Rekte al la artikolo

En Brajtono la ĝusta tono

<<  [979]  >>

Mikaelo Sims

Partoprenis la ĉi-jaran EAB-kongreson en Brajtono 59 homoj ne nur el enlando sed ankaŭ el eksterlando. Kreskis la partopren–antaro kompare kun la pasintjara kongreso en Sheffield. Ĉar mi mem loĝas sufiĉe proksime, en Krojdono, mi elektis pendol­veturi tri fojojn per vagonaro kaj evitis la bezonon mendi hotelon.

La programo estis interesa kaj vigla. Vendredon nia prezidanto Paul Gubbins bonvenigis nin kaj parolis pri siaj impresoj pri la Universala Kongreso de 1989 okazinta en Brajtono kaj pri la forpasinta urba esperantistino Karolina Gilmore. Sekvis bufedo.

Tri fojojn prelegis la invitita eksterlanda gasto, nome la poeto Jorge Camacho (fotita dekstre), el Hispanujo. Li parolis pri Esperanto-poezio kaj voĉlegis poemojn el siaj propraj libroj. Li menciis interalie, ke plaĉas al li verse eksperimenti. Ekzemple li preferas hajkon ne el la tradiciaj kvin, sep kaj kvin silaboj sed el sep, kvin kaj sep. Ankaŭ pri interpretado kaj pri la “senco” okupiĝi pri Esperanto en la 21-a jarcento li prelegis.

Bildo

Ian Carter kaj Tim Morley

(Pli granda bildo)

Samtage, dum Julia Hédoux varbis por la ĉi-jara universala kongreso en Lillo, Paul Gubbins gvidis sesion pri kiel verki por loka ĵurnalo. Posttagmeze varbis Tim Morley por Somera Esperanto-Studado dum, paralele, Ian Carter okazigis sesion por komencantoj. Jack Warren aranĝis ankaŭ duhoran muziko-sesion, kiun partoprenis ses interesatoj kun diversaj instrumentoj. Finiĝis la tago per prelego de Tim Owen pri la genezo de la nova EAB-emblemo kaj, vespere, per komedia kvizo gvidata de Rolf Fantom. Heroe partoprenis Tim Morley, Ian Carter, Ed Robertson kaj Jorge Camacho, kiuj ekzemple devis rakonti, por ke la aliaj divenu, ĉu veras aŭ malveras la priraportitaj okazintaĵoj. Aŭdiĝis multe da frenezaĵoj.

Bildo

Jack Warren kaj Miland Joshi

(Pli granda bildo)

Dimanĉon okazis la jarkunsido de EAB. Reelektitaj al la administra komitato estis Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Clare Hunter, Tim Owen kaj Ed Robertson, al kiuj unuafoje aliĝis Ian Carter kaj Paul Dennett. Diskutata estis la demando pri la valoro estontece okazigi jarkongresojn. Mi akiris la impreson, ke la plimulto de ĉeestantaj membroj subtenas la ideon pri kongresoj. Tamen restas la problemo, ke mankas volontuloj pretaj helpi plani renkontiĝojn tiajn. Finiĝis la kongreso en urba restoracio, kiam dudeko da esperantistoj kunmanĝis en amika etoso.

Resume, la evento tre sukcesis. Mi forte esperas, ke okazos kongreso denove en 2016 [jes, en Liverpolo, 18–20 de marto, tuj post tri-taga Buchanan-seminario ĉe la universitato – Red.] kun eĉ pli da partoprenantoj.

Bildo

Lenio Marobin kaj Graham Blakey

Bildo

Russ Jenkins, Ed Robertson kaj Mikeo Seaton

Bildo

Philippe de Vos kaj Kevin Bourne

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>