Rekte al la artikolo

Recenzoj

<<  [980]  >>

Paul Gubbins, Tim Owen

Trevor Steele. Dio ne havas eklezion. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2015. ISBN (papera versio) 978-90-77066054-6.Prezo ĉe FEL (e-libro) €6,90. 187p.

Aleksandro S. Melnikov. Gvidlibro tra Esperantio. Rostov-na-Donu, 2015. ISBN 978-5-98615-147-2. 527p. Prezo ĉe UEA: €39.

Roberto Garvía. Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language. University of Pennsylvania Press, 2015. ISBN 978-0-8122-4710-7. 240p. Prezo ĉe Amazon: £37.

Carlo Minnaja, Giorgio Silfer. Historio de la esperanta literaturo. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 748p. Prezo ĉe UEA: €51.

Bildo

Trevor Steele estas unu el nia plej fekundaj kaj plej legindaj aŭtoroj. Lia lastatempe eldonita romano, Dio ne havas eklezion, flue legiĝas kaj taŭgas kaj por esperanta literatur-amanto kaj por progresanto ekpaŝanta en la verdan libro-mondon.

Ne timu la titolon. La romano jes pritraktas religiojn – aŭ, pli ĝuste, kredojn – kaj en ĝi rolas romkatolika pastro (kun bela filino), episkopo kaj tiuj, kiujn oni eble emas nomi paganoj (efektive animistoj). Tamen, malgraŭ ie-tie (iom tro longaj) diskutoj pri spiritaj aferoj, dio nur fonas en la intrigo.

Male lia vasta eklezio, aŭ eklezianoj. La romano estas multe pli tradicia am-historio, kiu pritraktas la evoluantajn rilatojn inter “ŝtala” foto-ĵurnalisto kaj la pastro-filino. Samtempe sin prezentas kolizio de du mondoj: kapitalisma, ekspluatema turismo-industrio kaj pacama, fiŝkaptista insulo-popolo. Ne forestas aktualaj demandoj pri ĵurnalisma etiko kaj ekologiaj aferoj.

Argumenteble la romano ne estas la plej profunda aŭ verdire la plej pensiga, kiun verkis Steele. Tamen la aŭtoro bone rakontas, ĉi tie laŭ maniero, kiu memorigas pri István Nemere, kaj la romano retenos leganto-intereson ĝis la lasta paĝo. Varme rekomendita! [PG]


Bildo

La subtitolo de la gvidlibro jenas: “Konciza leksikono de la Esperanto-kulturo: esperantonimoj, realioj kaj flugilhavaj vortoj”. Kaj, verdire, multo pli. Ĝi enhavas A–Z de esperantaj faktoj kaj pli-ol-100-paĝan suplementon de zamenhofaĵoj, manifestoj, poemoj, rezolucioj kaj literaturaj eltiraĵoj.

Do, ĉu vi scias, kio estas sisterona akuzativo? Ĉu vi konfuziĝas inter CDELI kaj CED? Ĉu vi scias, kio estas ISAC, ISAE, KSM aŭ TOLE? Ĉu vi gavialas, kajmanas, lacertas aŭ reptiliumas? Ho, ve … kiu diras, ke Esperanto estas facila lingvo?

Respondoj al ĉi tiuj demandoj (eble ne la lasta) vi trovos en la bele prezentita (kun desegnaĵoj kaj fotoj) leksikono de Melnikov. Efektive ĝi estas pli ol nura leksikono: ĝi estas strange sorĉa apudlita legolibro. Elektu literon, antaŭ ol enlitiĝi, kaj poste sonĝu (se vi elektis la literon M) pri malfermaj tagoj, malsam­ideanoj, mal-vort-sinonimoj, manifesto 1977, manifesto de Prago, manifesto de Raŭmo … kaj dormu profunde kaj esperante.

Sed … ve. Makulas la leksikonon aro da ĝenaj misoj. Aperas Zamenof (p.8) kaj Marjori Boulton (p.15); okazis UK en Harogate (p.78); Cezaro Rossetti verkis Kredu min, sionjorino! (p.180); kaj Ivo Lapenna “ne estis reelktita” dum la hamburga UK (p.184). Kaj jen nur komenco de longa listo tia. Eble Melnikov intence faris: speco de ludo por sproni leganton al plia, kaj funda legado.

Tamen, serioze, jen interesa ne nur konsultlibro sed ankaŭ legolibro. Ĉiu, ĉu spertulo, ĉu komencanto, trovos en ĝi ion freŝan, ion surprizan, ion pensigan. Gratulindas la aŭtoro pro la esploroj, pro la referencoj, pro la klarigoj. Kaj aĉetindas la gvidlibro donace al esperanta amiko aŭ vi mem. [PG]


Bildo

Lastatempe alvenis surscenejen anglalingva libro, kiu promesas doni enkondukon al Esperanto kaj ĝiaj rivaloj. Ĉi-lastaj en la libro estas Volapük kaj Ido, kaj en vero la libro koncentriĝas pri relative mallonga tempodaŭro. Bonegas, do, ke tiu periodo ankaŭ estas la plej interesplena en la ĝisnuna vivo de Esperanto – ĝiaj fruaj jaroj – kaj la libro ne celas instrui la meĥanikon de la lingvoj, sed la historioj.

Verkis la libron Roberto Garvía, sociologo ĉe la universitato Carlos III en Madrido. Ja enestas ioma sociologa pridiskuto, sed tio neniel komplikas aŭ putrigas la fluon de la libro, kiu baze estas historio de la plan­lingva kreado en la periodo ĉirkaŭ la alveno de la 20-a jarcento, kaj la movadoj, kiuj subtenis la lingvojn kreitajn.

Gratulojn meritas la aŭtoro pro sia skrib­maniero, laŭ kiu li faciligas la legadon. Vere, tiel nature mi progresis, ke mi havis la impreson legi magazinan artikolon en ĉiu ĉapitro. Do Garvía meritas premion, tre sukcese transdoninte konstantan sinsekvon de informoj per minimumaj vortoj, tiel ke mi finlegis la libron dum la tago, en kiu mi ĝin komencis, ĉar neniam venis al mi la sento, ke min ĝi superŝutas.

La aŭtoro bone prezentas historian perspektivon, argument­ante, ke tiu kvazaŭ manio por lingvoplanado hodiaŭ neimagebla ne estis siatempe flankula afero, sed racia respondo al intelekta problemo pri tiama tutmondiĝo. Aperis en relative mallonga periodo telefonoj, vaporŝipoj, telegramoj, kaj aliaj inventaĵoj, kiuj ebligis transliman komunikadon. Tute nature la pensemuloj en tiuj tagoj esploradis la demandon, kiun lingvon uzi en internaciaj situacioj.

La realo estas, ke la libro prezentas ene de kelkaj paĝoj tre interesan enkondukon en la fruajn tagojn de Esperanto. Ĝi ĉiel legindas, sed por tiuj, kiuj simple volas lerni pri la ekiĝo de Esperanto, ĝi ankaŭ perfekte taŭgas.

Nur unu erareton (aperantan du-foje) mi rimarkis: la aŭtoro komentas, ke en 1905 W. T. Stead kaj Felix Moscheles fondis la unuan Esperanto-societon en Britujo. Pluraj kompreneble scias, ke la unuan Esperanto-societon en Britujo fondis en 1902 Joseph Rhodes kaj John Ellis en Keighley; ankaŭ, ke la Londona Esperanto-Klubo (kiun ja fondis tiuj du pioniroj) kaj la Brita Esperanto-Asocio stariĝis respektive en 1903 kaj 1904. Sed mi kredas, ke ĉio alia en tiu informplena libro estas ĝusta.

Mi, interesato pri la fruaj tagoj de Esperanto, ne nur aparte ĝuis tiun libron, sed ankaŭ alte rekomendas ĝin. Nepras averti, tamen, ke ĝi sufiĉe multekostas. Eĉ la elektronika versio superas £35 pundojn. Enhave ĝi donas kontraŭ tiu prezo nur 160 paĝojn. Do laike verkita, akademie prezumita.

En la venontaj monatoj aperos almenaŭ du aliaj libroj pri Esperanto malpli kostaj. Se ili estos tiel interesaj kiel ĉi tiu, ili donos multan valoron. [TO]


Bildo

Anglalingvanoj, kiuj interesiĝas pri esperanta literaturo, estas aparte dorlotitaj. Aliron ili jam havas al la mejloŝtona studaĵo de Geoffrey Sutton, Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto (Mondial, 2008), kaj nun ankaŭ al la same impona, samtema sed alispeca Historio de la esperanta literaturo.

Ne estas la celo en tiu ĉi mallonga recenzo kompari la du verkojn: efektive la titoloj ĉion eldiras.

La volumo de Sutton estas ja enciklopedio, do detala konsultlibro pri la “grandaj nomoj” en la literaturo de Esperanto kaj ĉefe pri ties verkoj. La historio de Minnaja kaj Silfer estas precize tia: historio, do rakonto, en la plej vasta senco, de la literaturo (kaj ankaŭ de la lingvo kaj la socio, kiun ĝi generis) ekde la fruaj jaroj ĝis la nuna jardeko.

Ne permesu, ke la vorto “historio” vin fortimigu. Minnaja kaj Silfer klare (kaj klere) verkas, tiel ke oni apenaŭ rimarkas, ke oni estas elmetata al “historio”. La ĉapitroj mallongas, tiel ke eblas ilin sendolore gluti. Abundas fotografaĵoj kaj aliaj ilustraĵoj, kaj la lingvo glate kaj facile fluas.

Ĝis la fino de la volumo troveblas specimenaj tekstoj de konataj kaj malpli konataj aŭtoroj. Argumenteblas, ke la paĝoj dediĉitaj al tiuj ĉi legaĵoj povus esti pli efike uzataj por pli funde analizi menciitajn verkojn.

Ekzemple, en paĝoj pri la hungara aŭtoro István Nemere, troveblas iom da kritiko (“la kvalito aŭ la inventemo estas fojfoje nekontentiga: tro rapida verkado kun ioma neglekto pri polurita formo” [p. 390]), kiu ne kunligiĝas al specifaj eroj en la romanaro. Estus interese vidi, kie kaj kiamaniere estas neglektita la polurita formo. Anstataŭe, kiel foje en volumoj pri literaturo-historio, legeblas resumoj pri la intrigo, kaj malpli analizoj pri enhavo kaj formo.

Jen persona vidpunkto, kiu neniel senvalorigu la gravecon de HEL. Ke enestas mankoj (neniu mencio pri tiu, kiu verkis eventuale la plej notindan unuaktaĵon en Esperanto, la japano Tabata Kisaku) kaj malekvilibroj (argumenteble tro da atento pri la itala literatura rondo La Patrolo, kun kiu kaj Minnaja kaj Silfer intime asociiĝis), vere ne surprizu. Esperanta literaturo, post nur jarcento kaj kvarono, jam enormas, kaj certe ne eblas, eĉ en 748 paĝoj, ĉion kapti kaj egale pritrakti.

William Auld iam diris, ke la esperanta literaturo, kvankam nana kompare kun la angla, franca, germana, ktp, tamen ene de unu jaro liveras pli da libroj, ol li kapablas legi. Jen la pruvo en tiu ĉi alte rekomendata volumo: tiom da aŭtoroj, tiom da verkoj … kaj tiom da plezuro. [PG]

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>