Rekte al la artikolo

Kuratore en Barlastono

<<  [979]  >>

Bildo

EAB-kuratoroj en Barlastono: de maldekstre Edmund Grimley Evans, Tim Owen, Ed Robertson, Paul Dennett, Clare Hunter, Ian Carter kaj Paul Gubbins kun, inter Paul Dennett kaj Clare, EAB-administranto Viv O’Dunne.

(Pli granda bildo)

Kunsidis ĉe Biblioteko Butler en Barlastono unu semajnon post la brajtona kongreso membroj de la administra komitato de Esperanto-Asocio de Britio. Bonvenigitaj al la dutaga kunsido estas nove alelektitaj membroj Paul Dennett kaj Ian Carter. Diskutis komitatanoj novan EAB-retejon, ĝisdatigatajn kaj ĝisdatigotajn kursojn kaj ekzamenojn, la bibliotekon, kaj venontajn kongresojn.

Ili aŭdis per skajpo raporton de Angela Tellier pri ŝiaj esplor-projektoj, kaj aplaŭdis aparte ŝian iniciaton aperigi libreton pri la vivo de notindaj britaj esperantistoj kaj iliaj kontribuaĵoj al Esperanto. La libro sekvu la formaton de la jam publikigita kaj modela historio pri la brita Esperanto-mecenato John Buchanan.

Kunsidinte, opiniis EAB-prezidanto Paul Gubbins pri la semajnfino: “Jen tre pozitiva laborsesio. Mi vere sentas, ke danke al entuziasmaj kaj kapablaj komitatanoj, membroj tre baldaŭ rimarkos refreŝigitan, modern­igitan asocion, kiu ekspluatas plejlastajn elektronikajn, interretajn kaj aliajn rimedojn por pli efike antaŭenigi Esperanton en nia lando. Jam parte ĝueblas la fruktoj de tiu ĉi modernigo en la formo de la lastatempe relanĉitaj publikigaĵoj de la asocio, nome La Brita Esperantisto kaj Update.”

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>