvita
strate strita
streta
struta

mi rimarkas: en angulo
sidas ia ina ulo
kiu ridas ĉevaldente
kaj rikanas sento-tente,
sin ekmovas,
kison blovas,
krurojn ŝovas:
kaj mi povas
super ŝtrumpo vidi blankon,
sangomankan
gamboflankon.
mi vin amas, bela ino,
mi adoras vin sen limo,
volas tuŝi,
kune kuŝi,
kaj karesi,
kaj forgesi,
pri la griza ver' forgesi
grila priva vorgeresi
vira vorga pivaresi
vipareŝi
mi neŝeŝi
neŝeŝi
ŝuvi puvi pova-povaŝ
diri kie ŝiŝ ŝin trovaŝ
la ne
la ne-ŝe
ne-ŝeŝ
ŝeŝ
dako danto danko dankon
dankon
padonu mineŝtaŝ bria
padon'
padon'
'kon
'kon

paŭzo
naŭzo

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2014.

<<  [976]  >>