Rekte al la artikolo

Memormuro

<<  [982]  >>

Simone Davis

La lastan 11-an de novembro ĉe University College Schools en Londono laŭtlegiĝis la nomoj de la ekslernantoj, kiuj pereis en 1916 dum la Unua Mondmilito. Inter tiuj estis la nomo de Harold Bolingbroke Mudie, pioniro de Esperanto en Britio, kaj kies nomo videblas gravurita sur la memoriga muro.

Dankas mia edzo, kiu traktis Esperanton kaj Mudie en posta matena kunvenigo, pro la interesa tem-ideo.

Simone Davis eklernis Esperanton per Duolingo kaj ĉeestis sesion de Lernu Plu, kie ŝi aŭskultis kaj ŝajne tre bone enkapigis prelegon pri Harold Bolingbroke Mudie. Ŝi daŭre lernas Esperanton kaj aktive partoprenas en la grupo ĉe Facebook por duolinganoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>