Rekte al la artikolo

Hilda Jones memoras

<<  [978]  >>

Joyce Bunting

Dum la somera festivalo pasintjara en Shallowford, Joyce Bunting parolis kun Hilda Jones, kiu festis en majo 2014 sian 90-an naskiĝdatrevenon. Poste Joyce distilis la konversacion, kvazaŭ rekte el la buŝo de Hilda. Jen la rezulto.

Mi naskiĝis en 1924 en Stoke–on-Trent. Mi eklernis Esperanton de mia avo, kiam mi havis 16 jarojn. Esperanto-libro kuŝis sur lia tablo kaj mi enrigardis. Mi studis la francan, la latinan kaj iomete la germanan en la lernejo, do rekonis plurajn vortojn. Mia avo [kiu cetere iam renkontis Zamenhof – Red.] klarigis simplan gramatikon, kaj mi plu lernis per koresponda kurso.

Bildo

Hilda admiras foto-ekspozicion ĉe la 50-a datreveno de la somerlernejo en 2010

(Pli granda bildo)

Mia unua laboro estis dum la milito kiel oficistino ĉe la ne plu ekzistanta stacidomo en Newcastle-under-Lyme. Sed mi ĉiam revis esti instruisto. Post la milito, la registaro bezonis instruistojn, kaj proponis financan subvencion por kandidatoj, kiuj daŭrigos sian edukadon por fariĝi instruistoj.

Do, mi, 22-jaraĝa, studis dum tri jaroj ĉe Dudley-kolegio. Mia patrino kaj patrinaj geavoj tre ĝojis kaj subtenis min. Ili opiniis, ke edukado por ĉiuj estas grava afero.

La plej proksima Esperanto-klubo al Dudley estis en Birming­ham. Mi vizitis, kaj vidis tie junan viron, silenteman, iom retiriĝeman, kaj mi ŝatis lian aspekton. Eble li estos taŭga edzo? Iom poste, mi ĉeestis britan kongreson en Bristol kun mia avo, kie denove mi vidis la junan viron, Bernard, kiu estis sola. Mi parolis kun li ofte dum la kongreso, kaj post kvar monatoj ni gefianĉiĝis. Dum 55 jaroj ni estis geedzoj.

Sendube la plej bona kongreso en mia vivo okazis ĉe Stoke-on-Trent en 1963. Horace Barks estis tiutempe ĉefmagistrato (angle: alderman) en la konsilantaro de Stoke-on-Trent. Li estis vigla esperantisto, kaj ekhavis la brilan ideon inviti la Internacian Fervojistan Esperanto-Federacion (IFEF) al Stoke. Horace mem estis fervojisto dum 50 jaroj.

Stoke-on-Trent ne estas turista urbo, do mankis loĝlokoj por 300 homoj. Horace devis trovi privatajn loĝejojn. Bernard kaj mi tiutempe loĝis en Stone (urbeto iom sude de Stoke). Mi petis najbarojn gastigi. Horace aranĝis kun la aŭtobusa kompanio senpagajn vojaĝojn ĉiutage inter Stone kaj Stoke.

Mi ofte parolas pri Horace Barks, ĉar li estis grava propagandisto por Esperanto kaj multe influis la lokan konsilant­aron. Oni nomis lin “Mr Esperanto”. Li estis magistrato en Stoke-on-Trent dum 44 jaroj, kaj lordurbestro en 1951–52. Tio okazis, antaŭ ol li fariĝis serioza esperantisto – eble li estis tiam lernanto, ĉar li estis meminstruita.

Pro li, en 1964, nova trinkejo en la kvartalo Smallthorne ricevis la nomon _The Green Star – esperant­lingve La Verda Stelo. Horace volis nomi ĝin The Esperantist, sed la bierfarejo, la posedantoj, ne akceptis. “The Green Star estas pli tradicia,” oni deklaris, “simile al White LionBlack Bull.”

Horace ege fanfaronis pri la nova trinkejo: “Homoj venos de la tuta mondo por trinki ĉe la Verda Stelo – el Usono, el Aŭstralio.” Danke al li, The Green Star staras sur Esperanto Way kaj proksime situas Zamenhof Grove.

Bildo

Hilda fotita kun Arnold Pitt en Barlastono en 2010

(Pli granda bildo)

Dum somerlernejoj en Barlastono, studantoj kutime vizitis la Verdan Stelon. Ili portis florkronon por ornami la ĉizitan stelon ekster la trinkejo, kaj eniris por tosti. Dum la vivo de Horace Barks, li ĉiam invitis al la ceremonio la lordurbestron, raportistojn kaj fotistojn de lokaj ĵurnaloj, kaj bone reklamis.

Mi klarigos pri la komenco de la somerlernejoj. La konsilantaro de Stoke-on-Trent rezoluciis, ke Esperanto estu instruata en ĉiuj lernejoj en la urbo. Jam ĉe la lernejo de Queensberry Road, Jack Bagguley kaj Ken Dean instruis Esperanton kun aprobo de la ĉefo. Tamen, por tiu projekto, mankis instruistoj pri Esperanto. Do, en aŭgusto 1960, Horace Barks starigis kurson ĉe Wedgwood Memorial College por lernigi instruistojn, kiun gvidos interalie Marjorie Boulton.

Tamen, la instruistoj malvolis partopreni, kaj Horace sukcese persvadis nur du. La Esperanto-klubo, inkluzive de mi, aliĝis por subteni la kurson. Postan someron, Horace plenigis lokajn ĵurnalojn kaj Esperanto-gazetojn per reklamoj por la somerlernejo. Esperantistoj venis de la tuta lando, kaj de eksterlando, kaj de tiam ĝi estis tre sukcesa.

Mia edzo kaj mi estis fruaj membroj de la loka Esperanto-klubo. Bernard ĉeestis kunvenon en 1958 pri projekto fondi Esperanto-klubon. Li raportis al mi pri vigla prelego de Horace Barks kaj pri entuziasma respondo de 40 homoj. La sekvan semajnon estis mia vico (pro prizorgado de bebo) sed ĉeestis nur ok homoj. Tamen, la klubo estis fondita kun Horace, kompreneble, kiel prezidanto de la nova Nord-Stafordŝira Esperanto-klubo.

Iam en la 1960-aj jaroj, Horace persvadis la konsilantaron komisii skulptitan buston de Zamenhof fare de Barbara Tribe, lernanto de Barbara Hepworth. La klubo diskutis, kie starigi la skulptaĵon. Certe ne en la aŭtoparkumejo de la Verda Stelo – kiel Horace deziris – ĉar baldaŭ ĝi estus detruita de junaj huliganoj. Do ĝi trovis lokon en la urba biblioteko. Ĝi nun kuŝas kaŝita en kelo sub la urba muzeo de Stoke.

Mi partoprenis en somerlernejo (nun somera festivalo) dum multaj jaroj pro bonkora ŝoforado de amikino Celia Mackle. En 2010, mi havis la ideon pruntopreni la buston de Zamenhof de la muzeo por la duonjarcenta datreveno de la somerlernejoj. Eble nur mi sciis, ke ĝi ankoraŭ ekzistas.

Bildo

Marjorie Boulton kun la Zamenhof-busto de Barbara Tribe en 2010

(Pli granda bildo)

Post tikla traktado oni liveris ĝin al Barlastono. Ĝi staris dum semajno en la festoĉambro ĉe Wedgwood Memorial College, kvazaŭ honora gasto. D-ino Marjorie Boulton kaj mi estis la solaj personoj ĉe la 50-jara datreveno, kiuj ĉeestis la unuan somerlernejon en 1960.

Mi naskiĝis kaj longe vivis en urbo, sed ĉiam sopiris pri la kamparo. Mia nuna domo situas je la rando de vilaĝo Croxton, kaj ĉiutage mi vidas ĉirkaŭe la belan stafordŝiran kamparon. Mi ege amas mian ĝardenon, tamen post rompo de kokso antaŭ 11 jaroj mi malfacile promenas.

Mi estas iom maltolerema, aparte pri malŝparado en riĉaj landoj. Spite de tio, mi vivas kontente je la aĝo de 90 jaroj. Bonkoraj homoj helpas kaj ŝoforas min, eĉ al la somera festivalo en la nova kunvenejo ĉe Shallowford House. Mi estas danka.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>