Kiu estas fraponta la kapon de Joan Butler (dekstre en la foto)? Karte puzli kun Liz Tuckwell kaj Andrea Schmidt ne meritas traktadon tian!
Imagu, ke vi veturas tien, kie Esperanto estas la kutima ĉiutaga lingvo, kie dum la manĝohoroj eblas akiri novajn vortojn, kaj kie la simpatiaj, indiĝenaj esperantistoj volonte vin helpas pri sia lingvo.
Tiel estas en Shallowford ĉe la somera festivalo, aŭ somerlernejo, de EAB.
Ripozantaj en la ĝardeno ĉe Shallowford House estas, de maldekstre, Joan Butler, Andrea Schmidt, Liz Tuckwell, Joyce Bunting kaj Jack Warren.
Funkcias du grupoj dum la ĉiutagaj sesioj: unu por lerni la lingvon, celanta tiujn, kiuj ekpaŝas, uzante ĉi tiun fascinan lingvon (gvidis Jack Warren); la alia, celanta pli spertajn studantojn, esploras esperantajn literaturon kaj kulturon per nuntempaj kaj historiaj studmaterialoj (gvidis Paul Gubbins).
Kuniĝas dum manĝohoroj la du grupoj, kaj ankaŭ por kune viziti la librejon kaj bibliotekon de EAB en Barlastono, kaj por sin distri.
Ĉi-jaron malmultnombris la partoprenantoj; ni tamen bone amuziĝis kaj profitis de la ĉeesto de gasto el neangleparolanta lando.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.