Rekte al la artikolo

Malsubkatiĝo

<<  [977]  >>

Simon Davies

Per filmita deklamo de ĉi tiu poemeto Simon Davies salutis Marjorie Boulton okaze de ŝia 90-jariĝa festo en Oksfordo.

Bildo

Nebulis vespere en jar' okdek-naŭa.
Mi vagis – flavbeka studento, serĉanto –
Oksfordo-distrikte kaj jen! Pluvmalgraŭa,
La voĉo transstrata de vi: 'Esperanto?'

Semajna kunven', amikaro sursofa
En domo kun lingvostudej' subtegmente.
Mi dankis, lanĉita al mond' zamenhofa;
Entuziasmiĝis mi lingvostudente.

Mi iam ne povis (ĉar kato ronronis
komforte sur miaj genuoj) navigi
Por frandi la refreŝigaĵojn. Proponis
Mi jene: 'Mi devos nun malsubkatiĝi.'

Post jaroj, ĉe brita kongreso, prelege
Vi tion menciis en klera pritrakto:
Hazarda ŝercet' vivis plu, sen forgeso.
Vi min feliĉigis per memorekzakto.

Okaze de tiu ĉi jara naŭdeko,
Gratulon kaj dankon! Ni laŭdu estime
al Marjorie Boulton – kun bleka substreko:
Malsubkatiĝinte, miaŭu senlime!

Bildo

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>