Rekte al la artikolo

Marjorie Boulton: 90-jaraĝa

<<  [977]  >>

Bildo

Sanon! La estrino de Somerville, d-ino Alice Prochaska, tostas al la plej ŝatata esperantisto en la mondo.

(Pli granda bildo)

Ĉe la oksforda kolegio, kie ŝi komencis studi en la jaro 1940, festis Marjorie Boulton kun esperantistoj, kolegianoj kaj amikoj sian 90-an naskiĝdatrevenon.

Ĉe la oksforda kolegio, kie ŝi komencis studi en la jaro 1940, festis Marjorie Boulton kun esperantistoj, kolegianoj kaj amikoj sian 90-an naskiĝdatrevenon.

Glate organizis la feston, okazintan la 22-an de majo, d-ro Geoffrey Greatrex, prezidinto de Esperanto-Asocio de Britio, kunlabore kun EAB kaj kun kolegio Somerville, kiu ne nur disponigis ĉambraron ĉe konferencejo Thatcher sed aranĝis bongustajn bufedon kaj festkukon.

Ĉeestis ne nur britaj esperantistoj sed ankaŭ Brian Moon el Luksemburgio, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kiu salutis nome de la akademio; Anna Löwenstein el Italujo; kaj Franĉjo Veuthey el Nederlando, kiu filmis la eventon por UEA.

La nuna EAB-prezidanto Paul Gubbins bonvenigis ĉeestantojn kaj skizis, anglalingve, la atingaĵojn de Majorie. Li parolis pri ŝiaj 17 volumoj verkitaj en la angla, inkluzive de tekstoj en la Anatomy-serio, ekzemple Anatomy of Poetry kaj Anatomy of Drama. Tiuj ĉi libroj, ekverkitaj en la fruaj 1950-aj jaroj, ankoraŭ rekomendatas en universitataj legaĵo-listoj. Kelkaj estos eĉ reeldonitaj de Routledge.

D-ro Gubbins plue atentigis pri la esperanta verkaro de Marjorie. Voĉleginte anglan tradukon de la poemo 'Riĉo', li diris, ke ŝi verkas ne por aliaj poetoj sed alparolas en siaj versaĵoj ordinarajn homojn.

Pro tio, li diris, ŝi estas ne nur la plej eminenta vivanta esperantisto sed ankaŭ la plej amata – ne nur pro siaj poemoj kaj dramoj sed ankaŭ pro sia vasta, tutmonda korespondado, per kiu ŝi tuŝas kaj kaptas la korojn de centoj da esperantistoj en ĉiuj mondopartoj.

Sekvis filmitaj salutmesaĝoj interalie de iama UEA-prezidanto Humphrey Tonkin, la prezidanto de la Akademio de Esperanto Christer Kiselman, Simon Davies kaj Stevens Norvell.

Poste, dialogante kun Geoffrey Greatrex, Marjorie babilis pri siaj studentaj jaroj ĉe Somerville (la manĝaĵo aĉis, sed al la kolegio ŝi ŝuldas sian mensan liberiĝon kaj kreemon), sia amikeco kun Iris Murdoch, kaj pri katoj. Voĉlegita – de Geoffrey Greatrex – esperante kaj angle estis ankaŭ la poemo 'Aliĝilo'.

Videblis ekspozicioj ne nur pri libroj de Marjorie haveblaj en la kolegia biblioteko sed ankaŭ fotoj kaj aliaj raportoj pri ŝia profesia kaj esperanta vivo.

Entute grava, memorinda kaj kortuŝa ceremonio por la plej eminenta, plej amata esperantisto en la mondo – fakto substrekata kelkajn semajnojn poste dum la Universala Kongreso en Bonaero, kiam fondaĵo Grabowski atribuis al ŝi premion 'kiel rekonon pro [ŝ]ia tuta vivoverko, kiu inkluzivas multajn pintajn verkojn de la Esperanto-literaturo.'

Fondaĵo Grabowski estas kreita antaŭ 30 jaroj per donaco de la pola-venezuela esperantisto Adamo Goralski por subteni Esperantan kulturon, precipe por originala kaj tradukita beletro.


Bildo

D-inoj Kate Hall kaj Marjorie Boulton atente aŭskultas la filmitajn salutmesaĝojn.

Bildo

Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, transdonas datrevenan salutmesaĝon nome la akademio al unu el ties plej longdaŭraj membroj.

Bildo

D-ro Geoffrey Greatrex, kiu organizis la feston, transdonas al Marjorie ekzempleron de la angla/esperanta antologio Star in a Night Sky, kiu enhavas kvin erojn ŝiajn.

Bildo

Martyn McClelland kaj John Wells ĝuas la anekdotojn de Marjorie.

Bildo

Marjorie amuzas ĉeestantojn per anekdotoj pri siaj studentaj jaroj ĉe Somerville – pri severa kaj timata lekciistino, kiu insistis pri plej altaj niveloj, kaj pri kato, kiu saltus sur la manĝotablon de tiama kolegiestrino.

Bildo

La estrino de Somerville, d-ino Alice Prochaska, konversacias kun Marjorie pri la historio de la kolegio.

Bildo

Profesoro John Wells transdonas siajn bondezirojn al Marjorie.

Bildo

Marjorie estingas la kandelojn sur la festkuko, kiu perfekte finis perfektan ceremonion.

Bildo

Ĉeestis la datrevenan feston de Marjorie Boulton esperantistoj el diversaj partoj de Anglujo kaj el eksterlando.

Bildo

Du membroj de la Akademio de Esperanto cerbumas, ŝajne, pri tikla lingva punkto: Marjorie Boulton estas unu el la plej longdaŭraj membroj de la akademio kaj Brian Moon ties vicprezidanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>