Rekte al la artikolo

Lanterna festivalo

<<  [982]  >>

Invitiĝis EAB al lingva festivalo en la urba biblioteko de Nottingham la 18-an de marto. La aranĝon organizis lokaj studentoj, kiuj starigas entreprenon Lantern, kies celo estas helpi al nove alvenintaj rifuĝintoj lerni la anglan. Inviton ricevis EAB, ĉar unu el la fondintoj konas nin post nia invito al ŝi kadre de alia projekto ĉeesti nian kurson Lernu lastan jaron.

Bildo

Ali Mecham, nove lerninte Esperanton interrete, voluntulas ĉe la budo de EAB.

(Pli granda bildo)

Deĵoris ĉe la budo Tim Owen, kun helpo de lokulo Ali Mecham, kiu komencis lerni Esperanton antaŭ ses monatoj per Duolingo. Ali lastatempe ricevas lecionojn de Damon Lord per skajpo kaj ĉeestas la kunvenojn de la meetup-grupo en Birmingham. La rezulto tre plaĉas, ĉar Ali kapablis esprimi sin sufiĉe senpene, kio bele helpis videbligi al aliaj ĉe la aranĝo, ke Esperanto estas vera lingvo.

Post la finiĝo de sukcesa tago, dum kiu oni havis la okazon lerni pri lingvoj, gustumi manĝaĵon de aliaj kulturoj, kaj aŭskulti poezion, la organizantoj petis al Tim, ke li restu por intervjuo, dum kiu li laŭtlegis la poemon Al la Juda Foririnto de Leen Deij.

Poste riceviĝis dankletero de la ĉef-organizanto, kiu klarigis la komunajn ligilojn, ke “ĉe Lantern ni daŭre strebas por plibonigi la interkompreniĝon inter societoj kaj komunumaj grupoj en la urbo, por konstrui kunlaboradon, kaj por plibonigi sinkomprenon inter kulturoj.”

Ni deziru al tiuj inspirigaj gejunuloj sukceson!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>