Rekte al la artikolo

Insekto tute ĉarma

<<  [978]  >>

Joyce Bunting

Forfikuloj dumnokte manĝas, kaj ĉe sunleviĝo kaŝas sin en mallumaj lokoj. Tio ne inkluzivas vian orelon, laŭ folklora rakonto. Ili vere ne volas enrampi kaj bori truon en vian cerbon por demeti ovojn. Tio estas tuta sensencaĵo. Tamen en multaj eŭropaj lingvoj oni krom­nomas forfikulon “orelborilo”, aŭ io simila.

Kial, do, oni dezirus kapti forfikulojn? Nu, maĉante, ili truigas petalojn, kiuj malbeligas florojn por vendi aŭ ekspozicii. Ili difektas foje ankaŭ komercajn rikoltojn.

Bildo

Se vi provos teni forfikulon en via pugno, ĝi baldaŭ eskapos. La korpo estas plata kaj polurita, kiu permesas al ĝi kunpremi sin inter viaj fingroj kaj fali al la grundo. Ĝi ne provos forflugi. Forfikulo ja havas delikatajn flugilojn, sed ili estas malfacile refaldeblaj post flugo – kvazaŭ komplika ombrelo, kiu rifuzas reiri en kovrilon – do ili ne ĝenas sin per malfaldiĝo.

Se unu el tiuj insektoj subite falus el florbukedo, aŭ ekaperus en laktuko, vi verŝajne ne restus sufiĉe trankvila por ekzameni la etulon. Se vi farus, vi rimarkus, ke ĝi posedas kapon, kun okuloj, mandibloj kaj longaj flekseblaj antenoj, mezan parton (torakon), de kiu kreskas ses kruroj, kaj vostan parton (abdomenon), al kiu estas fiksitaj du pinĉiloj.

Pinĉiloj de la virforfikulo estas kurbitaj kaj ilin ĝi uzas por lukti kun aliaj viraj samspecianoj. Tiuj de la ino estas rektaj.

Ambaŭ uzas ilin por kapti predojn kaj por faldi la flugilojn. La flugilojn vi ne rimarkos, ĉar ili estas nete falditaj sub malmolaj kovriloj, kio rezultas en flulinia korpo.

Forfikuloj estas iagrade utilaj en ĝardenoj kaj kampoj. Ili manĝas multajn afidojn, insektovojn kaj araneojn, kaj putriĝ­antajn best- kaj plant-restaĵojn.

Ili pariĝas en aŭtuno. Ili restas kune dum la malvarmaj monatoj en kaveto sub la grundo aŭ sub falintaj folioj aŭ sub arboŝelo. Fru­printempe, la femalo forigas la masklon kaj demetas siajn ovojn. Tiujn ŝi prizorgos, ilin daŭre turnante kaj purigante kontraŭ ŝimo. Ŝi helpas ankaŭ dum elkoviĝo. Tio estas nekutima konduto inter ne-sociaj insektoj.

El la ovoj elrampas palaj etetaj kopioj de la patrino – nimfoj – kiuj kaŝas sin sub la patrino. Unue ili voras propran ovoŝelon, poste nutraĵon resputitan de la patrino. Nimfoj devus perdi sian haŭton de tempo al tempo por pligrandiĝi. La patrino prizorgas ilin ĝis la dua haŭtoŝanĝo en julio. Post kvin aŭ ses haŭtŝanĝiĝoj la forfikuloj estas maturaj.

Spite de sia feroca aspekto, forfikuloj estas tute sendanĝeraj – ili povas nur pinĉeti. Ili estas tre puraj kaj nur hazarde eniras domojn. Malsanon ili transdonas nek al homo nek al besto. Sed tiu, kiu trovas forfikulo-neston, eble konfuzas kun blatoj. Ja ekzistas ligo inter la du specioj, kiu tamen datumas de la erao, antaŭ ol dinosaŭroj vagis sur la tero.

Mi taksas forfikulojn tute ĉarmaj!

Bildo

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>