Rekte al la artikolo

Kiu kiuas … en la brita Esperanto-movado?

<<  [980]  >>

Malcolm Jones

Joyce Bunting telefone parolis kun Malcolm Jones en januaro.

JB: Saluton, Malcolm. Ĉu preta por respondi demandojn?

MJ: Jes, tute. Mi ĵus preparis panpaston, kiu ŝvelos dum ni parolos.

JB: Oni diras, ke knedi panon trankviligas la spiriton – ĉu?

MJ: Ŝajne jes – mi neniam enuas pri panbakado, kion mi praktikas jam dum pli ol 36 jaroj … pli longe ol mi estas esperantisto – nur 32!

JB: Ĉu vi multe kuiras? Ĉu tradician anglan aŭ internacian kuiradon?

MJ: Mi devas konfesi, ke ne – mia edzino tiel bone regalas min per bonegaj diversstilaj manĝoj el multaj naciaj tradicioj, ke mi ne kuraĝas malaltigi la kvaliton. Kiel studento, kaj poste, kiam estis vera bezono, mi jes iom sukcese kuiris tradiciajn manĝojn. De tempo al tempo mi bakas aliajn gistopastaĵojn, kaj fieras pri miaj lunarkaj bulkoj.

JB: Mi scias, ke muziko kaj morris-dancado plaĉas al vi. Bonvolu klarigi.

MJ: Mi ludas fluton klasikstile kaj foje ludis popolmuzikaĵojn. Mi bedaŭras, ke mi ne lernis pianon, kiam juna, sed kiel studento mi iomete ludis gitaron, por akompani amikojn dum kantado. Morris-dancadon mi lernis en Chippenham pro la tiea ĉiujara festivalo.

JB: Ĉu vi daŭre partoprenas en morris-dancado?

MJ: Malofte nun, ĉar tio vere apartenis al mia vivo en Chippenham – en Skipton mankas tiu sama morris-stilo, kaj mi ne emis lerni alian, sed foje mi ricevas inviton de la “malnova grupo” aliĝi por iu aparta evento. Ekzemple dum 2010 mi povis kunvojaĝi al festo en Blain en Francujo, kaj mi aranĝis renkonti esperantistojn tie. Hazarde, io simila probable okazos ĉi-someron.

JB: Vi ankaŭ kantas, ĉu ne?

MJ: Mi ĉiam kantis en lerneja ĥoro. En Oksfordo mi bonŝancis kanti kun Bach-ĥoro, sub gvidado de Simon Preston. Poste, kiam mi loĝis en Germanujo, mi aliĝis al Hamburga Instruista Ĥoro. Nuntempe mi estas membro de loka “ĉambra ĥoro”, kiu prezentas koncertojn tri-kvin fojojn jare; kaj ĉi-aŭtune mi denove membros en manĉestra ĥoro por koncertvojaĝo al Slovenujo. Jam kun ili mi kaj mia edzino vizitis Rumanujon kaj Islandon – kaj ambaŭkaze mi renkontis esperantistojn.

JB: Nu, kiel vi esperantistiĝis?

MJ: Mi unue aŭdis pri Esperanto supozeble pro UK en Harrogate en 1961, sed mankis tiam kuraĝigantoj. En 1984 mi legis leteron de Albert Lindsay en loka, Chippenham-a ĵurnalo pri la brita kongreso en Weston-super-Mare kaj pri lernado per senpaga kurso. Tio interesis min. Albert korektis miajn lecionojn kaj, dum mi plulernis, uzante Teach Yourself Esperanto kaj aliajn instrulibrojn, li kontaktigis min kun Alan Shrives, tiel ke ni starigis neformalan konversacio-rondon en Chippenham. Danke al ili mi parolis telefone kun David Curtis. Grade mi konatiĝis kun multaj esperantistoj el la regiono.

JB: Ni ŝuldas multon al tiuj homoj, ĉu ne?

MJ: Certe – mi dankas aparte al Albert pro lia bonega enkonduko ne nur al la lingvo sed ankaŭ al la movado ĝenerale, kaj pro lia posta subteno de mia agado. Mi plustudis ĉe The Hill en Abergavenny en ‘84, kiam mi ĝuis la superan kurson de John Wells. Mia unua ĉeesto en universala kongreso en 1985 en Augsburg tute kuraĝigis min. La kuniga solidareco inter diverslandaj partoprenantoj cementis mian esperantistecon.

JB: Ĉu vi iris al Lillo lastan jaron?

MJ: Jes, tio estis mia naŭa UK, kaj mi tre ĝuis ĝin. Ĝi multe impresis min pro la densa arta programo kaj nekutime vasta agado ekster la kongresejo por informi la ne-esperantistan publikon. Bonega estis la rekuniĝo de amika kvaropo, kiu unuafoje stariĝis dum ILEI-konferenco en 1998, sed de tiam neniam ĝis 2015 komplete rerenkontiĝis. Estis ankaŭ plezure revidi Sergei kaj Lidia – amikoj de barlastonaj somerkursoj, kaj ĉeesti la kortuŝan “aŭtoran duonhoron”, gvidatan de Barbara Pietrzak, kie Marjorie Boulton povis rikolti dankan agnoskon kaj belajn rememorojn de multaj siaj amikoj kaj admirantaj legantoj.

JB: Ĉu vi ĉiam estis instruisto?

MJ: Jes, pri lingvoj. Kiel vicestro de lingva fako mi devis foje plene anstataŭi ties estron – kio fine plifortigis mian emon “resti en la klasĉambro” kaj ne iĝi administranto.

JB: Ĉu vi instruis Esperanton en lernejoj?

MJ: Jes. En ’85, mi komencis instrui Esperanton al gejunuloj dum lernejaj lunĉpaŭzoj. Ili almenaŭ iom lernis kaj eksciis pri la lingvo, eĉ se ili ne poste daŭrigis. Tio estis en Chippenham. Kiam mi reiris al Skipton, mi instruis Esperanton sammaniere en la nova lernejo, sed kun iom pli da sukceso. Mi estis kontenta, ke ses knaboj venis al la malfermo de Esperanto-Domo en Barlaston 2002. Kaj el tiuj, tri vojaĝis kun mi al la gotenburga UK en 2003.

JB: Ho, jes, mi memoras ilin – ili tre ĝuis. Ilia unua eksterlanda vojaĝo, ĉu ne?

MJ: Ĝuste. Ili renkontis Renato Corsetti en Barlastono kaj ĝojis re-renkonti lin en Gotenburgo. Ili ankaŭ mallonge intervjuiĝis por Pola Radio.

JB: Kio por vi estas memorinda momento en via Esperanto-vivo?

MJ: Mi elektu inter multaj. Dum iu UK mi, kiel kutime, aliĝis al Internacia Koruso. Mi hazarde staris apud alia baskantanto – japano; en si mem, nenio tre eksterordinara por ni. Tamen tiu viro estis blinda: li lernis la semajnan repertuaron, brajliginte la ekzercatajn muziknotojn kaj tekstojn, kaj li tiam kantis, legante sian brajlaĵon. Mirinde!

JB: Ĉu via edzino interesiĝas pri Esperanto?

MJ: Bedaŭrinde ne – sed ŝi tute subtenas mian okupiĝon pri ĝi, inkluzive gastigadon por Pasporta Servo, kaj ŝi mem profitis de tio. Mi instruis niajn infanojn kaj ili iomete parolis, sed vere ne interesiĝas. Tamen, mi amikiĝis kun kelkaj eksterlandaj esperantistoj, kaj kiam ni povis viziti ilin, ili ĉiĉeronis por ni.

JB: Kie vi renkontis vian edzinon/karulinon?

MJ: Ĉe tradicia festivalo pri kampara vivo – Malham Show: estas pluraj tiaj en la valoj de Jorkŝiro. Pro komuna amiko Barbara kaj mi renkontiĝis tie je la unua fojo, en 1971, kiam ni jam estis universitatanoj, kvankam ni ambaŭ loĝis longe en Skipton – mi denaske – kaj ni frekventis najbarajn gimnaziojn.

JB: Kiamaniere vi profitas de Esperanto?

MJ: Krom la multaj novaj personaj kontaktoj kaj multnaciaj amikoj, Esperanto malfermis miajn okulojn al aliaj landoj kaj pensigis min pri lingvoj aliaj ol tiuj, kiujn mi jam konis kaj instruis. Mi povis ankaŭ gustumi la plezurojn de aktorado.

JB: Kiel vi propagandis por Esperanto?

MJ: Mi starigis en Chippenham kaj poste en Skipton lokan grupon, pri kiu mi aperigis artikolojn en lokaj ĵurnaloj, kaj foje ni kunmetis ekspoziciojn. Daŭre, jam de multaj jaroj, mi kontrolas la lecionojn de korespondaj lernantoj en la kursoj de EAB, kaj laŭokaze kontrolas ankaŭ iliajn ekzamenojn (kio bedaŭrinde ne tre oftas nuntempe). Mi ankaŭ kunlaboris/-as ĉe ETA kaj ILEI; pri porinfanaj materialoj Urso-Kurso, Springboard, Comenius-projekto; pri la koresponda kurso “Elementary,..!”; kaj pri la ĉeestaj kursoj de EAB Course You Can / Lernu!, kaj ĉe Somera Festivalo, k.t.p.

JB: Kio, laŭ vi, estas la plej granda defio por Esperanto?

MJ: La ĝenerala publiko ne scias pri Esperanto kaj eĉ ne konstatas, ke ekzistas lingva problemo. Ili opinias, ke la angla solvos ĉion.

JB: Kaj la plej granda eblo?

MJ: Nuntempe, lernado ĉe Duolingo – la tre populara retejo por lerni lingvojn pere de la angla. Chuck Smith verkis la esperantan version.

JB: Nu, ĉu vi fieras, ke Esperanto furoris en Britujo unue en Jorkŝiro? Mi aŭdis, ke la unua E-klubo fondiĝis en Keighley. Al kiu klubo vi unue aliĝis? Ĉu vi estas membro de ia klubo nun?

MJ: Mi ĝojas, ke Esperanto aperis ankaŭ en nia lando; ne multe gravas, kie unue. Krom aliĝi al EAB kaj do per tio al la loka federacio, mi aliĝis nur al kluboj, kiujn mi starigis. Mi foje vizitis klubojn en Bristolo, Manĉestro (du PIV-aj nomoj), Keighley, Wakefield kaj Bradford.

JB: Kiu homo plej influis vian vivon?

MJ: Nu, kredeble mia unua lernejestro. Li vidis iun mian kapablon kaj konvinkis miajn gepatrojn plu kuraĝigi min diligente lerni kaj studi.

JB: Kiu estas via plej malbona trajto?

MJ: Dependas, kiu prijuĝas. Ĉu mi vere tro ŝercemas kaj vortludas? Miajn edzinon kaj amikojn precipe ĝenas, kiam mi (jam denove …) kaptas okazon paroli pri Esperanto.

JB: Kiu trajto ege ĝenas vin en aliaj homoj?

MJ: Min ĝenas la egoisma – eĉ danĝera – konduto de kelkaj aŭtistoj, kaj aparte, kiam mi mem troviĝas surbicikle.

JB: Kio en via vivo estas la plej ŝatata donaco, kaj kiu donacis?

MJ: Nu, ni havas du filojn kaj du genepojn. Jen belaj donacoj. Krom tiuj mi devus elekti inter la unua “vera” biciklo, kiun donacis al mi onklo, kiam mi sukcesis en la ekzameno por vizitadi gimnazion, kaj la Oxford Companion to Music, kiun donacis lerneja amiko je mia 21-jariĝo … tiun mi ankoraŭ uzas, sed ne plu la unuan biciklon.

JB: Se vi gajnus milionon da eŭroj, kiel vi uzus?

MJ: Nu, mi aĉetus domon sur ebena tereno, pli praktikan por mia malsana frato. Kaj mi plu – pli grandskale – subtenus esperantistojn en Afriko. Mi konas muzikiston en DR Kongo, kiu provas registri proprajn Esperanto-muzikaĵojn, kaj por tion ebligi li komencis bredi kokinojn; kaj en Tanzanio, nia grupo jam helpis aĉeti radio-aparataron por komunuma elsendado, sed restas multaj aliaj subtenindaj projektoj.

JB: Ĉu vi estas verdulo?

MJ: Mi ne estas vegetarano, sed mi provas vivi modeste, sen troa ŝarĝo por la medio – ni ŝparas, reuzas, recikligas – sed estas tuja kontraŭdiro, ĉu ne, por esperantisto, kiu iom ofte longe vojaĝas? Mi kaj mia edzino ne estas “konsumantoj” de multo: ni ne kaptiĝas de moderna reklamado kun ĝia premo tuj aĉeti la plej novan ion – eble ĉar ni posedas nek televidilon nek “inteligentan” poŝtelefonon.

JB: Mi scias de propra sperto, ke vi estas simpatia, pacienca instruisto, kaj iu, kiu bonŝance studus en via grupo, progresus. Dankon, Malcolm, pro la konversacio.

MJ: Ne dankinde. Mi ĝojas, ke homoj ankoraŭ volas lerni!

Malcom Jones naskiĝis en 1949 en Skipton, Jorkŝiro. Li studis la francan, germanan kaj latinon ĝis A-nivelo. Li eklernis la rusan en vesperkurso en Skipton. Studinte ĉe Worcester College, Oxford University, li gajnis licencion BA Hons pri modernaj lingvoj (germana kaj rusa) kaj sekve pedagogian PGCE.

Lia unua laboro post universitato estis kiel instruisto pri la angla en hamburga gimnazio dum du jaroj. Reveninte al Britujo, li enposteniĝis en ĝenerala mezlernejo (comprehensive) en Chippenham, kie li enkondukis la germanan. Post translokiĝo reen al Skipton en 1992, li instruis precipe la germanan ĝis emeritiĝo en 2008. Li nun loĝas en Skipton kun edzino Barbara.

Li ricevis fratulecon de EAB en 1990.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>