Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [979]  >>

Paul Gubbins

Kio povas …

En la lasta numero de La Brita Esperantisto mi menciis, ke la estraro de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) konsideras, pro ĝenerale malalta partoprenado en naciaj kongresoj, ĉu nuligi semajnfinan eventon tian kaj ĝin anstataŭigi per ekzemple duontaga jarkunsido/prelego. Mi petis, ke legantoj prikomentu.

Mi ricevis dek komunikaĵojn, kaj interretajn kaj poŝtajn. Kelkaj respondintoj diris, ke ili ne plu ĉeestas pro malsano aŭ maljuniĝo, sed ĝenerale subtenas la nocion de ĉiujara kongreso. Aliaj kontraŭis: “Mia opinio estas, ke nacia kongreso de internacia lingvo estas preskaŭ sencela.”

Aliaj tamen apogis: “… kiam plejparto de lokaj organizaĵoj ne plu havas regulajn kunvenojn, la landa kongreso restis la plej grava evento, kiu kunligas person­kontakte esperantistojn de la lando kaj tenas ilin ligitaj kun la movado. Anstataŭigo de la kongreso per unutaga formala laborkunveno de la asocio estus tre danĝera risko, puŝanta la asocion al la direkto de elmortado.”

Aŭdiĝis aliaj voĉoj: “… mi preferus partopreni eksterlandan kongreson, kie oni vere bezonas uzi Esperanton, ol renkontiĝi kun samideanoj, kun kiuj mi pli bone povus komuniki per la angla, ĉar multaj el ili, parolinte iomete en Esperanto, krokodilas.” Ho, ve. Kara … ĉu lastatempe vi ĉeestis francan aŭ italan kongreson? Kontraste, la niaj malkrokodile modelas.

Kiam tamen leviĝis la demando dum la ĉi-printempa brita kongreso en Brajtono, ĉiuj forte argumentis, ke nepras teni vivaj enlandajn kongresojn, eĉ se eblas allogi – spite al heroaj klopodoj de Viv O’Dunne kaj Tim Owen, kaj aliaj, elekti elstarajn kongresejojn en interesaj urboj kontraŭ relative malaltaj prezoj – nur kvindekon da homoj.

Do, almenaŭ provizore, restos la enlandaj kongresoj, kun prelegoj, distraĵoj, diskut- kaj komencanto-rondoj, libroservo, ktp. Mi substrekas tamen “provizore”. Se membroj decidas, pro sia foresto, ke kongresoj ŝajne ja superfluas, nepros remalfermi la demandon. La asocio ne povas daŭre tiel perdi monon – kaj dediĉi horojn da homfortoj al afero kredeble pli kaj pli kroma, kiam restas amaso da aliaj, eventuale pli urĝaj farendaĵoj.

Pretendoj pri la valoro de Esperanto kredeble neniam ĉesos. Jen mi, naivulo, opiniante, ke oni ne plu serioze proponas, ke inter la virtoj de nia lingvo listiĝas la eblo ĉesigi militojn. Se homoj de malamikaj nacioj povus rekte alparoli unu la alian – tiel la argumento – do ili pli bone interkompreniĝus kaj ne volus interbatali. Ĉarma revo … sed ĝuste tia: revo.

Tamen en la junia numero de la UEA-revuo Esperanto mi legas eĉ pli sensaciajn (kaj sensencajn) pretendojn. En raporto pri la tria tutmonda kolokvo pri la instruado de Esperanto, okazinta mezmaje en Svislando, mi notis, ke unu el la prelegintoj “skizis, ke Esperanto povus ludi rolon en … ok celoj” (p. 141). Esperanto povus do interalie “elradikigi ekster­ordinaran malriĉecon kaj malsaton … redukti la nombron de infanaj mortoj … kontraŭbatali HIV/aidoson, malarion kaj aliajn malsanojn.”

Verdire mi devis min pinĉi por certigi, ke mi ne sonĝas, kaj kontroli la kalendaron, por vidi, ĉu temas pri aprila ŝerco. Efektive ne. Tamen ĉu ridi, ĉu plori, mi ne sciis. Nu, klare, mi ne ĉeestis la prelegon por aŭdi la argumentojn. Mi povas nur konjekti, eble erare, ke tiel la rezonado: se patrinoj, ekzemple, scipovus Esperanton, ili povus ricevi konsilojn en la internacia lingvo, kiel pli sekure naski bebojn; simile tiuj elmetataj al aidoso aŭ malario.

Sed, pardonu min, “povus-oj” tiaj ridindigas Esperanton. Se mi anoncus al mia najbarino, flegistino, ke Esperanto povus redukti la nombron de infanaj mortoj, ŝi taksus min eĉ pli freneza, ol ŝi min nun kredas. Aŭ la Esperanto-panaceon proponu al via kuracisto, dum via venonta vizito. Facile imageblas la reago.

Krome notindas en la kolokvo-raporto, samkolumne, du aliaj povus-oj, elbuŝigitaj de aliaj fanta­ziuloj, pardonu denove, kutime seriozaj esperantistoj: iu parolis pri la superrego de la angla kaj prezentis “pensojn, kiujn rolojn Esperanto povus ludi en la [eŭropa] komunumo”; alia prelegis pri la rolo, “kiun Esperanto povus havi kiel lingvolanĉilo”.

Gravas povus-oj. Sen povus-oj, nenia progreso. Tamen ili estu realigeblaj. Mi kredas, ke jam de tro longe ni esperantistoj prezentis povus-ojn kiel povas-ojn, do revojn kiel realojn. Nepras maturiĝi, honeste kaj realisme alfronti eblojn, ne bobelojn, kaj super ĉio rezigni pri kapricoj kolokve aŭ science vestitaj.

Ke Esperanto povus redukti la nombron de infanaj mortoj … aŭ jes, analoge, se spac-inĝenieroj uzus la lingvon, ĝi povus ebligi al ni atingi Marson, se bankistoj ĝin adoptus, ili povus nin eĉ pli efike ekspluati … nu, bonvole ne ridigu min. Kaj ne tiel ridindigu Esperanton per stultaj, fantaziaj pretendoj.

Fine …

Fine, se vi estos en Liverpolo la 22-an de oktobro, nepre direktu viajn paŝojn al la universitato. D-rino Angela Tellier prelegos tie pri la esperanta pionoro W. E. Collinson, kiu profesoris pri la germana en la Liverpola universitato.

La titolo de la prelego, kiu komenciĝos je la 16-a horo (verŝajne en la universitata biblioteko) estos: “W. E. Collinson: German, Esperanto and Inter­linguistics at the University of Liverpool”.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>