Rekte al la artikolo

Riko la rano

<<  [979]  >>

Joyce Bunting

Por la unua fojo mi rigardis, okulglobo en okulglobon, grandan verdan tropikan ranon. Ĝi estis suĉfiksita al banĉambraj kaheloj per longaj piedfingroj.

Mia frato kondukis min tra sia bangalo en Norda Kvinslando, Aŭstralio, kie mi loĝos dum du-tri semajnoj.

“Jen Riko,” diris Ted.

“Ĉu vivanta?” mi demandis. “Aspektas kiel plasta ludilo.”

Mi etendis fingron, tuŝis la estaĵon. Ĝi okulumis al mi. Krom tiu serena rigardo kaj eta signo de spirado, ĝi restis senmova – kontraste al saltemaj ranoj ĉehejme en mia ĝardeno.

“Prenu! Tenu!” Ted demetis Rikon de sur la muro kaj metis en miajn manojn. Ĝia glata haŭto estis malvarmeta. Kun kruroj etenditaj, ĝi estis pli ol manpleno.

“Hej! Vere peza,” mi diris.

“Ĉi tiu estas la giganta blank-lipa hilo. Ni havas multajn en tiu mondparto. Tiu speco estas la plej granda arbo-rano en la mondo.”

Riko rigardis nin, ŝajne malestime, pro siaj horizontalaj pupiloj.

“Kion ĝi manĝas?” mi diris.

“Araneojn, insektojn, aparte grilojn kaj herbsaltulojn. Vi helpos min kapti, ĉu ne?” Ted reprenis amfibion kaj zorge fiksis ĝin sur la kahelojn.

“Ĉu nokte vi metas ĝin eksteren?” mi demandis.

“Ne! Ĝi rajtas resti tiom longe kiom ĝi deziras. Ĝi foriros, kiam preta.”

“O-ho,” mi diris al mi, “tio signifas, ke post nelonge mi devos min duŝi kun rano.”

Bildo

Mia frato pluinformis pri ranoj ĝenerale. “Ni tre maltrankviliĝas pro tio, ke malkreskas la nombro de ranoj. Sciencistoj opinias, ke fungo kaj poluado ilin mortigas, kaj ke kelkaj specioj baldaŭ malaperos. Tio okazas ĉirkaŭ la terglobo.”

Ted emas instrui pri la naturo. Foje mi forgesas, ke li laboris dum pluraj jaroj ĉe bestoĝardeno en Sidnejo.

“Kio okazos pri Riko, kaj ĝiaj samfamilianoj?”

“Ili ne estas sur endanĝerigita listo, dank’ al ĉielo. Vi trovos multajn en najbaraj domoj.”

Mia frato amis ĉiujn ranojn. Li povis rekoni specion simple per la grako.

“Ĉu Riko faras grandan bruon?” mi demandis.

“Jes ja. Dum la amsezono, vir-rano ekvokas posttagmeze por allogi partneron kaj povas daŭrigi ĝis frumateno. Riko ne estos ĉi tie, kiam tio okazos. Nek vi estos,” li aldonis malgaje.

Plaĉus al mi aŭdi ranĥorojn, sed mi estis vizitanta Aŭstralion dum malvarmeta sezono. “Ĉu vere, ke ili kantas tre laŭte?”

“Laŭte? Similas al bojanta hundo.”

“Ĉu?” mi diris. “Fu! Mi supozas, ke vi alkutimiĝas al noktoj bruaj, kiam ili ĉiuj samtempe amindumas.”

“Nu, estas multe pli brue en la arbaro. Multaj ranoj tie vivas.”

Ni eliris en lian ĝardenon. Ekzotaj plantoj abundis. Estis varme.

“Riko-ranoj ne ĉiam havas piz-verdan koloron,” diris Ted. “Se la vetero malvarmiĝus, la haŭto ŝanĝiĝus al oliv-verda, aŭ bronza, kaj ree al brilverda, kiam la vetero denove varmiĝus.”

Baldaŭ mi estis rampanta sur pika herbejo, por kapti herbsaltulojn.

“Ĉu vi memoras, ke ni tiel faris, kiam ni gebubis, en longaj herboj?” mi diris. “Ni tre amuziĝis, ĉu ne? Mi ne estas nun same sukcesa.”

“Vi agas bone.” Ted koncentriĝis je bugenvila arbusto, brila pro purpuraj floroj. “Mi ofte trovas manton ĉi tie. Riko ŝatas.”

Ni daŭre serĉis en amika silento, ĝis li diris: “Ĉu vi scias, ke rano ofte demetas kaj manĝas propran haŭton? Estas sufiĉe pena ekzerco. Vidinda.”

“Vi ŝercas! Insektoj kaj serpentoj, jes. Sed kiel rano povas vivi eĉ por kelkaj momentoj sen la haŭto?” mi diris.

“Nu, temas pri nur la plej ekstera tavolo. Same ni forviŝas eksterajn ĉelojn, kiam ni banas nin. Kiam rano demetas sian haŭton, ĝi aspektas kiel travidebla vualo. Rano devus konservi sian haŭton tre pura, ĉar ĝi enspiras tra la haŭto kaj sorbas akvon.”

Ted metis ĵus kaptitan grilon en plastan skatolon kun manto kaj miaj herbsaltuloj.

“Nu, Riko estas arbo-rano, do mi supozas, ke ĝi ne naĝas,” mi diris.

“Ho, ĝi ja ŝatas akvon – eble pro tio ĝi elektis la banĉambron. Foje ĝi naĝas en la neceseja pelvo.”

“Uĥ!” Mi promesis al mi certigi, ke la neceseja kovrilo estas firme fermita antaŭ enlitiĝo.

Baldaŭ evidentiĝis, ke la plej grava malavantaĝo de Riko estas postfeka odoro. Abomene! Neniu volonte vizitus poste la banĉambron! Ted forigis la malpuraĵon.

Mi decidis prokraste min duŝi matene. Kiam mi eniris la banĉambron antaŭ matenmanĝo, mi zorge serĉis, skuis la duŝejan kurtenon, kaj rigardis en la pelvon. Evidente, Riko jam forsaltis pro siaj propraj aferoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>