Rekte al la artikolo

Rondo familia ĉe la Cirklo

<<  [977]  >>

Bildo

EAB-administranto Viv O'Dunne deĵoris tuttempe dum la kongreso, bonvenigante alvenantojn, vendante librojn, prizorgante la baloton por la EAB-estraro, kaj multe alie.

(Pli granda bildo)

Kiu plej taŭga kunvenejo por la esperanta rondo familia ol la trafe nomata Circle en Ŝefildo? Nu, eble ne temis pri 'granda rondo familia' – ĉeestis parte pro kolizio kun la paska ferio ĉirkaŭ 50 homoj – sed tiuj, kiuj ja rezignis pri familiaj festoj kaj veturis al Ŝefildo certe ne bedaŭris la penon.

Ilin atendis ĉe la Cirklo ne nur elstara kaj pleje oportuna kunvenejo (en la urbocentro, kaj disponiganta aron da modernaj, bele ekipitaj ĉambroj) sed ankaŭ bunta programo de prelegoj kaj ekskursoj. La kongreson organizis precipe Jack Warren, subtenata de la nelacigeblaj Viv O'Dunne de la EAB-oficejo en Barlastono kaj EAB-sekretario Tim Owen. Al ili sincerajn dankojn.

De Usono/Germanujo venis unu el la gastparolantoj, Chuck Smith. Li prelegis pri la esperanta Vikipedio, pri ludkonzolo Ouya, kaj pri organizado de regionaj renkontiĝoj en Usono. Ankaŭ de Germanujo venis Judith Meyer, kiu informis kiel lerni lingvojn per senpagaj rimedoj.

El Italujo venis Renato Corsetti kaj Anna Löwenstein, kiuj prelegis respektive pri Claude Piron kaj lia koncepto pri 'bona lingvo' kaj pri la hejma kaj familia etoso ĉirkaŭ la jaro 1900.

Bildo

Judith Meyer ekster ĉambro Zamenhof. Judith parolis pri 'Kiel lerni lingvon, uzante nur senpagajn rimedojn'.

(Pli granda bildo)

Ne mankis ankaŭ enlandaj kontribuantoj: Jack Warren prelegis pri Ŝefildo kaj, dum alia sesio, pri Robin Hood; Hilary Chapman iluminis la fruajn tagojn de Esperanto en Britujo; kaj Paul Gubbins parolis pri Esperanto kaj la unua mondomilito.

Ed Robertson gvidis sesion pri la internaciaj KER-ekzamenoj; Elizabeth Stanley respondecis pri komencantorondo; kaj Gillian Cartledge kondukis kongresanojn al la ŝefilda Esperanto-placo.

Dimanĉan vesperon okazis bufedo ĉe bela (kaj sufiĉe trankvila) itala restoracio – Zizzi's – kiu permesis agrablan babiladon sen la neceso alkrii unu la alian; kaj lundon oni ekskursis al apuda Kastelo Brodsworth.

Okazis ankaŭ la jarkunsido de EAB: reelektiĝis kiel prezidanto Paul Gubbins, kune kun aliaj membroj de la administra komitato: Edmund Grimley Evans, Clare Hunter, Tim Owen, Ed Robertson kaj Michael Seaton.

Bildo

Lerni per kartoj: Neil Medforth, Rachael Goodman, Carmen Sutton kaj Magdalina Georgieva partoprenas lingvo-rondon gvidatan de Elizabeth Stanley.

(Pli granda bildo)

Akceptitaj dum la kunsido estas statutaj ŝanĝetoj: interalie ekde nun la komitato konsistu el minimume kvar personoj (anstataŭ ses, kio spegulas almenaŭ parte la malfacilon allogi novajn komitatanojn); eblos konforme kun la rekomendoj de la karitata komisiono eksmembrigi iun, kiu agas kontraŭ la celoj de la asocio; kaj komitatanoj rajtos 'kunveni' se ne vid-al-vide do elektronike, ekzemple skajpe.

Sekvis post la jarkunsido fruktodona 'demando-kaj-respondo'-sesio, dum kiu leviĝis pluraj punktoj konsiderendaj de komitatanoj dum venonta kunsido. Menciita estas la sensubstanca onidiro, ke EAB vendas librojn el Biblioteko Butler: substrekite – denove – estis, ke la asocio vendas nur duoblaĵojn (kaj efektive ne nur iomete profitas sed ankaŭ, pli signife, gajnas novajn membrojn, kiuj pere de eBay informiĝas pri la internacia lingvo).

Aparte agrable estis dum la kongreso vidi ĉe la kongreso novajn vizaĝojn: Adham Smart, ekzemple, ĉeestis danke al stipendio de la fonduso Norwich Jubilee (kaj lia raporto aperas en paĝo 5), dum Rachael Goodman vojaĝis el Norda Karolino en Usono, por partopreni sian unuan renkontiĝon de esperantistoj.

Al ĉiu, kiu iel organizis, kontribuis aŭ simple partoprenis, koran dankon.


Bildo

Adham Smart kaj Miland Joshi ekzamenas la varojn ĉe la librobudo.

Bildo

La kongresa akceptejo montris sin tute taŭga por kaftrinki, babili kaj amikiĝi.

Bildo

Hilary Chapman babilas kun Anna Löwenstein kaj Renato Corsetti.

Bildo

Harry Barron kaj Malcolm Jones.

Bildo

Tiu, kiu venis al Ŝefildo de loko plej fora, estis Rachael Goodman, el Norda Karolina, Usono, ĉi tie babilante kun Elizabeth Stanley.

Bildo

Miland Joshi, dekstre, petas, ke Anna Löwenstein subskribu ekzempleron de sia romano Morto de artisto.

Bildo

Elizabeth Stanley, Vilĉjo Walker kaj Joyce Bunting ripozas post unu el la prelegoj.

Bildo

Ed Robertson studas sian Update dum unu el la paŭzoj inter kongresaj programeroj.

Bildo

Pacience atendas sian vespermanĝon Rachael Goodman (dorse), Jean Bisset, Elizabeth Stanley, Adham Smart, David Bisset, Vilĉjo Walker kaj Rob Blow.

Bildo

Chuck Smith, unu el la eksterlandaj gastparolantoj, kontrolas komputilajn konektojn antaŭ ol prelegi pri la ludkonzolo OUYA.

Bildo

Rob Blow kaj Lenio Marobin ĝuas la bufedon dum la unua vespero de la kongreso.

Bildo

Ne mankis eksterlandaj gastoj en Ŝefildo: gastpreleganto Judith Meyer, poligloto el Berlino, babilas kun svisino Katerina Barone-Adesi.

Bildo

Renato Corsetti prelegas pri 'Esperanto: ĉu lingvo bona aŭ malbona?'

Bildo

Gillian Cartledge, kiu organizis kongresan piediradon al la ŝefilda Esperanto-placo, kaj Vilĉjo Walker, atente aŭskultas unu el la prelegoj.

Bildo

Renkontiĝis en Ŝefildo du prezidintoj de Universala Esperanto-Asocio: Renato Corsetti kaj John Wells.

Bildo

Antaŭ 34 jaroj, ankaŭ ĉe brita Esperanto-kongreso, renkontiĝis la lastan fojon amikoj Andrew Marshall, maldekstre, kaj Ian Carter, fotitaj en Sheffield kun Hilary Chapman.

Konfesis Ian, ke la paro ĉeestis nur tri aŭ kvar kongreserojn, sed ambaŭ tre ĝuis la okazon por 'rekonatiĝi, aĉeti librojn, kaj trinki malhelan bieron. Ho jes – ankaŭ por ridegi'.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>