Rekte al la artikolo

Recenzoj

<<  [977]  >>

Paul Gubbins

Ronald Cecil Gates. Briĝo kun veneno. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. 92 paĝoj. ISBN 978-9077066 51 5.

Trevor Steele. Konvinka kamuflaĵo. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. 271 paĝoj. ISBN 978-9077066 50 8.

Bildo

Jen la kvina en la serio de detektivromanoj, kiuj enkondukis jam en 1991 la polican komisaron Roberto Elis al esperanta publiko. Ankaŭ ĉi-fojon la intrigo okazas ĉe universitato – ne surprize, ĉar la aŭstralia aŭtoro, Ronald Cecil Gates, estas iama universitata rektoro.

Kiel kutime ĉe la Elis-romanoj ne temas pri granda majstroverko de la literaturo. Ja feliĉe, ĉar Esperanto bezonas siajn tiel nomatajn flughavenajn legaĵojn: verkojn facile digesteblajn, sen beletraj pretendoj, sed kun intrigo atentokapta kaj rapidflua, prezentata per lingvo ĝenerale senriproĉa.

Jukigas nur la sinteza verbformo 'participo + esti' (ekzemple 'trinkantis' [p.17], 'forlasintus' [p.34]) dialoge uzata: almenaŭ al mia orelo tio nenature pezas.

Tamen revene al la murdenigmo: kiu murdis profesoron Inglis ĉe la briĝklubo? La solvo ne kuŝas en la reguloj de briĝo (do ne timu, ke necesas kompreni la ludon) sed en la ludantoj, kiuj agatakristi-ece komence de la libro sin prezentas kiel eblaj murdintoj. Aŭ ĉu vere temas pri la ĉeestintoj …?

Sed jen alia mistero en la romano – mistero verdire ne klarigita. En kiu epoko disvolviĝas la intrigo? Evidentas, ke nek la komisaro nek aliaj rolantoj disponas pri poŝtelefonoj. Ekzemple Elis, vizitante amikon, lasis mesaĝon ĉe la policejo, ke eblas kontakti lin per la hejma telefono de la amiko (p.27). Tamen poste la amiko rakontas ŝercon, kiu dependas de la havebleco de poŝtelefono (p.46). Jen kroma, kaj verŝajne de la aŭtoro neatendita mistero: bedaŭrinde, ke, reviziante la tekston antaŭ publikigo, neniu rimarkis la anakronismon.

Tamen jen nur eta, neniel grava, makulo en tute ĝuinda, leĝera rakonto por tiuj, kiuj ŝatas detektivromanojn, aŭ kiuj emas erare diri, ke tro seriozas, kaj do ne legeblas, esperantaj libroj. Perfekta legaĵo por malluma vintra vespero!


Bildo

Aŭtobiografiojn mi malofte legas. Se kialojn mi serĉus, mi dirus, ke eskapi fikcien helpas mildigi la malfikcion, kiu nin ĉiutage ŝokas en gazetoj kaj televidaj bultenoj. Kial do submetiĝi al plia, aŭtobiografia malfikcio?

Tamen la aŭtobiografio Konvinka kamuflaĵo de la esperanta romanisto Trevor Steele memorigis min, ke ĝuste tiel eblas multon lerni pri la homa sorto … kaj ke ĉiaokaze aŭtobiografio tendencas al fikcio, ĉar la aŭtoro ĉiupaĝe elektas kion enmeti, kion elmeti, kion ornami.

Ke Steele 'fikcias' en sia aŭtobiografio certe ne evidentas. Male: la verko impresas honesta kaj fidinda kaj (malgraŭ la titolo) neniel kamuflita. Ne senteblas, ke estas truoj en varia vivo, kiujn la aŭtoro volas kaŝi. Li eĉ nomas sin 'naiva', verdire 'naiva esperantisto' (p.268), kaj malferme agnoskas la mispaŝojn, foje ripetitajn, kiujn li faris. Ekzemple: perkoresponda enamiĝo je virinoj neniel taŭgaj kaj loĝantaj alikontinente milojn de mejloj for de lia aŭstralia hejmo. Fine, tamen, post longa atendado, li trovis la amon, pri kiu li dumvive sopiris.

Do la verko priskribas la fruajn jarojn ĉe romkatolika seminario (paralelo, hazarde, kun la vivo de Stefan Maul, aŭtoro de alia rekomendinda esperanta aŭtobiografio, El verda vivo ĵurnalista), vojaĝojn al Eŭropo, al Suda Ameriko, kaj malfeliĉan periodon, kiam Steele direktoris ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.

Li skribas: 'Mi dubis mian taŭgecon por la rolo. Mi neniam spertis administran laboron, kaj ĉeesti kunsidojn ne estas unu el miaj plej ŝatataj aktivaĵoj' (p.252). Li aldonas: 'Mi nek instruis nek verkis dum miaj du jaroj kaj kvarono en Roterdamo kaj tio, kion mi faris, ŝajnis apenaŭ utila' (p.255).

La aŭtobiografio estas verkita – kiel oni atendus de romanisto de la kvalito de Steele – en flua, natura, ĉiutaga Esperanto, kaj do taŭgas kaj por komencantoj serĉantaj atentokaptan unuan legaĵon kaj por progresintoj scivolemaj pri la vivo de unu el niaj plej eminentaj literaturistoj.

Efektive aparte pro tio valoras la aŭtobiografio: malmulton ni scias pri la personaj, neesperantaj vivoj de tiuj, kies nomoj aperas kovrile de romanoj kaj poemaroj. Espereble la legindaĵo de Steele kuraĝigos aliajn iom malmodesti kaj sin prezenti, eĉ se parte kamuflite, al la esperanta mondo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>