Rekte al la artikolo

Lernu!-kursoj en Barlastono

<<  [979]  >>

Mia Hewitt

Bildo

Mia Hewitt mergiĝas en Esperanto-studado. Fotis Tim Owen.

(Pli granda bildo)

En marto mi pasigis semajnfinon ĉe la Esperanto-domo en Barlastono. Ĉirkaŭ 10 homoj, du tagoj, unu misio: lerni Esperanton. Tamen antaŭ ol mi alvenis, mi konis nur unu vorton: saluton. Sed mi parolas aliajn lingvojn, kiel la francan kaj la hispanan, kio helpis al mi orientiĝi. Miaj scioj pri la franca kaj la hispana pli utilis, ol mi supozis, ĉar multaj esperantaj vortoj havas latinajn radikojn, do mi povis diveni la signifon de iuj vortoj.

Ĉiu studento havis propran, malsaman motivon por lerni Esperanton – por babili kun familio tra la mondo; ĉar ili ekinteresiĝis kiel infanoj; aŭ ĉar Esperanto estas paŝo por lerni aliajn lingvojn.

Bildo

David Warbuton aparte ĝuis esplori la enhavon de la biblioteko. Fotis Tim Owen.

(Pli granda bildo)

Sed kial mi lernas Esperanton? Nu, mi estas studento. Mi okupiĝas por mia magistro-disertacio pri “Tutmonda Ŝekspiro”, kaj mi volas rigardi la esperantajn tradukojn de Hamleto. La demandoj, kiujn mi respondos, estas “Kial traduki Ŝekspiron?” aŭ “Kio okazis al la lingvo inter unua kaj dua tradukoj?”

Bildo

Liz Tuckwell, Sophia Varthis (konata kiel Christina), Mia Hewitt kaj instruisto Malcolm Jones entuziasme “lernas” dum la printempa studsemajnfino. Fotis Tim Owen.

(Pli granda bildo)

Por tion fari, mi rigardos la esperantan kulturon, ĝiajn metaforojn kaj la idiosinkraziojn. Ekzemple, mia Lernu!-instruisto, Malcolm Jones, informis, ke ĉe Esperanto-kunvenoj ekzistas krokodiloj, aligatoroj kaj kajmanoj. [Kajmanoj estas tiuj, kiuj uzas lingvon alian ol Esperanto en situacio, kiam la elektita lingvo estas nenies gepatra lingvo – Red.]

Mi rekomendas la Lernu!-kurson, ĉar ĝi kreas etoson amikan por lerni lingvon kaj dume mal­fermas mensojn. Mi rekomendas ĝin aparte, se vi estas sub-25-jaraĝa, ĉar eblas senpage ĝin partopreni. Nun mi volas plulerni Esperanton, danke al Ŝekspiro kaj al Tim Owen, Malcolm kaj la aliaj bonaj esperantistoj.


Okazis en Barlastono en aŭgusto dua, kaj kredeble same ĝua, Lernu!-evento. Instruistoj denove estis Malcolm Jones kaj Tim Owen. Partoprenis la dunivelan sesiaron naŭ lernantoj, inkluzive de kelkaj, kiuj “malkovris” Esperanton pere de la furore sukcesa interreta kurso Duolingo, kiu ekde sia lanĉo en majo varbis jam pli ol 100 000 lernantojn.

Bildo

Phoebe Lamb kaj Nina Shrewbury.

Bildo

Malcolm Jones kaj Kat Newbould.

Bildo

Sam Poynter, Vernon Smith kaj Tim Owen.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>