Rekte al la artikolo

Roterdamon, timbalcele

<<  [982]  >>

Andreo Marshall

Mi fariĝis esperantisto en 1969, kaj ĝis 2015, post 46 jaroj da esperantisteco, mi ankoraŭ ne vizitis la Centran Oficejon de UEA. Mi kredas, ke oni nepre provu viziti tiun sidejon almenaŭ unufoje en sia esperantisteco. Mi ne faris, ĉefe pro timo trovi la oficejon en la grandega urbego Roterdamo. Mi ne devintus timi!

En oktobro 2015 mi subite havis la oportunon pasigi unu tagon en Roterdamo. Mia amiko Terry aĉetis paron da timbaloj en Nederlando pere de interreta aŭkciejo. Li volis mian helpon ĉar, inter ni, nur mia aŭto povis teni timbalparon! Do, unu tagon en oktobro 2015, ni lasis la aŭton ĉe la pramŝiphaveno en Hull kaj ĝuis dumnoktan vojaĝon en la Fiero de Roterdamo kun multege da pasaĝeroj. Kial tiom da homoj ĉiutage vojaĝas inter Roterdamo kaj Hull? Jen demando!

Longa je 215 metroj, la Fiero de Roterdamo estas fakte unu el la plej grandaj pramŝipoj en Eŭropo. En 12 ferdekoj troviĝas ne nur drinkejoj, restoracioj kaj vendejoj, sed ankaŭ kazino, kinejo, koncertejo kaj 546 dormejoj. Estas loko por 1360 pasaĝeroj, 250 aŭtoj, 400 ŝarĝaŭtoj kaj 1 timbalparo – kiel mi aldone skribis al Terry!

Se vi jam ekinteresiĝis, sciu ke biletoj estas malpli kostaj mez­semajne, kaj nepre antaŭmendu aŭtobusbileton por atingi la centron de Roterdamo post forlaso de la pramŝipo! Tiu aŭtobuso iras ĝis la mezo de Roterdamo tuj apud la ĉefa stacidomo.

De tie estas tute facila 15-minuta promeno al la Centra Oficejo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176 (fotita). La mapo, kiu troviĝas en ĉiu Jarlibro, estas certe utila, sed se vi volas pli bonan mapon, tiaj vendiĝas ĉe la stacidoma informgiĉeto kontraŭ nur unu eŭro.

Ni atingis la Centran Oficejon ĝustatempe por ĝui kafon kun ĉiuj laborantoj en la ripozejo. Amuzis min vidi, je mia eniro, ke ĉiuj legis ekzempleron de Esperanto, kvazaŭ antaŭaranĝita por mia vizito! Sed ne. Simple tiu ekzemplero estis ĵus liverita de la presejo.

Do la tiutempa ĉefulo Osmo Buller salutis kaj bonvenigis nin. Mi ankaŭ povis paroli kun Veronika Poór, la nova direktoro, kiu faris rapidan viziton al la oficejo. Estis ĉirkaŭ dek laborantoj ĉe la tablo, el diversaj landoj, kaj Terry miris pri la parolflueco.

Poste, unu el la oficistoj, Clay, bonkore montris al ni preskaŭ ĉiujn ĉambrojn en la konstruaĵo – kiel vi povas imagi, estis libroj, pakaĵoj kaj paperoj ĉie! Vera oficejo, kie oni multon faras.

Mi ĝoje fotiĝis kun Zamenhof, aŭ almenaŭ lia busto!

Je la fino mi pasigis tro da tempo en la impona librovendejo kaj aĉetis kelkajn aferojn. Atentu – la aĉetado mem estas longdaŭra afero. La vendisto devas pretigi tre komplikan kvitancon.

Forlasinte la oficejon, kaj je nia miro, ĉiuj aliaj allogaĵoj por ni troviĝis en la sama strato, Nieuwe Binnenweg, kiel la oficejo! Ĉe numero 81, estis vendejo de tre malmultekostaj brokantaj kompakt-diskoj (Plaatboef Rotterdam) kaj ĉe numero 53 troviĝis perfekta drinkejo de belgaj bieroj, Belgisch Biercafé Boudewijn, kie ni povis elekti el menuo de 160 bieroj! Finfine, trans la strato ĉe numero 24, ni eniris Co-op-vendejon kaj plenigis niajn sakojn je bongustaj nederlandaj brunaj bieroj por kunporti hejmen.

Ĉe la haveno, ni facile trovis la vendiston de la timbaloj. Ni puŝis ilin en la pramŝipon, kvazaŭ oni ĉiutage vojaĝas kun timbaloj! En Hull, la policistoj volis dispecigi ilin, sed feliĉe ili ne havis la ĝustajn ilojn. Poste, ili proponis fari X-radiaĵojn, sed la maŝino ne estis sufiĉe granda! Do ni rajtis hejmeniri kaj la timbalojn mi facile liveris al la domo de Terry.

Entute, tre bona tago kaj mi forte rekomendas tian viziton, eĉ sen timbalparo!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>