Rekte al la artikolo

Shallowford printempe… kaj somere

<<  [977]  >>

Bildo

En la grupo de Malcolm Jones avide lernas Kash Bhayani, Viv O'Dunne kaj Fuchsia Arnold.

(Pli granda bildo)

Ĉu reformi la ortografion de la angla lingvo; ĉu UEA faligu sian politikan neŭtralecon kaj malpermesi kongresojn en landoj agresemaj aŭ kie oni diskriminacias ekzemple kontraŭ virinoj aŭ samseksemuloj; kion oni povas fari por vivi pli ekologie?

Jen tri el la temoj pritraktitaj de tiel nomataj 'drondanoj' – do anoj de la diskut-rondoj – kiuj kunvenis komence de marto en la vilaĝo Shallowford en Staffordshire.

Bildo

Pri unu el la drondo-temoj koncentriĝas Michael Sims, Clare Hunter, Joyce Bunting kaj Sally Phillips.

(Pli granda bildo)

Drondestris Tim Owen kaj Ed Robertson, kaj vigle diskutis deko da esperantistoj. Samtempe, tamen en aparta ĉambro, diskutis esperantan gramatikon anoj de alia grupo gvidata – kaj konversaciigata – de Malcolm Jones.

Jen la unua lingva seminario de la jaro okazigita de Esperanto-Asocio de Britio en Shallowford: agrabla kampara loko, kie interrompas la studadon nur la klukado de kokinoj serĉantaj vermojn kaj aliajn insektojn en la ĝardenoj. Ho, jes, kaj la preterpasantaj trajnoj. Sed nur fervojemuloj ilin rimarkas …

Nepre vizitu venontan printempon. Vi ne bedaŭros.


Bildo

Michael Heary kaj Joyce Bunting atakas skriban ekzercon en la grupo de Paul Gubbins.

(Pli granda bildo)

Denove renkontiĝis esperantistoj en Shallowford, ĉi-fojon en aŭgusto okaze de la tradicia somera festivalo, dek-kvino da esperantistoj. Ili dividiĝis en du grupoj: progresanta, gvidata de Jack Warren, kaj progresinta, gvidata de Paul Gubbins. Tamen eblis migri inter la du, kiel 'antoj' kaj 'intoj' malkovris dum la semajno.

Plej ĝoja novaĵo, krom tio, ke ĉeestis pluraj novaj vizaĝoj (ĉiam bonvenaj), estis la fakto, ke la kursaro plenplenis – malgraŭ tio, ke ĝis la komenco de majo nur unu-du partoprenontoj sin anoncis.

Eblis dum la semajno ekskursi al la sidejo de Esperanto-Asocio en Barla- stono, kie kursanoj kaptis la okazon por aĉeti librojn kaj aliajn esperantaĵojn.

Bildo

John Tierney, Sheila Henderson kaj Sam Bull koncentriĝas dum unu el la sesioj de Jack Warren.

(Pli granda bildo)

Aparte ŝatataj dum la kvintaga/ kvarnokta restado en Shallowford estis la ludosesio, kiam progresantoj pligrand- igis sian vortostokon per skrablo kaj progresintoj testis siajn sciojn pri esper- anta kulturo – kaj la distra vespero, kiam la ĉefa salono ne montriĝis sufiĉe granda por unu el la eroj kaj necesis okupi la aŭtoparkumejon.

Kiel kutime, la stabanoj ĉe Shallow- ford bone regalis la esperantistojn kaj eĉ aparte tondis la herbon en la labirinto, por ke oni ĝin esploru (kune kun la diversaj lagetoj en la naturprotektejo malantaŭ la domo).

Antaŭnelonge, pro la fermo de Wedgwood Memorial College (dum duonjarcento la 'hejmo' de la somera kursaro), oni timis pro la estonteco de la kursaro.

Ŝajnas tamen, ke la somera festivalo travivis la perdon de la kolegio kaj ankoraŭ ludas kernan rolon en la form- ado de britaj esperantistoj.


Bildo

Jeanna Roberts, Joan Butler, Sheila Henderson.

Bildo

Meze dekstre, penseme dum kafpaŭzo: Joyce Bunting kaj Anna Powell.

Bildo

 

Bildo

Anna Powell, Joan Butler, John Tierney, Sam Bull kaj Jeanna Roberts partoprenas la ludo-sesion, unu el la plej popularaj de la Shallowford-semajno.

Bildo

De maldekstre, starantaj: Jeanna Roberts, Joan Butler, Katerina Ven, Jack Warren, Michael Sims, Sam Bull, Michael Heary, Anna Powell, Vilĉjo Walker; sidantaj: Joyce Bunting, Sheila Henderson, Celia Mackle, Hilda Jones, Michael Tierney, Paul Gubbins.

Bildo

Dum la distra vespero Celia Mackle, Hilda Jones, Joyce Bunting kaj Michael Heary prezentis skeĉon.

Bildo

Dum intensa Esperanto-kurso necasas kafo por plifortiĝi: de maldektre Jack Warren, Anna Powell kaj Sheila Henderson.

Bildo

Sam Bull kaj Anna Powell zorge elektas siajn kartojn dum skrablo-ludado.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>