Rekte al la artikolo

Kiu kiuas … en la brita Esperanto-movado?

<<  [979]  >>

Ian Carter

Joyce Bunting parolis kun Ian Carter dum la brita kongreso en Brajtono.

JB: Gratulon pro via elekto al la administra komitato de Esperanto-Asocio de Britio. Mi legis en via propra retejo, ke vi lernis Esperanton en tri monatoj. Ĉu vere?

IC: Prave. Kiam mi havis 16 jarojn, mi lernis pere de Teach Yourself Esperanto, kiun mi hazarde trovis ĉe la urba biblioteko en mia hejmurbo. Trastudinte tiun libron, mi baldaŭ ekkorespondis kun nekonatoj en Hungarujo, Ĉinujo kaj Japanujo. Post kelkaj jaroj, mi fariĝis prezidanto de Junularo Esperantista Brita, aŭ JEB, pro kio la BBC intervjuis min ĉe la meztaga televidprogramo Pebble Mill at One. Mi ankoraŭ fieras, ke mi permane redaktis la JEB-revuon Kial Ne? [Ties festa numero de 1978 troviĝas rete ĉe kialne.info – Red.]

JB: Ĉu vi instruis viajn gefilojn pri Esperanto?

IC: La plej aĝa filino eklernis, sed ŝi rezignis. La plej juna filo pli kaj pli interesiĝas pri Esperanto, kaj mi esperas, ke li eklernos ĝin – eble post la gravaj ekzamenoj (GCSE) venontjare. Li parolis kaj la birman kaj la anglan hejme en Birmo. Sed kiam li havis ses jarojn, li kaj mi translokiĝis al Britujo. Alveninte, li tuj diris: “Ni estas en Anglujo, paĉjo; ni nun devas paroli la anglan.”

JB: Ĉu vi iam instruis Esperanton?

IC: Certe. Antaŭ kelkaj jardekoj, mi havis enkondukan klason en Ĉesterfildo. Mi nun estas kursgvidanto de la Free Taster Course kaj la “Elementary…!”-kurso de EAB. Fakte, unu el miaj sukcesaj studentoj ĉeestas la britan kongreson, ĉi tie, je la unua fojo. Granda plezuro por mi renkonti lin!

JB: Ĉu aliaj lingvoj ĉiam interesas al vi?

IC: Jes, mi studis la hispanan kaj francan ĝis licenciiĝo kaj instruis ambaŭ. Multe malplaĉas al mi iri al fremda loko kaj povi legi nek afiŝojn nek stratnomojn, ekzemple. Do mi iom lernis la araban, la tajan kaj (pli plene) la birman dum restado en tiuj respektivaj landoj.

JB: Tiuj lastaj lingvoj havas interesan skribmanieron – ĉu malfacile por angleparolanto?

Bildo

Vizitante bierfarejon dum la Universala Kongreso ĉi-somere, Ian vidis, kiel oni kreas la bieron Anĝeluso, kiun la sama familia firmao faris por la unua kongreso de Esperanto en Bulonjo-sur-Maro en 1905. La botela etikedo rigardeblas ĉi-sube. Fotis Andreo Marshall.

(Pli granda bildo)

IC: La ekzotika skribsistemo de la araba fascinis min. Saman sperton mi havis en Tajlando – kvankam mi loĝis tie dum nur dek ses monatoj (1995–6). Denove, kiam mi iris al Birmo (aŭ Mjanmao) por instrui, la tiea skribsistemo kaptis mian atenton – tiom da etaj cirkloj rondirantaj unu la alian! Kiel tion legi? mi demandis al mi. Poste mi prilaboris specon de birma tiparo (ICMyanmar) por propra uzo. Post nelonge la surloka British Council adoptis mian sistemon, ĉar tiam ankoraŭ ne ekzistis birma unikodo kaj ĉar mia sistemo estis pli facila ol la ekzistanta sistemo, kiu kopiis la tradician tajpil-klavaron.

JB: Kion vi instruis en Birmo/Mjanmao?

IC: Plaĉas al mi instrui la anglan kiel duan lingvon, do English for Speakers of Other Languages, aŭ ESOL. Efektive, mi kunsentadas kun ne-denaskaj uzantoj de la angla lingvo. Pro miaj spertoj alilande, mi povas kompreni iliajn malfacilaĵojn.

JB: Muziko gravas en via vivo, ĉu ne?

IC: Jes, multe. Mi ludas iaspecan muzikan klavaron ekde la naŭa jaraĝo. Unu el miaj plej ŝatataj estas melodeono, sed malgranda akordiono ankaŭ plaĉas. Nun mi ludas gitaron, bekfluton aŭ flaĝoleton, basgitaron kaj drumon. Sennombrajn kantojn mi verkis kaj ludis dum la jaroj, kun granda plezuro.

JB: Do, kia muziko plaĉas al vi?

IC: Popolan, klasikan, ĉian. Ankaŭ danc-muziko. Mi estas “vokisto”, do instruisto aŭ gvidanto, por dancfestoj – angle barn danceceilidh). Prian retejon mi havas: barndance.biz.

JB: Brile! Nu, kiu estas via plej ŝatata verkisto?

IC: William Auld kaj aparte ties Infana raso. Ankaŭ Tibor Sekelj meritas pli vastan diskonigon, mi opinias. Interalie, li verkis ĉarmegan originalan rakonton pri ĉielarkoj, kiun mi anglen tradukis. Anglalingve mi multe ŝatas verkojn de Alan Bennett. Kontraste, teatraĵojn de Samuel Beckett mi ankaŭ ĝuas, se bone prezentataj. Mi memoras aktorojn Ian McKellen kaj Patrick Stewart en Waiting for Godot. La beketan humuron ili plene eltiris el la teksto, tiel ke mi ne povis ne ridegi.

JB: Se hazarde vi gajnus milionon da eŭroj, kion vi farus?

IC: Aĉetus propran domon. Mi luas en la nuna momento, kio ĝenas.

JB: Laŭ vi, kio estas la plej grava problemo, kiu frontas al Esperanto en la mondo?

IC: Apatio kaj nescio. Estas iuj homoj, kiuj rifuzas agnoski, eĉ ke Esperanto estas vera lingvo.

JB: Kaj en Britujo, kiel la movado ŝanĝiĝu en la estonteco?

IC: Ni nepre perdu la ideon pri “membraro”, ĉar tio povus forturni tiujn, kiuj ne volus esti ano de iaspeca klubo. EAB estas karitata organizaĵo, kaj bezonas subtenantojn – amikojn, jes ja – sed miaopinie ne membrojn. Fakte, laŭ mi, ne estas multe da senco ĉe la ideo de “membreco”, ĉar kontraŭ la kotizo, krom La Brita Esperantisto, kion oni fakte ricevas? Kaj kiun rolon vere havas voĉdonado, krom rilate al elekto de la administra komitato?

JB: Kian rolon vi havos en EAB?

IC: Al mi oni jam donis la taskon esplori branding por niaj estontaj filmetoj, ktp. Tio signifas, ke ni deziras specon de cifereca filigrano aŭ “akvomarko” por iel distingi niajn kreaĵojn de tiuj de aliaj. Kaj kompreneble mi mem devos krei pli da filmetoj, ĉu por informi, ĉu por eduki. Mi helpos ankaŭ pensi denove pri niaj propraj ekzamenoj – por lernantoj iomaĝaj, ekde infanoj.

JB: Ĉu vi volas viziti la lunon aŭ alian planedon?

IC: Tute ne. Ĉi tiu planedo sufiĉas, dankon!

JB: Ĉu scienco interesas al vi?

IC: Jes, sed nur fojfoje. Ĉe la lernejo, tio estis mia plej malsukcesa fako.

JB: Ĉu politiko?

IC: Ne, ne, ne. Kiel oni scias, ke politikisto mensogas? Pro tio, ke ties lipoj moviĝas!

JB: Se vi regus la mondon, kion vi ŝanĝus – nur unu aferon?

IC: Maljustecon ĉiaspecan.

JB: Kiel vi malstreĉiĝas?

IC: Ege plaĉas al mi legi. Mi ja voras verkojn de Stephen King, ekzemple.

JB: Kio en via vivo estas via plej ŝatata donaco, kaj kiu donacis?

IC: Mia muzika sento, kiun mi heredis de mia avo.

JB: Kio estas via sekreta plezuro?

IC: Ĉokolado senlakta. Sed nur tia, kian kreas la kompanio Hotel Chocolat.

Ian Carter naskiĝis en Chesterfield, studis ĉe universitatoj en Southampton (BA Hons – franca/hispana, 1973), Sheffield (instruista diplomo, 1974), kaj Leicester (TEFL-diplomo, 1998). Poste li laboris kiel instruisto de la franca, la angla kaj muziko.

Dum 15 jaroj li instruis la anglan kiel duan lingvon en Saŭda Arabujo, Tajlando kaj Birmo. Li nun denove loĝas kun sia plej juna filo en Chesterfield, kie li private instruas matematikon, la anglan kaj de tempo al tempo komputilajn konojn. Li trifoje edziĝis kaj estas fiera patro de ses, avo de pli ol dek, kaj eĉ praavo de tri infanoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>