Rekte al la artikolo

Kvin tagoj da Esperanto en Liverpolo

<<  [979]  >>

Angela Tellier

Tuj antaŭ la Brita Esperanto-Kongreso en Liverpolo (18-a ĝis 20-a de marto 2016) okazos la John Buchanan Masterclass (16-a ĝis 18-a de marto) ĉe la Universitato de Liverpolo. Do entute kvin tagoj da Esperanto: seminarioj kaj prelegoj pri aspektoj de Esperanto (kulturo, lingvo, literaturo) plus lingvo-instruado … kaj ĉio ĉi en urbo, en kiu abundas interalie altrangaj muzeoj kaj galerioj.

Ne necesas ĉeesti dum ĉiuj kvin tagoj (sed ni esperas, ke oni kaptos la okazon por mergiĝi en esperanta medio), ĉar la seminarioj kaj la kongreso estas sendepende organizataj.

La majstroklaso estas intensiva studseminario, kiu celas ne nur esperantistojn sed ankaŭ ne-esperantistojn, ekz. universitatajn studentojn kaj membrojn de la publiko, kiuj volas lerni iom pri Esperanto. Okazos tri tiel nomataj “fadenoj” aŭ ĉeftemoj, kaj parto­prenantoj en la Buchanan-evento povas, se ili volas, pendoli inter ĉiuj tri.

Jenas la fadenoj:

1. Esperanto-kulturo: por spertaj esperantistoj, ekzemple legantoj de La Brita Esperantisto. Gvidos po kvar sesiojn pri esperantaj vivo kaj kulturo profesoroj Duncan Charters kaj Renato Corsetti. La temaro inkluzivos tradukadon, instruadon kaj edukadon, lingvaĵon kaj la tiklan problemon: kio ja estas Esperanto-kulturo? La sesioj celas diskutigi, kunlaborigi kaj kunpensigi partoprenantojn.

2. Lingvo-lernado: ĉefe por komencantoj kaj post-komencantoj. Ĝin gvidos Anna Löwenstein, membro de la Akademio de Esperanto kaj aŭtoro de la romanoj La ŝtona urbo kaj Morto de artisto. Partoprenantoj studos kaj praktikos bazajn elementojn de Esperanto.

3. Esperanta literaturo: celataj estas esence anglalingvanoj (sed esperantistoj estos bonvenaj). Pere de la angla lingvo, d-ro Paul Gubbins prezentos kaj diskutigos tradukitajn specimenajn tekstojn el sia dulingva antologio Star in a Night Sky. Komplemente, profesoro Wim Jansen instruos kvar-sesian kurson pri gramatiko, pritraktante aspektojn de Esperanto surbaze de ekzemploj el tekstoj uzataj en la literaturaj seminarioj.

Aldone, kaj aparte por studentoj de la hispana ĉe la liverpola universitato (sed ne nur) profesoro Charters prelegos en la angla pri hispana literaturo kaj vivo: “Issues in translation: Cervantes and Lorca in English and Esperanto” kaj “How Catalan Esperantists kept Catalan literature alive outside Spain in the post–Civil War period”.

Resume, la majstroklaso estas ducela: prezenti niajn lingvon kaj kulturon en racia, sencohava, interesa kaj alloga maniero al la ekstera publiko, kaj ebligi al spertaj Esperanto-parolantoj plibonigi lingvosciojn kaj plivastigi kulturajn horizontojn. Venu, diskutu kaj disputu!

Pliaj informoj pri la majstroklaso troveblas ĉe la retejo espinfo.org/masterclass-liverpool. Pri la kongreso aperos informoj kaj en Update kaj ĉe la retejo de Esperanto-Asocio de Britio. Interesatoj havantaj malpli ol 26 jaroj povas sin turni al la fonduso Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF) kaj informiĝi pri financa subteno.


En 1930 d-ro John Buchanan testamentis £4000 al la Universitato de Liverpolo, kiu ebligis starigi fonduson por disvastigi kaj instrui Esperanton. En 2014 la universitato, kunlabore kun EAB, daŭrigis la 85-jaran – sed ne seninterrompan – tradicion kaj okazigis la unuan tritagan majstroklason ĉe la universitata konferencejo Foresight Centre. Surbaze de la seminarioj en 2014 kaj en 2016 estas preparata universitat-nivela kurslibro pri Esperanto.

La brita kongreso okazos ĉe alia konferencejo en Liverpolo, simila al tiuj en Ŝefildo kaj Brajtono: The Gateway Conference Centre. Programo kaj pliaj informoj aperos en Update kaj ĉe la EAB-retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>