Rekte al la artikolo

De malsupre supren

<<  [978]  >>

Paul Gubbins

Kalle Kniivilä. Homoj de Putin – La silenta plimulto de Rusio. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. 188 paĝoj. ISBN 9789077 068522.

Bildo

Amaskomunikiloj pritraktas Ruslandon, kaj ankaŭ ĝenerale aliajn landojn, de supre malsupren. Alivorte, ili informas pri prezidantoj, pri registaraj decidoj, kaj malofte pri la popoloj mem – krom se temas pri katastrofoj, ĉu naturaj, ĉu homaj. Popolo suferanta, ekzemple pro malsato, malsano, aŭ pro konflikto, milito, nutras filmkameraojn kaj novaĵ-elsendojn kiel ujo/io-disputo esperantistojn. Do eĉ en epoko de tujfilmado, tujraportado, malmultas informoj pri ordinaruloj.

Jen la atuto de la libro de la esperanta ĵurnalisto finna kaj interalie fakulo pri Ruslando Kalle Kniivilä. Li pritraktas aferojn de malsupre supren kaj, per intervjuoj kun ordinaraj rusoj, respondas fundan demandon, kial la popolo subtenas Putin – ulon pentratan de okcidentaj amaskomunikiloj kutime kiel ogron.

Eblas resumi tiel la respondon: antaŭ Putin, ĉio kolapsis (ekonomio, salajroj, labor-ebloj, ktp); post Putin, ĉio boniĝis kaj, super ĉio, stabiliĝis. Jen unu el la intervjuatoj: “… Irina donis al Putin la meriton pri ĉio bona, kio okazis en Rusio post la disfalo de Sovetio … la perestrojko de Gorbaĉov kaj la jardeko de Jelcin ĉe la potenco iĝis kunplektita periodo de malordo …” (p. 96).

Tamen jen la vunda punkto de la libro. Efektive temas pri unusola demando kun unusola respondo. Honeste, meze de la libro, mi ekenuis: mi jam legis demandon kaj respondon, demandon kaj res­pondon, kaj kredis – eble erare, sed posta pluklegado fortigis mian impreson – ke malestis io nova por lerni, por surprizi. Mi emas do diri, ke la libro tro longas: ne necesas tiom da intervjuoj, tiom da vizitoj ĉe tiom da familioj, por respondi la bazan demandon.

Domaĝe, ĉar la libro estas modele verkita, en flua, facile digestebla lingvo (kaj por helpi gluti la enhavon la ĉapitroj ĝenerale mallongas). Estus pluso, mi kredas, ornami la libron per fotoj: ekzemple por kompari sovet-epokajn aparta­mentojn kun nunaj – eĉ por vidi la vizaĝojn de intervjuatoj.

Malgraŭ longeco, mi rekomendas la libron. Ĝi prezentas freŝan, nekutiman bildon pri ordinaraj homoj – homoj ofte neglektataj en raportoj amas­komunikilaj – loĝantaj en granda, grava kaj de pluraj vidpunktoj enigma lando.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>