Rekte al la artikolo

Babile

<<  [979]  >>

Paul Gubbins

Gratulon … al ni mem!

Multaj legantoj de La Brita Esperantisto favore prikomentis ties novan aspekton. Ankaŭ Stefan MacGill, vizprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), gratule mesaĝis (2015-04-13): “Dankon pro LBE kaj Update – mi ne vidis ilin en jaroj – la nova aspekto estas okulfrapa! Mi tuj plusendis ilin al nia estraro (kaj redaktoro), kiel modelo de bona paro da enlandaj revuoj – por interno kaj ekstero.

“Revuo Esperanto ja havas alian rolon ol landa bulteno, sed mi fidas, ke nia redaktoro prenos la ekzemplon pri LBE, almenaŭ rilate la litergrandecon kaj spacigon, por kompreni, ke multaj el la legantoj havas okulojn pli lacajn ol ili iam estis! Gratulon pro la bona laborado!”

Dankon al Tim Owen, kiu plusendis la vicprezidantan mesaĝon al la redaktoro de LBE, kaj kiu kun Simon Davies kaj Ava Rowell respondecas pri la nova aspekto de la revuo.

Gratulon kaj sukceson …

… ni deziras al Veronika Poór, kiu ekde la komenco de 2016 fariĝos direktoro de la centra oficejo de UEA en Roterdamo. Ŝi sekvos la multjare servintan direktoron Osmo Buller, al kiu ni deziras pacan kaj agrablan emeritiĝon. Ĉeestintoj de la brita kongreso de 2011 en Eastbourne eble memoras, ke inter la eksterlandaj gastoj nombriĝis Veronika, tiam aktiva en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Dum la kongreso ŝi estis fotita (maldekstre).

Lingvo-lanĉilo

Aperis artikolo en la fakrevuo The Linguist (Vol. 54, 1, 2015) pri la projekto Springboard to Languages. Sub aŭspicio de Springboard, oni instruis en elementaj lernejoj Esperanton kadre de lingvo-konsciiga programo. La verkinto de la artikolo, Amanda Barton, fakulo ĉe la Universitato de Manĉestro, science kontrolis la projekton kaj en la artikolo pozitive pritaksas la rezultojn. Tamen ŝi avertas, ke, se oni volus pli vaste enkonduki la Springboard-projekton, necesus “plene revizii, kiel gepatroj, lernejoj kaj pedagogiaj planistoj komprenas la celojn de lingvo-lernado” (p. 19). Dankon pro la informoj al Angela Tellier.

Krizo … kaj Esperanto

Dankon al Hilary Chapman – kie kaj kiel li elfosas informerojn tiajn? – pro la novaĵo, ke ekzistas insulo kun la nomo Krizo. En majo, ĝi estis afliktita de terura epidemio: tiel nomata Malsana-epidemio. Tamen feliĉe la loĝantaro ne suferis, ĉar Krizo estas fikcia insulo kreita de krizo- kaj katastrofo-konsultejo. La kompanio celas virtuale testi, kiel reale reagi al veraj krizoj kaj katastrofoj. La insulo “situas” inter Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Esperantaj vortoj supozeble donas iom da fremdeco al insulo, kiu havas longan historion, ekde la momento, kiam Kapitano Cook ĝin malkovris. Tiuj, kiuj volas viziti (ne iru sen asekuro), trovos ĉi tie detalojn:

lbesp.org/insulo-krizo

Mortemulo

Denove dankon al *Hilary Chapman*, kiu atentigas pri raporto en la gazeto Sunderland Echo (2015-05-19) pri studento, Shaun Chipp, kiu kreis kvarkanzonan diskon titolitan Mortemulo. Menciite en la raporto estas, ke la vorto devenas de Esperanto. La 19-jarulo lanĉis la diskon kadre de kolegia kurso kaj, vendante ĝin, jam rikoltis £300 por la organizaĵo Cancer Research.

La angla lingvo

“Ni perdas la kapablecon paroli kun la mondo” – tiel la titolo de artikolo en The Guardian (2015-03-03). Verkis ĝin eksa ambasadoro, Oliver Miles, kiu notis: “En mondo, kie ‘ĉiu parolas la anglan’, malfacilas al brito sufiĉe sin ekzerci en fremda lingvo por senti sin komforta ĝin uzi. … Tamen scipovi lingvon estas ŝlosilo, kiu malfermas la pordon.” Indas tion memori, kiam oni argumentas, ke superfluas lingvolernado, ĉar la mondo koloniiĝis de la angla.

Ĉiu parolas la anglan (1) …

Eble, sed ne en Britujo. Raportis The Guardian (2015-06-19) ke en Little Horton, kvartalo de Bradford, el preskaŭ 20 000 loĝantoj 35% ne posedas la anglan kiel ĉefan lingvon kaj 12% ĝin malbone aŭ tute ne parolas.

Ĉiu parolas la anglan (2) …

Preskaŭ duono de la kuracistoj el Eŭropa Unio, kiu celis labori en Britio, ne ricevis permesilon, ĉar ili ne povis montri sufiĉan kapablon en la angla lingvo. Raportis The Guardian (2015-07-27), ke en la pasinta jaro nur triono de la kandidatoj el Italujo permesilon ricevis, kaj nur iom pli ol kvarono el Francujo. Plej sukcesis kuracistoj el Pollando kaj Germanujo.

Ĉiu parolas la anglan (3) …

Eble, sed foje ili nek volas nek kapablas. Laŭ Philippine Daily Enquirer (2015-06-23), en artikolo titolita “Why English is so very hard to teach and learn” (“Kial tiom malfacilas instrui kaj lerni la anglan”), la aŭtoro atentigas pri la sinteno de lernejanoj, kiuj taksas malpatriota uzon de la angla. La aŭtoro kulpigas erarojn en lerno­libroj; instruistoj, kiuj malbone prononcas la anglan; kaj komputilajn ludojn, kiuj ne firmigas lingvajn kaj komunikajn principojn. Dankon al Hilary Chapman pro la ligo!

lbesp.org/pde-angla

Ĉiu parolas la anglan (4) …

… se nur malbone en Panĝabo, Barato. Laŭ artikolo en The Tribune (2015-06-25), trovita de la nelacigebla Hilary Chapman, instruistoj faris meze 60 lingvajn erarojn en 150-vorta raporto. Eraroj inkluzivis “lake of interest”, anstataŭ “lack”, kaj “Students parents are not educational so that time table should be fresh before ressess”. La ministerio pri edukado kulpigas instruistojn, kiuj mem malperfekte regas la anglan, pri malbonaj ekzameno-rezultoj kaj falantaj niveloj en la angla.

lbesp.org/lake-of-interest

Ĉiu parolas la anglan (5) …

Raportite en The Guardian (2015-07-20): “La Oscar-nomumita aktoro Terence Stamp montris sian maltrankvilon pri la plurkultura identeco de Londono kaj plendis, ke neniu en la ĉefurbo parolas la anglan”. Troigo, evidente … sed …

Ne nur la anglan parolu policanoj

Edmund Grimley Evans atentigis pri raporto en The Guardian (2015-07-21) pri trejnado de londonaj policanoj. Kadre de eksperimenta programo estontaj rekrutoj parolu ne nur la anglan sed ankaŭ unu el 14 aliaj lingvoj, inkluzive de la araba, la bengala, la germana, la greka, la hebrea, la pola kaj la turka. Interese, ke en la listo aperas nek la franca (la lingvo, kiun la rekrutoj estos plej verŝajne tanĝintaj en siaj lernejoj) nek aliaj lingvoj el orienta Eŭropo. Pri la nivelo de la lingvo-scioj silentas Scotland Yard.

Jes … kaj ne(s)

Sursojle de la Esperanto-tago (la 26-a de junio) publikigis la i-ĵurnalo (reta varianto de The Independent) du-kolumnan, verdkoloran panelon pri Esperanto. Videblis bildoj pri Zamenhof kaj pri la flago, kun informoj pri la lingvaj originoj de Esperanto kaj la nombro de parolantoj. Tradukitaj estis bazaj frazoj kaj vortoj … nur domaĝe, ke la esperanta vorto por la angla “no” aperis kiel “nes”. Dankon al Joyce Bunting (fakte ŝia edzo Alan), kiu rimarkis la paĝon (ankaŭ al Lenio Marobin, kiu same informis).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2015.

<<  [979]  >>