Rekte al la artikolo

'Londrondo' – foresto neakceptebla!

<<  [977]  >>

Dum sia junia semajnfina kunsido en Barlastono la administra komitato de EAB diskutis interalie la problemojn allogi al lingvo-kursoj partoprenantojn. Dum pluraj jaroj, ekzemple, falas la nombro de aliĝintoj al la somera festivalo, kaj malaperis pluraj aliaj seminarioj (ekzemple la marta barlastona tago, la oktobra porkomencanta sesiaro). Travivas restantaj kursoj ofte nur pro malavaraj subvencioj de EAB.

Por kuraĝigi partoprenadon la komitato decidis de tempo al tempo okazigi kursojn en aliaj partoj de Britujo: alivorte, vi ne venu al ni, sed ni venos al vi.

Okazos do en Londono la 25-an de oktobro ĉe Central YMCA, Great Russell Street, Londono tiel nomata drondo-sesio – do tuttaga sesiaro dediĉota al diskutoj pri aktualaj temoj kaj aferoj.

La ejo estas kvin minutojn for de la Brita Muzeo kaj do atingebla metroe kaj buse por homoj en la ĉirkaŭaĵo de la metropolo.

Nepras laŭeble subteni ĉi tiun 'londrondon': estus domaĝe, se, en regiono kun en Britujo verŝajne la plej densa koncentriĝo de esperantistoj, aliĝus nur kvar-kvin interesatoj. Do – foresti neakcepteblas!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>