Rekte al la artikolo

Drondo en kuniklejo

<<  [982]  >>

Sam Poynter

Pasintan oktobron EAB revenis al Londono por plia ekzemplo de sia serio Drondo, kiu celas paroligi kaj diskutigi homojn nur en Esperanto. Sam Poynter ĉeestis sian unuan …

Mi malofte vizitas Londonon, ĉar tio postulas almenaŭ duhoran trajnvojaĝon de tie, kie mi loĝas en suda Kimrio, kaj ampleksan porcion el mia poŝmono. Sed tiun grizan oktobran sabaton, io sukcese logis min al nia fierinda ĉefurbo: la promeso de amika etoso, vigla diskutado, kaj la feliĉa barba vizaĝo de nia kara rondestro Tim Owen.

Pro londona drondo mi vojaĝis. Drondo estas, laŭ la retejo, paroliga diskutrondo por studantoj de Esperanto. Tamen ne ĉiuj el ni estis lernantoj, ĉar ankaŭ spertaj esperantistoj ŝajne avidas la ŝancon grupe interparoladi, kaj do mi estis renkontiĝonta kun Marteno Miniĥ, Kat Newbould, Anica Page, Terry Page kaj Mikaelo Sims, krom la antaŭmenciita Tim.

Kaj, profunde en la kuniklejeca hejmo de la YMCA-klubo en Great Russell Street, ni diskutemaj esperantistoj kolektiĝis por pritrakti la temojn, kiujn Tim jam elektis por ni, kaj pri kiuj notoj elŝuteblis de la retejo. Kutime diskutiĝas temoj aktualaj, kaj la lastatempa referenduma decido, ke Britio eliru el la Eŭropa Unio invitis profundan diskutadon. Bestoj provizis riĉan trezoron por priparolado: ni diskutis niajn rilatojn kun ili, interŝanĝante opiniojn pri ĉasado, bredado kaj eksperimentado, sed ankaŭ niajn sintenojn al hundoj, katoj kaj aliaj dorlotbestoj. Kaj la idealan flankon ni traktis per diskutado pri niaj propraj Edenoj, deklaroj pri tio, kian mondon ni plej dezirus vidi.

Unue, tamen, ni priparolis fotojn. Laŭ ordonoj de Majoro Tim, ni ĉiuj kunportis bildon, kiun ni opinias ikona. Mi elektis foton de la murigita landlimo inter Usono kaj Meksiko, ĉar la tiamaj novaĵoj ofte temis pri prezidenta kandidato Trump kaj lia konstruotaĵo. Kiel absurda lia kandidatiĝo tiam ŝajnis… La aliaj partoprenantoj kunportis bildojn pri la truo en la arkta ozontavolo, la vido de la kosmoteleskopo Hubble, Che Guevara, kaj balenkaptado, kiujn unu post la alia ni priparolis.

La horoj tro rapide forflugis. Mi tre ĝuis la okazaĵon: mi ne nur lernis pri Esperanto sed ankaŭ pri aktualaj aferoj kaj pri la opinioj de samideanoj kaj ne-tiom-samideanoj. Je kosto de nur £10, mi nepre rekomendas drondon al iu ajn, kiu volas plibonigi sian parolkapablon, aŭ simple ĝui interesan diskutadon en bonan etoson. Eble mi vidos vin ĉe la venonta!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>